jetis sian sorcon sur 
iliajn ciujn eblecojn. 
"Ni estas junaj! Junaj ni estas!" ili kriadis gojege. 
Juneco, same kiel maljuneco, forvisis la forte distingajn trajtojn de 
mezago kaj samaspektigis ilin ciujn. Ili estigis aro da gajaj junuloj, 
preskau frenezigitaj per la gojega petolemo de siaj malmultaj jaroj. La 
plej rimarkinda rezulto de ilia gajeco estis ekemo primoki la feblecon 
kaj kadukecon de kiuj ili estis tiel lastatempe viktimoj. Ili ridis laute pri 
siaj pasintmodaj vestajoj: la largbaskaj jakoj kaj klaphavaj vestoj de la 
junaj viroj kaj la antikvaj capo kaj robo de la floriganta junulino. Unu 
el ili trairis la plankon lampase kiel podagra avo. Alia metis paron da 
okulvitroj rajdpoze sur la nazon kaj sajnigis studegi la nigraliterajn 
pagojn de la magilibro. Tria sidigis sur fotelon kaj penadis imiti la 
respektindan dignon de D-ro Hejdegero. Tiam ciuj ekkriis gojege kaj
cirkausaltadis en la cambro. Vidvino Vajkerlio--se oni rajtas nomi 
vidvino tiel fresaspektan fraulinon--alvenis saltetpase la segon de la 
kuracisto, elmontrante kaprican gojon sur sia rozkolora vizago. 
"Doktoro, kara maljuna animulo," si ekkriis, "starigu kaj dancu kun 
mi!" Tiam la kvar novjunuloj ekridis ec pli laute, pensante kiel stranga 
figuro farigos la kompatinda maljuna kuracisto, kundanconte. 
"Bonvolu min pardoni," respondis la kuracisto mallaute. "Mi estas 
maljuna kaj reumata kaj jam finigis antau multaj jaroj mia dancpova 
epoko. Sed iu ajn el tiuj gajaj junaj sinjoroj felicigos ekrajtonte danci 
kun tiel bela partnerino." 
"Dancu kun mi, Klarino!" ekkriis Kolonelo Kiligruo. 
"Ne, ne, estu mi sia partnero!" respondis lautvoce S-ro Gaskojno. 
"Si promesis edzinigi kun mi antau kvindek jaroj!" kontraukriegis S-ro 
Medborno. 
Ciuj kunigis cirkau si. Unu kapteprenis avide siajn du manojn. Alia 
cirkaubrakis unumane sian talion. La tria plongigis manon en la 
glaceajn buklojn amasigintajn sub la vidvina capo. Rugigante, 
anhelante, luktante, riprocetante, ridante, dum sia varma spirado 
ventumis lauvice ciun vizagon ilian, si strebis sin liberigi, tamen restis 
en ilia triobla cirkaubrako. Neniam vidigis pli vigla bildo pri junula 
rivaleco, kun sorca beleco kiel venkopremio. Tiomalgraue, pro stranga 
vidtrompado, kauzita per la malhelo de la cambro kaj la malnovtempaj 
vestajoj kiujn ili daure surportis, raportigas ke en la spegulo reflektigis 
la figuroj de tri maljunaj, grizharaj, velkintaj avoj konkurantaj 
ridindege por la magra malbeleco de srumpinta avino. 
Tamen ili estis junaj. Tion pruvis iliaj avidaj pasioj. Ardigite gis 
frenezigo per la koketado de la knabino-vidvino kiu nek cedis nek 
malcedis siajn favorojn, la tri rivaloj komencis intersangi minacajn 
rigardojn. Sen liberigi la belan premiulinon, ili atakis feroce la kolon 
unu de la alia. Dum ili batalis tien kaj reen, la tablo renversigis kaj la 
vazo rompigis en mil pecetojn. La trezorvalora Juneco-Akvo fluis en
brila likvajrubando trans la plankon, malsekigante la flugiletojn de 
papilio maljuniginta en la malpliigo de somero kaj surteriginta tie por 
morti. La insekto papiliumis malpeze tra la cambro kaj sin 
komfortigetis sur la negkoloran kapon de D-ro Hejdegero. 
"Bonvolu, bonvolu, sinjoroj! Mi petu, S-rino Vajkerlio!" emfaze diris 
la kuracisto. "Mi devas kontrauprotesti tiun tumulton." 
Ili staris senmove kaj tremetis, sajnante sperti la senton ke Griza 
Tempo ilin revokas el ilia sunbrila juneco por ilin rekonduki 
profundege en la malvarman kaj malhelan valon de multago. Ili rigardis 
D-ron Hejdegeron kiu sidis en sia tajlita fotelo, tenante en la mano la 
duonjarcentan rozon kiun li savis de inter la eroj de la rompiginta vazo. 
Responde al lia mangesto, la kvar tumultintoj residigis, kaj ege bonvole 
car, malgrau ilia juneco, iliaj jusaj violentaj penadoj ilin ege lacigis. 
"La rozo de mia kompatinda Silvino!" ekkriis D-ro Hejdegero, tenante 
la floron sub la lumo de la sunsubigaj nuboj. "Sajnas ke gi velkas 
denove." 
Kaj tiel okazis. Ec dum la kunvenintoj gin spektadis la rozo daure 
srumpis, gis farigi tiel seka kaj rompebla kiel tiam kiam la kuracisto 
unue gin jetis en la vazon. Gin skuante, li forfaligis la kelkajn 
akvoglobetojn alkrocigintajn al ties petaloj. 
"Mi amas gin tiel kare en tia kondico kiel en ties rosa freseco," li 
komentis, premante la velkintan rozon kontrau siajn velkintajn lipojn. 
Dum li parolis, la papilio falis tremetante de sur la negkolora kapo de la 
kuracisto gis la planko. 
Liaj gastoj tremetis denove. Stranga malvarmo--cu korpa, cu spirita, ili 
malcertis--invadis ilin ciujn, iom post iom, kvazau rampante. Ili sin 
rigardis unu la alian kaj fantaziis ke ciu efemera momento forbalaas 
unu el iliaj junecaj carmoj, postlasante profundigantan falton tie kie 
antaue estis nenia. Cu temis pri iluzio? Cu la sangoj de ilia tuta 
vivtempo kunpremigis en tiel mallongan tempospacon kaj cu ili nun 
sidis, denove kvar multaguloj, kun sia maljuna amiko, D-ro Hejdegero?
"Cu ni tiel baldaue denove maljunigis?" ili ekkriis morne. 
Kaj efektive, tiajo okazis. La Juneco-Akvo disponis virton ec pli 
efemeran ol tiun de vino. Foreferveskis la deliro kiun gi antaue estigis. 
Jes ja, denove ili maljunis! Kun tremetanta impulso elmontranta sian 
virinecon, la maljunulino kunigis antauvizage siajn senkarnajn manojn, 
dezirante ke la cerkokovrilo fermigu super    
    
		
	
	
	Continue reading on your phone by scaning this QR Code
 
	 	
	
	
	    Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the 
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.
	    
	    
