Ce la koro de la tero | Page 3

Edgar Rice Burroughs
praktikan borveturilon.
Mi ne klarigos nun la detalojn de gxia konstruo; gxi kusxas en la
dezerto, proksimume du mejlojn[3] for. Morgaux vi eble volos rajdi
tien por vidi gxin. Simple dirite, gxi estas sxtala cilindro cent futojn[4]
longa, artikizita, por ke gxi tordigxu kaj turnigxu tra solida roko, se
necese. Cxe unu ekstremo estas potenca borilo funkciigita de motoro,
kiu laux Perry produktas pli da potenco je la kuba colo[5] ol iu ajn alia
motoro produktas je la kuba futo. Mi memoras liajn pretendojn, ke la
motoro sola povus enorme ricxigi nin--ni intencis publike konatigi la
tutan aferon post la sukceso de nia unua sekreta elprovo--sed Perry
neniam revenis de tiu prova vojagxo, kaj mi revenis nur post dek jaroj.
Mi memoras la sortodecidan nokton, kvazaux gxi estus la hierauxa, en
kiu ni intencis elprovi la praktikecon de tiu mirinda inventajxo. Estis
preskaux noktomeze, kiam ni iris al la alta turo, en kiu Perry estis
konstruinta sian "feran talpon", kiel li sxatis nomi gxin. Gxia granda
nazo ripozis sur la nuda tero. Ni trapasis la pordojn de la ekstera blendo,
sekure fermis ilin, trapasis al la kajuto en la interna cilindro, kiu entenis
la regadmehxanismon, kaj sxaltis la elektrajn lampojn.
Perry rigardis al sia generatoro; al la grandaj rezervujoj, kiuj tenis la
vivdonajn hxemiajxojn, per kiuj li produktos fresxan aeron por
anstatauxi tiun, kiun ni foruzos spirante; al siaj mezurinstrumentoj, kiuj
registros temperaturojn, rapidecon, distancon, kaj kiuj analizos la
trapasatajn rokajxojn.
Li provis la stirilon kaj superrigardis la fortajn dentradojn, kiuj
transdonos mirindan rapidecon al la giganta borilo cxe la nazo de lia
stranga veturilo.
Niaj segxoj, en kiujn ni zonis nin, estis tiel fiksitaj sur transversaj
stangoj, ke ni sidus ekvilibre, egale cxu la masxino plugus vojon
malsupren en la internajxon de la Tero, cxu gxi movigxus horizontale
lauxlonge de granda karbvejno, aux cxu gxi suprenirus vertikale al la

suprajxo.
Finfine cxio pretis. Perry klinis sian kapon kaj pregxis. Dum momento
ni silentis, kaj tiam la mano de la maljunulo ekkaptis la sxaltostangon.
Eksonis timiga mugxego sub ni--la giganta framo tremis kaj
vibris--auxdigxis ekbruego, kiam la mola grundo ekpasis tra la kavajxo
inter la interna kaj ekstera blendoj kaj deponigxis malantaux ni. Ni
ekiris!
La bruo estis surdiga. Estis terura sento. Dum plena minuto nek li nek
mi povis fari ion alian ol krocxigxi per la proverba malespero de
dronanto al la teniloj de niaj balancantaj segxoj. Tiam Perry jxetis
rigardon al la termometro.
"Aj!" li kriis, "ne povas esti--rapide! Kion montras la distancometro?"
Tio kaj la rapidometro estis cxe mia flanko de la kajuto, kaj dum mi
turnigxis por kontroli, mi povis vidi Perry murmuranta.
"Altigxo je ses gradoj[6]--ne eblas!" kaj poste mi vidis lin timplene
tiregi je la stirilo.
Kiam mi fine trovis la etan montrilon en la obskuro, mi ekkomprenis la
videblan eksciton de Perry, kaj mia koro sinkis. Sed kiam mi parolis,
mi kasxis la timon, kiu hantis min.
"Estos jam sepcent futoj, Perry," mi diris, "antaux ol vi povos turni
gxin horizontalen."
"Vi devos helpi min, knabo," li respondis, "cxar mi mem ne povas ecx
moveti gxin el la vertikala pozicio. Dio permesu, ke nia kuna forteco
estu egala al la tasko, cxar alie ni certe pereos."
Mi serpentumis al la flanko de la maljunulo, ne dubante, ke la granda
rado tuj cedos al la potenco de miaj junaj kaj viglaj muskoloj. Kaj mia
kredo ne estis nura egoismo, cxar miaj kamaradoj cxiam trovis mian
korpon tre enviinda. Kaj gxuste tial gxi fortigxis pli ol la naturo
intencis, cxar mia komprenebla fiero pri mia granda forteco igis min

prizorgi kaj fortigi miajn muskolojn kaj korpon per cxiu ebla rimedo.
Per boksado, futbalo kaj bazopilko mi trejnis min ek de la infaneco.
Do kun la plej granda memfido mi ekkaptis la grandan feran radrondon;
sed kvankam mi uzis cxiun uncon de mia forto, mia plej granda peno
estis tiel senefika kiel tiu de Perry--la ilo tute ne movigxis--la
malvarma kaj senesperiga terurajxo, kiu tenis nin rekte sur la vojo al la
morto!
Fine mi cxesigis la senefikan lukton kaj sen parolo reiris al mia sidloko.
Ne necesis vortoj--almenaux al mi nenio sxajnis direnda, kvankam
Perry eble dezirus pregxi. Kaj mi estis tute certa, ke li deziros, cxar li
neniam preterlasis okazon fari pregxon. Li pregxis, kiam li vekigxis, li
pregxis antaux ol mangxi, li pregxis post la mangxo kaj nokte, antaux
ol enlitigxi, li pregxis denove. Intertempe li ofte trovis aliajn okazojn
pregxi, ecx kiam la motivo sxajnis iom dubinda laux mia mondeca
vidpunkto--nun, kiam li estis baldaux mortonta, mi antauxvidis kun
granda certeco veran orgion de pregxado, se decas per tia metaforo
aludi agon tiel solenan.
Sed je mia mirego mi malkovris, ke, kiam la morto rigardacxis en lian
vizagxon, Abner Perry transformigxis en novan personon. El lia busxo
eliris ne pregxoj, sed klara rivero de
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 60
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.