juneco au plezuro, naskigite male far senileca Naturo kaj estante ekde 
ciam la grizaj, kadukaj, sensukaj, mizeraj estajoj nun sidantaj 
velkasultre cirkau la tablo de la doktoro, sen sufice da vivo en siaj 
animoj au korpoj por iam ajn revigligi, ec responde al la sanco denove 
rejunigi. Ili eltrinkis la akvon kaj remetis surtablen siajn glasojn. 
Efektive okazis preskau tuja plibonigo en la aspekto de la kvaropo, ne 
malsame kiel tio kion estigintus glaso da malavara vino, kune kun 
subita brilo de goja sunlumo heliganta samtempe iliajn vizagojn. 
Saniga sufuzo aperis sur iliaj vangoj, anstatauante la cindran palon ilin 
dotintan per tiel kadavra aspekto. Ili rigardis unu la alian, supozante ke 
magia potenco verfakte komencis glatigi la profundajn kaj malgojajn 
enskribojn kiujn Patro Tempo jam de tiom longe gravuris sur iliajn 
brovojn. Vidvino Vajkerlio rearangis sian capon, sin sentante denove 
preskau virino. 
"Havigu al ni pli da tiu mirinda akvo!" ili kriis avide. "Ni estas pli junaj 
sed ni ankorau tro maljunas. Rapide! Havigu al ni pli!" 
"Paciencon, paciencon!" diris D-ro Hejdegero, kiu sidis kontrolante la 
eksperimenton kun filozofia objektiveco. "Vi pasigis longan tempon 
maljunigante. Certe vi konsentu pasigi almenau duonhoron rejunigante. 
Tamen la akvo estas je via dispono." 
Denove li plenigis iliajn glasojn je la junecolikvoro, el kiu sufica 
kvanto restis ankorau en la vazo por revenigi duonon el la maljunuloj 
de la urbo al la ago de siaj genepoj. Dum la globetoj ankorau briletis 
surrande, la kvar gastoj de la doktoro ekkaptis siajn glasojn de sur la 
tablo kaj englutis seninterrompe la enhavajon. Cu temis pri iluzio? Ec 
dum la likvajo malsuprenfluis lau iliaj gorgoj gi sajnis jam esti 
efektiviginta tutsistemajn sangojn. Iliaj okuloj klarigis kaj heligis. Iliaj
argentaj hararoj komencis rekolorigi. Ili cirkausidis la tablon, tri 
mezagaj viroj kaj virino apenau trapasinta sian plenforman ceftempon. 
"Mia kara vidvino, vi estas carma!" ekkriis Kolonelo Kiligruo, kies 
okuloj fiksrigardis sian vizagon dum la tieaj agombroj forfugis same 
kiel malhelo el karmezina tagigo. 
La bela vidvino konsciis, pro jam longa sperto, ke la komplimentoj de 
Kolonelo Kiligruo ne ciam bazigas sur sobra vero. Tial si starigis 
eksalte kaj alkuris la spegulon, ankorau timante renkonti en gi la 
malbelan vizagon de maljunulino. Intertempe la tri sinjoroj kondutis en 
maniero pruvanta ke Juneco-Fonto posedis ebriigajn kvalitojn; escepte, 
kompreneble, se ilia spirita gajeco estis nur malpeza kapturnigo kauzita 
de la subita forigo de multjara agpremo. La menso de S-ro Gaskojno 
preferis lausajne pritrakti politikajn temojn: cu pasint-, nun- au 
estonttempajn, ne facilis ekscii, car jam dum kvindek jaroj la samaj 
ideoj kaj frazoj laumodis. Foje li klake elparolis plengorgajn frazojn pri 
patriotismo, nacia gloro kaj civitanaj rajtoj. Alifoje li murmuris 
dangerajojn, en ruza kaj priduba flustrado, tiel singarde ke ec lia propra 
konscienco apenau sukcesis kapti la sekreton. Ceterfoje li parolis kun 
zorge mezuritaj emfazoj kaj en profunde cedema tono, iom kvazau 
imperiestra orelparo auskultus liajn bonekvilibritajn frazerojn. 
Intertempe Kolonelo Kiligruo cantacis gojan botelkanton, sonigante 
sian glason samritme kun la refreno, dum lia rigardo vagadis en la 
direkto al la plenfigura persono de Vidvino Vajkerlio. Aliflanke de la 
tablo S-ro Medborno okupigis pri matematika kalkulado strange 
intermiksita kun propono provizi Indonezion per glacio, jungante 
balenaron al polusaj glacimontoj. 
Rilate al Vidvino Vajkerlio, si staris ce la spegulo, riverencante kaj 
falsridetante antau sia imago, gin salutante kiel amikinon kiun si amis 
pli kare ol la tutan mondon. Si alproksimigis la vizagon sovpoze apud 
la vitron, dezirante ekscii cu jam de longe memorata falto au 
korvopiedajo verfakte malaperis. Si kontrolis cu la negajo tiel nepre 
forfandigis el sia hararo ke si ekrajtos flankenjeti la antikvan capon. 
Finfine, forturnigante viglamove, si alvenis iom dancpase la tablon. 
"Mia kara multaga doktoro," si ekkriis, "bonvolu min provizi per plua
glaso!" 
"Certege, mia kara sinjorino, certege!" respondis la afabla doktoro. 
"Vidu, mi jam replenigis la glasojn." 
Jen efektive staris la kvar glasoj, gisrande plenaj je tiu mirinda akvo, 
kies delikata sprucajo, dum gi foreferveskis de sur la surfaco, aspektis 
kiel la tremanta briletado de diamantoj. La suno preskau finsubigis pro 
kio la cambro pli malheligis ol iam. Sed milda lunaspekta grandiozo 
brilegis el la vazo kaj alfiksigis egalpotence sur la kvar gastojn kaj la 
respektindan figuron de la doktoro. Sur altapogila, komplekse cizita, 
kverkoligna fotelo tiulasta sidis kun griza digno kiu taugintus al tiu 
sama Patro Tempo kies potencon neniu krom la nuna ceestantaro iam 
kontraustaris. Ec dum ili trinkegis la trian glasplenon da 
Juneco-Fonto-akvo, preskau mirigis ilin la aspekto de lia mistera 
vizago. 
Tamen en la sekvinta momento gojiga ekfluego da juna vivo trafluis 
kuglohaste iliajn vejnojn. Nun ili enestis la felican ceftempon de juneco. 
Ago, kun sia mizera sinsekvo da zorgoj, malfelicoj kaj malsanoj, 
memorigis nur kiel genega songo el kiu ili goje vekigis. La fresa glaceo 
de la animo, tiel frue perdite, kaj sen kiu la alternaj scenoj de la mondo 
estintus nur galerio da paligintaj pentrajoj, denove    
    
		
	
	
	Continue reading on your phone by scaning this QR Code
 
	 	
	
	
	    Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the 
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.
	    
	    
