Ce la koro de la tero, by Edgar 
Rice Burroughs 
 
The Project Gutenberg EBook of Ce la koro de la tero, by Edgar Rice 
Burroughs This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and 
with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away 
or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included 
with this eBook or online at www.gutenberg.org 
Title: Ce la koro de la tero 
Author: Edgar Rice Burroughs 
Translator: Gary Mickle 
Release Date: March 12, 2007 [EBook #20802] 
Language: Esperanto 
Character set encoding: ASCII 
*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK CE LA 
KORO DE LA TERO *** 
 
Edgar Rice Burroughs 
Cxe la koro de la Tero 
Tradukita de Gary Mickle
Originala anglalingva titolo: At the Earth's Core. 
 
Traduko kopirajtita 2001 de Gary Mickle. 
Cxi tiu elektronika teksto estas nur por privata uzo. Oni ne rajtas 
republikigi gxin profitcele en presita aux alia formo sen la eksplicita 
konsento de la kopirajto-posedanto. Permespetojn oni adresu al: Gary 
Mickle, Bruesseler Str. 6, DE-13353 Berlin, Germanio aux 
gmickle[@]nexgo.de. 
Translation Copyright 2001 by Gary Mickle. 
This Etext is for private use only. No republication for profit in print or 
other media may be made without the express consent of the Copyright 
Holder. Requests for permission should be addressed to: Gary Mickle, 
Bruesseler Str. 6, DE-13353 Berlin, Germany or gmickle[@]nexgo.de. 
Enhavo 
Noto de la tradukanto Antauxparolo 1. Al la Eternaj Fajroj 2. Stranga 
Mondo 3. Novaj Mastroj 4. Dian la Bela 5. Sklavoj 6. Komenco de 
Hororo 7. Liberigxo 8. La Templo de la Maharoj 9. La Vizagxo de la 
Morto 10. En Futra Denove 11. Kvar Mortaj Maharoj 12. Postcxaso 13. 
La Ruzulo 14. En la Gxardeno Edena 15. Reiro al la Tero 
 
Noto de la tradukanto 
Cxi tiu Interreta eldono estas reviziita versio de la traduko, kiu 
disponeblis rete ekde 2001. La antauxa teksto estis nur parte reviziita 
Esperanta traduko en tiu stato de relativa kompletigxo, kiun gxi atingis 
gxis 1997. Partoj de la teksto estis lingve kaj stile mankohavaj. 
Mi komencis mian tradukon de cxi tiu romano (kiu eldonigxis unuafoje 
anglalingve en 1922) en 1968, eklerninte Esperanton du jarojn antauxe. 
Tuj komence, mi intencis nur ekzerci la lingvon. La decido traduki
gxuste cxi tiun tekston estis la frukto de maksimume kvinminuta 
pripensado. Nur post iometa progreso mi igxis pli kaj pli ambicia kaj 
finfine persistis gxis la fino. 
Tiam mi flankenmetis la manuskripton, kaj gxi ripozis sur mia 
librobreto 25 jarojn. Acxetinte komputilon antaux jaroj, mi rememoris 
gxian ekziston kaj pripensis, ke gxi povus interesi kelkajn homojn, do 
mi retajpis la tuton sen gxeni min per duma korektado aux reviziado. 
Iom poste mi tamen zorge reviziis kelkajn partojn, sed tute ne cxion. 
Sed nun mi faris la plenan revizian laboron, por kiu mi ne havis suficxe 
da tempo antaux kelkaj jaroj. 
La romano povus tre placxi al tiuj, kiuj sxatas rapidmovajn 
aventurrakontojn sen gxisnubaj literaturaj pretendoj, tipaj por tiu 
gxenro de frutempa sciencfikcio. Ankaux Esperanto-komencantoj 
povus sxati gxin pro gxuste tiuj kvalitoj. 
Edgar Rice Burroughs kaj la Pelucidaro-serio 
La nomo de Edgar Rice Burroughs (1875-1950) estas malpli konata ol 
tiu de la plej fama figuro de lia literatura kreado, Tarzan, la rolulo de 
granda romanserio, poste de filmaj kaj komiksaj adaptoj. Liaj tri aliaj 
grandaj romanserioj estas la marsa, la venusa kaj la pelucidara. Cxe la 
koro de la Tero estas la unua romano de la pelucidara serio. Lia verkaro 
sumigxis je 68 romantitoloj. 
Burroughs naskigxis en ricxa familio en Cxikago kaj trapasis 
mallongan armean karieron. Geedzigxinte en 1900, lia edzino Emma 
kaj li havis du filojn kaj unu filinon. Dum la unuaj jaroj la familio vivis 
preskaux en malricxeco. Burroughs ofte sxangxis la laborlokon. Lia 
vivstato plibonigxis, kiam li 35-jara komencis verki por popularaj 
fikcigazetoj. Lia unua publikigita verko estis Sub la lunoj de Marso, 
ekaperinta felietone en 1912. Samjare li eldonis la faman Tarzan de la 
simioj, kaj jam en la posta jaro li povis fondi propran eldonejon. 
Komence de la 20-aj jaroj li verkis mezume tri romanojn jare por povi 
pagi sian luksan vivstilon kaj por kompensi siajn malbonajn financajn 
investojn. Dum la 2-a mondmilito li laboris kiel militraportisto en la 
suda Pacifiko. Li mortis de kormalsano en 1950.
Kvankam la literatura kritiko ofte taksas la verkojn de Burroughs krude 
verkitaj kaj sxablonecaj--li ja mem diris iam al intervjuanto, ke li ne 
trompas sin pri la "beletraj" kvalitoj de sia verkaro--ili facile ensorcxas 
legantojn per sia rapidmoveco kaj fantazipleno, kiun aklamis verkistoj 
kiel Ray Bradbury kaj Arthur C. Clarke. Jane Goodall, zoologino, kiu 
esploris la grandajn simiojn de Afriko, atribuis sian unuan junagxan 
fascinon pri sia estonta esplortemo al la Tarzan-libroj. La "simiohomo" 
Tarzan efektive igxis parto de la populara kulturo de la 20-a jarcento, 
kies maleston oni malfacile povus imagi. 
La leganto ne povas pretervidi    
    
		
	
	
	Continue reading on your phone by scaning this QR Code
 
	 	
	
	
	    Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the 
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.
	    
	    
