prijugxo antaux cxio al Praha. Sxajnis al li -- kaj tio okazas ofte al 
cxiu juste kreanta geniulo -- ke lia verko estas malforta, nesuficxe arta 
fusxverko -- ke gxia kreinto ne kompreninte la muzikan spiriton de l' 
cxehxa popolo ne povas kaj ne devas prezenti sian verkon al la 
specialistoj kun tiel perfekta arta gusto, pro kiu la tiamaj Praha'anoj 
estis tutmonde konataj... 
Kaj li sentis sin premita, neeldireble premita kaj malgxoja. 
De l' antauxa spirita penado la malfortigita rigardo vagis sencele de 
loko al loko, liaj piedoj komencis tremi kaj li devis sidigxi en la 
herbon. 
Apoginte la kapon per la manplato, li sidis longe en turmenta, dolora 
enprofundigxo... En lia kapo krucigxis miloj da pensaj fulmoj kaj la 
senespero enigis siajn akrajn ungegojn en lian animon...
Dume jam krepuskigxis; cxirkauxe regis profunda silento. 
Subite el malluma densajxo de l' malsupra parto de l' gxardeno 
profunde sub Mozart eksonis kanto de l' najtingalo. 
Mozart levinte la kapon auxskultis. 
Sed la sorcxplena kanto de la plej glora plumoportanto dolore kaj 
turmente influis lian ekscititan animon. Sxajnis al li, ke gxi grimacas la 
malfortajn klopodojn homajn, la kuragxajn klopodojn de cxiuj, kiuj 
kuragxas deziri pli multe, ol kion sopiras kaj penas la homa mezeco... 
Sed, kio gxi estas? 
Krom la kanto de l' najtingalo subite eksonis tra la vespera silento aliaj 
tonoj... Ili eksonis de l' alia flanko -- de la plej alta supro de l' altajxo 
post Mozart... 
Mozart auxskultas dum kelke da momentoj. La kanto de l' najtingalo 
iras de malsupre -- la tonoj de l' homa vocxo de supre... 
Unue la tonoj de l' ambaux kunigxas -- momenton sonas kanto de l' 
najtingalo, poste nur la puraj, klaraj tonoj homaj -- argxenta, dolcxa 
vocxo knabina... 
Mozart salte levigxinte rigardas cxirkaux si. Sur la plej alta supro li 
vidas malklaran silueton de l' knabina staturo kaj laux la konturoj li 
rekonas simplan knabinon vilagxan, iranta sur la supro kaj -- kantanta 
--... 
Li auxskultas pli atente. 
La knabino kantas kortusxantan, impresplenan kanton popolan... La 
sonoj de l' argxenta vocxo ondigxas tra la silenta aero kiel seriozaj 
demonetoj disportantaj kortusxon, doloron kaj malgxojon en la homajn 
korojn... 
La najtingalo malsupre kantas cxiam pli pasie. Periode superas gxian 
kanton la kanto knabina; kelkaj tonoj de gxia vocxo eksonas gxojege --
sed tiu kanto ne logas plu la atenton de Mozart... 
Li vidas sole malklaran, cxiam pli malproksimigxantan silueton de l' 
nekonata knabino. Li auxdas sole sxian vocxon, sole la sorcxoplenajn 
tonojn de simpla sed tamen tiel poezia kanto popola... 
Subite sxangxigxis la kortusxanta, dolcxe elegia tono de l' kanto en 
tonon petolan kaj la sonoj de l' argxenta sonoranta vocxo tremetas en 
silenta aero vespera kiel petolemaj demonetoj disportantaj tra la mondo 
bravan gajecon en la homajn korojn... 
Mozart staras kvazaux en songxo. 
En lia animo komencas tagigxi -- la kanto knabina efikas kvazaux 
sorcxo... 
Silueto de l' knabino malproksimigxas pli kaj pli, sxia kanto malaperas, 
gxis fine mortas... 
Mozart staras ankoraux sur la sama loko senmove kiel statuo. Sed en 
lia animo estas lume -- la animpremiteco, la senespero estas tute 
forpelitaj. 
Antaux lia spirita rigardo vidigxas klara, gxojiga perspektivo; cxar kie 
simplaj knabinoj kantas tiajn kantojn, kian li jxus auxdis, tie oni devas 
havi komprenon por natura muziko, pri kiu li cxiam revas -- tie estas 
neeble, ke lia verko -- 
Li ne finis la penson. 
Refresxigita kiel neniam antauxe li malsupreniris la altajxon kaj 
pasiginte gajan vesperon en la rondo de l' amikoj, la duan tagon matene 
li denove dauxrigis sian laboron... 
La sufoka laceco estis pasinta. Fresxa, kiel en tagoj de la plej flua kaj 
libera kreado, laboris nun Mozart kun la konfido je siaj fortoj, gxis li 
finis »Don Juanon«, la verkon -- senmortan...
II. 
LASTAJ TAGOJ. 
Unuaj radioj de l' somera suno disflugis tra dezertaj ankoraux stratoj de 
Wien. 
Antaux unu malnova domo haltis malrapida, en tiu tempo -- oni skribis 
1791 -- suficxe oportuna vojagxveturilo. 
La kocxero ne opiniis dece desalti de sia sidloko: kelkafoje li sole 
kraketigis la vipon, donante tiamaniere signon al iu en la domo, ke li 
jam alveturis kaj, atendas. 
Post nelonga tempo malfermigxis la dompordo kaj dika kuiristino 
komencis elportadi el la domo, sxargxadi sur la veturilon kaj post gxin 
kaj alligadi cxion, kio estis necesa por la granda vojagxo -- en Praha'n 
-- nome: kofrojn, valizojn, skatolojn, tukojn kaj entute cxiujn eblajn 
rekvizitojn por la vojagxo, je kiuj cxiu, kiu antaux cent jaroj volis 
almenaux iom oportune vojagxi, nepre devis esti provizita. 
La preparoj dauxris preskaux la tutan horon. Kiam cxio estis finita, 
eliris el la domo viro cxirkauxe tridek kvinjara kondukanta cxe la brako 
sinjorinon de la sama agxo. 
La viro estas de korpulenta, pli malgranda ol meza talio, vestita en 
oportuna vojagxvesto de malhele cinama koloro, kia en tiu tempo estis 
en modo. 
Iam bela vizagxo lia estas    
    
		
	
	
	Continue reading on your phone by scaning this QR Code
 
	 	
	
	
	    Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the 
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.
	    
	    
