la okcidenta deklivo de l' altajxo Mrázovka kaj 
la orienta deklivo de l' monteto super la tombejo de Malá Stranal. 
Tiam -- en la antauxlasta dekjaro de la dekoka jarcento -- tiuj lokoj estis 
romantike dezertaj. Sur la Mrázovka, nun parte kovrita de l' amfiteatre 
dismetitaj dometoj de laboristoj, vastigxis tiam kampoj; sur gxia norda 
deklivo estis vinberejo, brikfarejo kaj kelke da barakoj, konataj jam de 
longe sub la nomo »Poslovina«. 
La orienta deklivo kaj la malsupro de l' altajxo super la tombejo estis
tute kovritaj de l' arboj kaj arbetoj, parte fruktaj, parte arbaraj. Cxi tie 
estis pli ombre, pli bonodore, pli romantike ol nun; unuvorte la 
vinberejo Bertramka kaj la gxardeno, vastigxanta parte en la valeto sur 
la malsupro de l' altajxo, parte sur la altajxo mem gxis gxia supro, estis 
cxarma angulo, en kiu flanke de l' ekscitanta bruo kaj mugxo 
grandurbaj oni povis en kvieta izoleco trankvile vivi, revi kaj post 
turmentoj kaj laciga laboro ripozi... 
Sed la viro, kiun la tiama posedanto de l' Bertramka estis invitinta, por 
ke li ripozu en la cxarma angulo, ne konis ripozon. 
Lia spirito ecx tie cxi, kie sxajne estis nenia impulso al la spirita laboro, 
febre laboris; li laboris ja kun strecxado de cxiuj fortoj gxis la tuta 
senfortigxo. 
Li klopodis pri la afero treege grava, pri finigo de l' nova opero, kiun li 
jxus kun granda entuziasmo komencis komponi. La genia spirito havis 
komprenon por nenio, sole por melodioj de siaj herooj -- cxio cetera -- 
ecx la plej kara amuzo, ludo sur bilardo, cedis tute en malproksimon... 
Kaj dum du tagoj kaj du noktoj li ne movigxis el sia laborcxambro. 
La dommastro kaj la amikoj de la gasto, kiuj venis viziti la eminentan 
gaston, trovis la pordon de l' cxambro fermita kaj ne kuragxis 
interrompi la komponiston... 
Sed la neatingeblaj geniuloj estas tamen ankaux malfortaj homoj. Ilia 
organismo estas venkata de samaj influoj kiel tiu de l' homoj tute 
ordinaraj -- ili ankaux malsanigxas kaj lacigxas, en ilia vivo ankaux 
okazas momentoj de l' tuta laceco, animpremiteco kaj senespero. 
Kaj simile ankaux Mozart, kiam logxante vizite cxe sia amiko en 
Bertramka, verkis sian genian operon »Don Juan«. 
Lia senekzempla, senfortiganta laboreco estis jam multafoje avertita de 
l' modera laceco en la kreado; sed tio okazis neniam tiel ekstreme kiel 
tiun cxi fojon, kiam antauxe sencxese fresxa, neelcxerpebla fonto de l' 
fantazio sxajnis kvazaux subite elcxerpita, dezerta, senfrukta...
Mozart estis morte malgxoja. Lia spirito sxajnis vagi en la nebuloj, la 
koron plenigis neesprimebla premiteco. 
Kiel volonte ankoraux nun li laborus plue! Sed cxio kunigxadis en 
hxaoson. Cxiuj, iam tiel libere kaj vigle el la animo fluantaj melodioj 
kunigxadis en malprecizan, malklaran hxaoson -- en tutan disonancon... 
Vane li klopodis auxdigi el la fortepiano sonojn interligitajn, 
harmoniajn; liaj fingroj zigzage kuradis sur la klavoj auxdigante sole 
izolitajn tonojn -- ne interligitajn... 
Kaj longe, longe li sidis poste kvazaux rigidigxinta kun mallevita kapo 
al la brusto. 
Subite eksonis de malproksime unuaj akordoj de l' kanto de najtingalo... 
Nenio plu ol kelke da tonoj -- poste denove silento. 
Mozart levis la kapon kaj ekrigardis tra la malfermita fenestro en la 
ombroplenan gxardenon. 
La suno jxus subiris; sanga, sed jam paligxanta sunradiaro 
superversxadis per magia lumo la arbojn kaj arbetojn, herbejojn kaj 
vojetojn, kurbigxantajn supren sur la kruta deklivo... 
Cxirkauxe regis profunda silento. Mozart, kiu post la unuaj tonoj de l' 
kanto najtingala momenton auxskultis, malrapide starigxis kaj 
alproksimigxinte al la malfermita fenestro, rigardis senpense en la 
rugxetan malplenon. 
Poste li turnis sin malrapide -- senpense malfermis la pordon, senpense 
malsupreniris en la gxardenon kaj iris malrapide unue sur la vojetoj 
sursxutitaj de la flava sablo, poste sur la vojetoj cxiam malpli ireblaj 
kaj cxiam pli tordolinie irantaj supren... 
Kiu renkontus lin, tiu nepre devus pensi, ke li vidas vivantan kadavron, 
havanta atenton por nenio cxirkaux si. 
Malrapide, sxanceligxante, kun la mallevitaj okuloj al la tero, li iris sur
la neireblaj vojetoj cxiam pli supren, gxis li atingis preskaux la supron 
de l' altajxo, de kiu vidigxis belega panoramo de unu parto de Praha. 
Cxi tie li haltis, nevole levis la kapon kaj ekrigardis la cxarman 
pentrajxon de Praha dronanta en la rugxeta, sed cxiam pli paligxanta 
lumo. 
Dum kelke da momentoj li rigardis senpense la pentrajxon. 
Sed subite lian animon trakuris penso malvarma kaj akrega kiel sxtalo 
-- penso neniiganta... 
En tiu animpremiteco kaj laceco li ekpensis, ke »Don Juan«, kiun li 
jxus komponis, estas destinita por la prezentado en Praha -- en la 
cxarmoricxa, antikva kaj glorplena urbo plena de spertaj muzikaj 
specialistoj -- en la urbo, kiu en la paligxantaj rebriloj de l' subirinta 
suno jxus ensorcxis lin... 
Kaj unuafoje en lia vivo trakuris lian animon la penso, ke li kuragxas 
ion neatingeblan, volante sian plej novan verkon, dum kies 
efektivigado cxiuj liaj spiritaj fortoj preskaux tute lacigxis, prezenti por 
la    
    
		
	
	
	Continue reading on your phone by scaning this QR Code
 
	 	
	
	
	    Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the 
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.
	    
	    
