Tri Noveloj | Page 2

Washington Irving
Cehejma prelego egalvaloras ciujn cepregejajn predikojn kiam temas pri instrui paciencon kaj toleradon. Tial diabla edzino povas esti konsiderata, lau multaj vidpunktoj, tolerebla beno. Se tio veras, Ripo Van-Vinklo estis trioble benita.
Certe estas ke li multe placis al ciuj bonaj edzinoj de la vilago kiuj, lau la kutimo de la milda sekso, apogis lin en ciuj familiaj disputoj kaj neniam hezitis, priparolante tiujn aferojn okaze de vesperaj klacadkunvenoj, atribui la tutan kulpon al Sinjorino Van-Vinklo. La infanoj de la vilago, siaflanke, kutimis ekkrii pro gojo kiam li alproksimigis. Li partoprenis en iliaj ludoj, fabrikis ludilojn por ili, scipovigis ilin flugigi kajtojn kaj ludruli globetojn kaj rakontis al ili longajn fabelojn pri fantomoj, sorcistinoj kaj Indianoj. Kiam li lauvagadis la vilagon, ili cirkauis lin trupe, posttirante liajn vestajerojn, surgrimpante lian dorson, lin senpune prisercante milmaniere. Dume tra la tuta najbarejo postbojis lin nenia hundo.
La cefa malforto de la karaktero de Ripo estis nesuperebla malamo al ciuj specoj de profitestiga laboro. Tiajo ne povintus rezulti pro manko da diligento au persisto car li kutimis sidi sur malseka roko kun fiskaptokano tiel longa kaj peza kiel Tatara lanco kaj fiskapti taglonge tute senplende kvankam kuragigis lin la ekmordo de nepre nenia fiso. Li ne hezitis porti pafilon sursultre dum sinsekvaj horoj, pezpasadante tra arbaroj kaj marcoj, laumonte kaj lauvale, cele al mortpafi kelkajn sciurojn au sovagajn kolombojn. Neniam li malkonsentis helpi najbaron ec okaze de la plej malfacila tasko kaj dum kamparaj foiroj superis ciujn konkursantojn dum maiz-senselig- au stonmur-konstru-matcoj. Krome la vilaganinoj respondecigis lin pri siaj irtasketoj kaj lin invitis plenumi hazardajn devetojn kiujn iliaj malkomplezaj edzoj malkonsentis fari por ili. Simplavorte, Ripo bonvolis okupigi pri cies aferoj krom siaj. Pri siafamiliaj devoj kaj siabienaj taskoj tamen li nepre ne kapablis interesigi.
Efektive li diris ke tute senutilas labori sur sia propra bieno. Gi estas la plej pesta terpeceto de la tuta lando. Gia ciu enhavajo jam malbonigis kaj daure malbonigos, malgrau lia laboro. Liaj cirkaubariloj ade dispecigas. Lia bovino devojigas au tretas la brasikbedon. Trudherboj kreskas pli rapide en liaj kampoj ol aliloke. Pluvo ciam ekfalas sammomente kiam li havas eksterdomajn taskojn por fari. Tial kvankam lia hereda bieno srumpis sub lia estrado, akreon post akreo, kaj kvankam restis el gi ununura bedo da Indiana maizo kaj terpomoj, gi persistis esti la plej malbone prizorgata bieno de la regiono.
Aldone liaj gefiloj estis tiel cifonvestitaj kaj sovagkondutaj kiel orfoj apartenantaj al neniu. Lia filo Ripo, bubo naskigita lau la patra modelo, promesis heredi la kutimojn kaj la vestajojn de la patro. Li ofte vidigis postsekvante kvazau cevalido la patrinajn kalkanojn, vestite en de la patro forjetita genupantalono kiun unumane kaj malfacile li bezonis reteni supergrunde same kiel eleganta sinjorino bezonas suprenlevi sian robtrenajon okaze de malbona vetero.
Ripo Van-Vinklo tamen estis unu el tiuj felicaj homoj kiuj, havante folan, facile funkciantan temperamenton, ne maltrankviligas pri la mondo, mangas blankan au brunan panon, depende de kiu el la du pli senzorge au pli sengene akireblas, kaj preferus malsufice mangi pencopreze ol labori pundosalajre. Restunte solapersone, li pasigintus sian vivon fajfante pro perfekta kontentigo. Lia edzino tamen ade plenigis liajn orelojn pri plendoj teme de lia senokupeco kaj malzorgeco kaj la ruino kiun li trudas al sia familio. Matene, tagmeze kaj nokte sia lango sencese movigis kaj cio tio kion li diris au faris estigis senmanke torenton da cehejma elokventeco. Ripo disponis pri ununura respondrimedo por ciuj tiuj prelegoj, respondrimedo kiu, pro ofta funkciado, finfine sin kutimigis. Li levis la sultrojn, sancelis la kapon, suprendirektis la rigardon, tamen nenion diris. Sed tio ciam instigis la edzinon pafumi novan plendosalvon. Kutime rezultis tial ke, forkondukante siajn kunulojn, li retirigis al eksterdoma sekurejo: la sola ejo kiu apartenas, verdire, al inregata edzo.
La ununura cehejma adepto de Ripo estis lia hundo Lupo kiu estis tiel inregata kiel sia mastro car Sinjorino Van-Vinklo konsideris ilin kiel kunbatalantojn en senokupeco. Si ec rigardis Lupon kun malbondeziraj okuloj, supozante gin la kauzo de la ofta erarvagado de la mastro. Vere estas, ke teme pri ciuj temperamentaj kvalitoj konvenantaj al respektinda hundo, gi estis la plej kuraga besto iam esplorinta la arbarojn. Sed kiu kurago kapablas kontraustari la sencesajn kaj ciosiegantajn terurojn de virina lango? Ekde la momento kiam Lupo eniris la domon, gia hupo falis, gia vosto velkis gisplanke au bukligis interkrure, gi steliradis kun mieno de pendumoto, jetante multajn gisflankajn rigardetojn al Sinjorino Van-Vinklo. Kiam ajn si eksvingetis balailon au kuleregon, la hundo alkuregis haste kaj jelpante la pordon.
La tempoj ade kaj sencese malplibonigis por Ripo Van-Vinklo dume ke la jaroj de lia geedziga ekzisto ade kaj sencese plinombrigis. Ago ne malakrigas akran humoron kaj akra lango estas la sola randohava ilo kiu pliakrigas pro utiligo. Dum longa tempo li kutimis sin konsoli, post eldoma forpeligo, partoprenante en speco de klubo de saguloj, filozofoj kaj ceteraj vilagaj senokupuloj kiuj kunvenis sur
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 14
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.