Rakontoj 
 
The Project Gutenberg EBook of Rakontoj, by Jakub Arbes This eBook 
is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no 
restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it 
under the terms of the Project Gutenberg License included with this 
eBook or online at www.gutenberg.org 
Title: Rakontoj 
Author: Jakub Arbes 
Translator: Josef Grna 
Release Date: April 14, 2006 [EBook #18178] 
Language: Esperanto 
Character set encoding: ISO-8859-1 
*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK 
RAKONTOJ *** 
 
Produced by William Walter Patterson, Miroslav Malovec 
 
ESPERANTA BIBLIOTEKO DE CXEHXAJ AUXTOROJ 
Volumo I 
J. ARBES
RAKONTOJ 
 
KUN LA PERMESO DE L' AUXTORO TRADUKIS EL CXEHXA 
LINGVO JOS. GRNA 
Eldonis FERD. BOHÁCEK, Jevícko Moravio, Auxstrio 
1908 
Presejo Druzstvo knihtiskárny, Hranice. 
 
Eldonante tiun cxi unuan libron de esperantaj tradukoj el la cxehxa 
literaturo mi varme deziras, ke la libro disflugu baldaux tra la mondo 
esperantista kaj helpu vastigi inter la samideanoj la konojn pri la 
cxehxa literaturo, gxis nun ankoraux malmulte konata ekster la limoj de 
mia patrujo. 
Al sinjoroj H. Bouska en Praha, Th. Cejka en Bystrice-Hostýn kaj Edm. 
Kolkop en Jevícko mi esprimas mian sinceran dankon por la korekto de 
tiu cxi libro 
La tradukinto. 
 
* * * * * 
 
ENHAVO Pagxo 
J. Arbes . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 1 El la vivo de 
Mozart . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 3 La blanka edzinigxa 
vesto . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 24 La unua nokto cxe la 
mortinto . . . . . . . . . . . . . . . . . 36 Moderna
Magdaleno . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 69 
 
* * * * * 
 
J. ARBES. 
Jakub Arbes, unu el la plej gloraj verkistoj cxehxaj, naskigxis en 
Smíchov[1] (legu: Smihxov) 12an de Junio 1840. Fininte la studadon 
en la teknika lernejo de Praha, li farigxis redaktoro de cxefaj jxurnaloj 
cxehxaj (1866 gxis 1877). De l' jaro 1879 li vivas sole por la literaturo. 
De tiu tempo li verkis serion da romanoj, romanedoj, noveloj kaj 
rakontoj, krom diversaj tradukoj kaj artikoloj por la politikaj jxurnaloj. 
Tiujn verkojn nuntempe eldonas la firmo J. Otto en Praha. La nombro 
da eldonitaj volumoj atingis jam la numeron 25. Suferinte mizeron en 
sia junagxo, J. Arbes havis cxiam la koron malfermitan por la suferoj 
kaj mizeroj de l' popolo. Pro tio en siaj verkoj li solvas problemojn 
socialajn kaj batalas kontraux la persekutantoj kaj premantoj de l' 
malricxuloj, kontraux la neniigantoj de l' spirito kaj la korpo. 
Arbes skribis cxiam pri la vivo reala kaj ankaux tie, kie la romano aux 
rakonto estas fonditaj sur scenoj sxajne misteraj kaj fantaziaj, oni povas 
cxion nature klarigi per la trankvila prudento. En siaj verkoj Arbes 
kunigas filozofon kun la filantropo kaj batalanto por la rajtoj de l' 
homaro. 
Sed la cxefa merito de Arbes restos por cxiam tiu fakto, ke krom la 
sociala romano li kreis ankaux tute originalan specon de l' bela 
literaturo -- siajn karakterizajn romanedojn, kiuj rezervis al li la unuan 
lokon inter la cxehxaj verkistoj. La romanedoj: Newtonuv mozek (La 
cerbo de Newton), _Svatý Xaverius (Sankta Ksaverio), Zázracná 
madonna_ (Mirakla madono), Prvni noc u mrtvoly (La unua nokto cxe 
la mortinto), Akrobati (Akrobatoj), Sivooký démon (Grizokula demono), 
Poslední dnové lidstva (La lastaj tagoj de l' homaro), Vymírající hrbitov 
(Elmortanta tombejo), _Kandidáti existence_ (Kandidatoj de l' ekzisto)
estas verkoj vere klasikaj, vera kaj dauxra monumento por la tuta 
estonteco. 
La cxehxa akademio por la arto kaj scienco nomis lin honora membro; 
sed la plej bona rekompenco de Arbes estas la gxenerala estimo kaj 
amo, kiujn li gxuas cxe la tuta cxehxa publiko ne sole pro siaj meritoj 
literaturaj, sed ankaux pro siaj personaj ecoj, noblaj penso kaj koro, 
liberpensa fresxa spirito kaj rekta, sincera karaktero. 
 
EL LA VIVO DE MOZART. 
I. 
EN BERTRAMKA. 
Silenta somera vespero... 
Sufoka, sed bonodora aero penetras tra malfermitaj fenestroj en 
teretagxan cxambron, en kiu apud la fortepiano sidas pli ol tridekjara 
viro de malgranda, pli multe sxvelinta, ol korpulenta talio. 
Dum du tagoj kaj du noktoj li ne estas elirinta el sia laborcxambro. 
Laux sia kutimo li estas laborinta kun strecxo de cxiuj siaj fortoj. 
Vane klopodis la dommastro ellogi lin sub la liberan cxielon en la 
fresxan, sanigan aeron en la ombroplenan gxardenon, kusxantan 
lauxlonge la vinberejo Bertramka antaux la fortikajxpordego de Oujezd 
en la silenta valeto inter    
    
		
	
	
	Continue reading on your phone by scaning this QR Code
 
	 	
	
	
	    Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the 
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.
	    
	    
