Ce la koro de la tero | Page 2

Edgar Rice Burroughs
en la verkoj de Burroughs elementojn,
kiuj laux la hodiauxa jugxo estas ne tre "politike gxustaj" kaj foje
rasismaj. Neblankuloj ne cxiam, sed ofte rolas kiel maliculoj, la
kolonianto-rolo de la blankuloj estas kvazaux memkompreneblajxo, kaj
la prezentata rilato inter viroj kaj virinoj sekvas la normkomprenojn de
antaux kelkaj generacioj. Burroughs plene dividis la regantan
mondrigardon kaj la socitipajn antauxjugxojn de siaj usonaj
samtempuloj--kaj tiuj antauxjugxoj estas multloke kvazaux palpeblaj
por legantoj.
En la Pelucidaro-serio, al kiu apartenas Cxe la koro de la Tero, la
maljuna sciencisto Abner Perry kaj juna akompananto, la romanheroo
David Innes, tratunelas la Teron 800 kilometrojn per unika borveturilo
gxis la kava spaco en la mezo de la planedo. Tie ili renkontas
vivoformojn, kiuj formortis sur nia Tero antaux milionoj da jaroj, sed
ankaux civilize sxtonepokan homaron, sklavigitan de drakosimilaj
reptilioj, la potencaj maharoj, mastroj de la interna mondo. Pelucidaron,
la landon de eterna tagmezo, lumigas miniatura suno, kiun la gravita
forto tenas pendanta en la centro de la kavajxo. La du novalvenintoj
baldaux rekonas sian mision: alporti al la pelucidara homaro kulturon
kaj civilizon, kaj liberigi gxin elsub la maharoj, venigante gxin al gxia
lauxrajta loko pinte de la specioj.

ANTAUxPAROLO
Unue, bonvolu memori, ke mi ne supozas, ke vi kredos cxi tiun

historion. Do vi ne mirus pri lastatempa travivajxo mia, en kiu, kirasite
per naiva fido, mi sengxene rakontis gxian esencon al membro de la
Regxa Geologia Societo okaze de mia lasta vojagxo al Londono.
Certe sxajnus al vi, kvazaux oni kaptis min cxe tiel abomena krimo kiel
la sxtelo de la Juveloj de la Krono el la Turo[1] aux la venenado de la
kafo de lia Mosxto la Regxo.
La erudiciulo, al kiu mi konfidis, glaciigxis antaux ol mi atingis la
duonon--nur tio savis lin de eksplodigxo--kaj miaj revoj pri honora
membreco en la Societo, oraj medaloj kaj nicxo en la Glorhalo
forvaporigxis en la maldensan, fridan aeron de lia arkta tenigxo.
Sed mi kredas la historion, kaj ankaux vi kredus, kaj ankaux la klerulo
de la Regxa Geologia Societo kredus, se vi ambaux povus auxdi gxin el
la busxo de tiu viro, kiu rakontis gxin al mi. Se vi estus vidinta, kiel mi,
la fajron de veremo en tiuj grizaj okuloj, auxdinta la tonon de sincero
en tiu mallauxta vocxo, sentinta la kortusxecon--ankaux vi kredus. Vi
ne bezonus la definitivan pruvon, kiun mi vidis: la bizaran
ramforinko-similan beston, kiun li kunportis el la interna mondo.
Mi trovis lin tute subite kaj ne malpli neatendite, cxe la rando de la
granda Sahara Dezerto. Li staris antaux kaprofela tendo meze de areto
da daktilpalmoj cxe eta oazo. Araba tendaro kun ok aux dek tendoj
staris proksime.
Mi estis en Afriko por cxasi leonojn. Mia trupo konsistis el dek du
dezertidoj; mi estis la sola "blankulo". Dum ni proksimigxis al la
punkto de verdajxo, mi vidis la viron eliri el sia tendo kaj scivoleme
rigardadi al ni, ombrante siajn okulojn per levita mano. Ekvidinte min,
li rapidis antauxen por renkonti nin.
"Blankulo!" li ekkriis. "Lauxdon al la Sinjoro! Jam de horoj mi vin
rigardas, esperante, sed ankaux dubante, ke cxi-foje venas blankulo.
Diru al mi la daton. Kiun jaron ni havas?"
Kaj kiam mi respondis, li sxanceligxis kvazaux batite rekte sur la
vizagxon, kaj li devis ekkapti la ledrimenon de mia piedingo por sin

apogi.
"Ne povas esti!" li kriis post momento. "Ne povas esti! Diru, ke vi
malpravas aux ke vi nur sxercas."
"Mi diras al vi la veron, mia amiko," mi respondis. "Kial mi trompus
aux provus trompi nekonaton pri tia banalajxo kiel la dato?"
Dum longa tempo li staris silenta kaj kun klinita kapo.
"Dek jaroj!" li murmuris finfine. "Dek jaroj, kaj mi kredis, ke pasis
apenaux pli ol unu!"
Dum tiu nokto li rakontis al mi sian historion--tiun, kiun mi kiel eble
plej fidele ripetas, laux mia memoro, al vi.
Subnoto
[1] la Turo de Londono.

1-a cxapitro
AL LA ETERNAJ FAJROJ
Mi naskigxis en Connecticut[2] antaux proksimume tridek jaroj. Mia
nomo estas David Innes. Mia patro estis ricxa minejposedanto. Li
mortis, kiam mi estis deknauxjara. Laux lia testamento mi post la
plenagxigxo ricevos lian tutan havajxon, kondicxe ke dum la antauxaj
du jaroj mi diligente dedicxu min al la heredota granda firmao.
Mi faris cxion, kion mi kapablis, por plenumi la lastajn dezirojn de mia
patro--ne pro la heredajxo, sed cxar mi amis kaj honoris mian patron.
Ses monatojn mi laboregis en la minejo kaj en la kontoroj, cxar mi
volis ekkoni cxiun detalon de la negoco.
Tiam Perry interesis min pri sia inventajxo. Li estis maljunulo, kiu
dedicxis la plej longan parton el sia longa vivo al la perfektigo de

mehxanika subtera borveturilo. Kiel distrajxon li studis paleontologion.
Mi studis liajn planojn, auxskultis liajn argumentojn, ekzamenis lian
funkciantan prototipon--kaj, konvinkite, mi disponigis la necesajn
monrimedojn por konstrui plenampleksan,
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 60
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.