nemoderigitaj blasfemoj, cxiuj 
direktitaj kontraux tiu kviete obstina mehxanismo. 
"Sxajnas al mi, Perry," mi riprocxis, "ke viro de via pretendita pieco 
preferus pregxi ol blasfemi, kiam la morto proksimigxas." 
"Morto!" li kriis. "Cxu tio cxagrenas vin? Nia morto estas sensignifa, 
kompare kun la perdo, kiun la mondo devos suferi. Sciu, David, ke per 
tiu cxi fera cilindro ni elmontris eblecojn, pri kiuj la scienco apenaux 
ecx revis. Ni utiligis novan principon, kaj per gxi ni donis al masiva 
peco de sxtalo la potencon de dekmil viroj. La estingigxo de du homaj 
vivoj interne de la Tero tute ne estas komparebla kun la mondotragedio, 
kiu entombigos en la interno de la Tero la eltrovajxojn, kiujn mi faris 
kaj elprovis en la sukcesa konstruo de la masxino, kiu portas nin pli kaj 
pli proksimen al la eternaj fajroj de la centro de la Tero."
Mi ne hezitas konfesi, ke mi pli multe maltrankviligxis pri nia propra 
sorto ol pri ia eventuala perdo suferota de la mondo. La mondo 
almenaux nenion scius pri sia perdo, dum al mi la afero estis reala kaj 
terura. 
"Kion ni faru?" mi demandis, maskante mian cxagrenon per malalta kaj 
firma vocxo. 
"Ni povus halti cxi tie kaj morti de sufokigxo, kiam malplenigxos niaj 
aer-rezervujoj," respondis Perry, "aux ni povus dauxrigi antauxen kun 
la eta espero, ke ni baldaux suficxe devojigos la borveturilon el gxia 
vertikala pozicio, por ke ni iru laux la arko de granda cirklo, kio finfine 
revenigus nin al la tersuprajxo. Se ni sukcesos je tio antaux ol atingi la 
tre altan temperaturon de la interno, ni eble savigxos. Laux mia opinio, 
povas esti unu sxanco de sukceso kontraux kelkaj milionoj, ke ni 
malsukcesos--se ni dauxrigos antauxen, ni mortos pli rapide, sed ne 
malpli certe ol se ni sidos senfare, atendante la torturon de malrapida 
kaj terura morto." 
Mi ekrigardis la termometron. Gxi montris 110 gradojn. Kaj dum ni 
parolis, la fortega fera talpo boris pli ol mejlon plu en la rokon de la 
Tera krusto. 
"Ni dauxrigu, do," mi respondis. "Kun cxi tiu rapideco baldaux venos 
la fino. Vi neniam informis min, ke la rapideco de la masxino estos tiel 
alta, Perry. Cxu vi sciis?" 
"Ne," li respondis. "Mi ne povis precize kalkuli la rapidecon, cxar mi 
ne havis instrumenton, kiu povus mezuri la egan potencon de mia 
generatoro. Sed mi kredis, ke ni movigxos po proksimume kvincent 
jardojn[7] hore." 
"Kaj ni movigxas po sep mejlojn hore," mi konkludis por li, rigardante 
la distancometron. "Kiel dika estas la krusto de la Tero, Perry?" mi 
demandis. 
"Ekzistas preskaux tiom da konjektoj, kiom geologoj," li respondis. 
"Oni taksas gxin je tridek mejloj, cxar la interna varmeco, kiu pliigxas
po proksimume unu gradon je cxiu sesdek- aux sepdekfuta profundigxo, 
suficxus por fandi la plej fandimunajn substancojn je tiu distanco sub la 
tersuprajxo. Sed alia supozas, ke la fenomenoj de precesio kaj nutacio 
postulas, ke la Tero, se gxi ne estas tute solida, devas havi kruston 
dikan je pli ol okcent mejloj. Do jen. Vi povas elekti." 
"Kaj se gxi montrigxos solida?" mi demandis. 
"Estos al ni finfine egale, David," respondis Perry. "En la plej bona 
okazo suficxos nia fuelo por tri- aux kvartaga veturado, dum ne restos 
aero pli ol tri tagojn. Ambaux, do, ne suficxos por sendangxere 
travojagxi okmil mejlojn da roko al la antipodo." 
"Se la krusto estas suficxe dika, ni fine haltos inter sescent kaj sepcent 
mejloj sub la tersuprajxo; sed dum la lastaj cent kvindek mejloj ni estos 
kadavroj. Cxu gxuste?" mi demandis. 
"Tute, David. Cxu vi timas?" 
"Mi ne scias. Cxio okazis tiel subite, ke sxajne nek vi nek mi 
komprenas la veran terurecon de nia situacio. Mi devus esti timigita 
gxis paniko; tamen mi ne estas. Kredeble, la sxoko estis tiel granda, ke 
gxi multe obtuzigis niaj sentojn." 
Denove mi turnis min al la termometro. La hidrargo altigxis pli 
malrapide. Nun la temperaturo estis nur 140-grada, kvankam ni jam 
penetris gxis preskaux kvarmejla profundeco. Mi informis Perry, kaj li 
ridetis. 
"Almenaux ni frakasis unu teorion," li diris nur, kaj tiam li denove 
komencis blasfemi per pitoreskaj vortoj pri la stirilo. Unufoje mi auxdis 
piraton blasfemi, sed ties plej bonaj klopodoj estis tiuj de amatoro 
kompare kun la science majstreca fiparolo de Perry. 
Denove mi penis movi la stirilon, sed estis kvazaux mi provus svingi la 
Teron mem. Je mia propono Perry malsxaltis la generatoron, kaj kiam 
ni haltis, mi denove supermezure elversxis mian tutan forton por movi 
la ilon ecx la dikecon de haro--sed la klopodo estis tiel senfrukta kiel
tiu farita dum nia plenrapideca veturo. 
Mi malgaje balancis la kapon kaj montris la funkciigilon. Perry tiris kaj 
ni denove ekplongxis malsupren en la eternecon po sep mejlojn hore. 
Ni sidadis kun la okuloj kvazaux gluitaj al la termometro kaj la 
distancometro. La hidrargo nun tre malrapide altigxis, kvankam la 
145-grada temperaturo estis preskaux    
    
		
	
	
	Continue reading on your phone by scaning this QR Code
 
	 	
	
	
	    Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the 
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.
	    
	    
