Tri Noveloj

Washington Irving

Tri Noveloj by Washington Irving

The Project Gutenberg EBook of Tri Noveloj by Washington Irving
This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at http://www.gutenberg.org/license

Title: Tri Noveloj
Author: Washington Irving
Release Date: April 20, 2007 [Ebook #21195]
Language: Esperanto
Character set encoding: ISO 8859-1
***START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK TRI NOVELOJ***

Tri Noveloj
by Washington Irving

Edition 1, (April 20, 2007)

Unua Eldono: Julio 1998
Originaj Anglalingvaj Titoloj:
"RIP VAN-WINKLE"
"TO THE READER"
"ADVENTURE OF THE GERMAN STUDENT"
Copyright 1998 Edwin P. Grobe for the English-to-Esperanto translations

RIPO VAN-VINKLO
La sekvonta rakonto malkovrigis en la dokumentaro de forpasinta Didriko Knikerbokero, maljuna sinjoro de Nov-Jorkio, kiu tre scivolemis pri la Nederlanda historio de la provinco kaj la kutimoj de la posteuloj de ties originaj koloniintoj. Siajn historiajn esplorojn li entreprenis tamen malpli inter libroj ol inter homoj. Libroj rakontis nur bedaurinde malmulte pri liaj plej satataj temoj. La maljunajn burgojn tamen, kaj precipe iliajn edzinojn, li konsideris kiel abunde informhavajn pri tiu legenda folkloro tiel altvalora por la verfakta historio. Tial, kiam ajn li bonsancis renkonti autentan Nederlandan familion, kompakte enfermitan en gia malalttegmenta biendomo sub largbranca platano, li gin konsideris kiel specon de kvazau presita esplorlibro kaj gin studegis kun la avido de legemulo.
La rezulto de ciuj tiuj esploroj estis historio pri la provinco dum la rego de la Nederlandaj provincestroj kiun li publikigis kelkajn jarojn poste. Ege diferencas opinioj taksantaj la literaturan kvaliton de la verko kaj, verdire, gi neniel pli bonas ol taugas. Gia cefa valoro estas rigora akurateco kiun efektive oni pridubis okaze de la ekapero de la verko sed kiu pli lastatempe nepre konfirmigas. Ciuj bibliotekoj gin konservas nun en siaj historiaj kolektajoj, jugante gin verko de sendubinda autoritato.
La maljuna sinjoro mortis ne longe post la eldono de sia verko pro kio, konsidere de tiu malesto-foresto, ni ne povas multe difekti lian restintan bonfamon opiniante ke li pli profitdone pasigintus sian vivon plenumante plej gravajn taskojn. Li kutimis tamen entrepreni sian satokupon siamaniere, kvankam de tempo al tempo gi polvotrompis la okulojn de najbaroj kaj malgojigis la spiriton de amikoj pri kiuj li sentis la plej autentajn respekton kaj karecon. Tiuj tamen memoras liajn erarojn kaj malsagecojn "kun pli da malfelico ol da kolero" kaj komencas hipotezi ke neniam li celis vundi nek ofendi.
Kiom ajn malalttakse lin jugas kritikantoj, altvalorajn memorajojn pri li ankorau retenas multaj homoj kies bonaj opinioj gravas. Inter tiuj nombrigas precipe iuj bakistoj kiuj ec entreprenis bildigi lian figuron sur siaj Novjaraj kuketoj, efektivigante tiel lian eventualan senmortigon, preskau similan al tiu de homoj kies bildoj stampigas sur Vaterlo-medalo au Regin-Anjo-kvaronpenco.
* * * * *
Kiu ajn navigis kontrauflue sur Hudsono-Rivero ne povas forgesi Katskilajn Montojn. Ili estas distrancita ero de la granda Apalaca familio kaj vidigas forokcidente de la rivero, suprensvelante gis sinjora alteco, supermostante la cirkauantan pejzagon. Ciu sezona sangigo, ciu vetera aliigo, verfakte ciu dumtaga novhorigo estigas malsamecon en la magiaj koloroj kaj formoj de tiuj montoj kiujn ciuj bonaj edzinoj proksimaj kaj malproksimaj konsideras kiel perfektajn barometrojn. Kiam la vetero estas bona kaj konstanta la montoj vestigas blu- kaj purpurkolore kaj desegnas siajn audacajn siluetojn sur la klaran vesperan cielon. Foje, tamen, kiam la cirkauanta pejzago restas sennuba, ili amasigas sur siajn pintojn grizvaporajn kapucojn kiuj, en la lastaj radioj de la subiganta suno, brilas kaj lumigas glorkrone.
Cebaze de tiuj feaspektaj montoj povas okazi al vojaganto ekvidi malpezan fumon suprenspirali el vilago kies sindotegmentoj brilas inter la arboj tie mem kie la bluaj kolornuancoj de la altejo fandigas en la fresan verdon de la pli proksima pejzago. Eta vilago de granda antikveco gi estas, fondite de Nederlandaj koloniintoj dum la fruaj tempoj de la provinco, cirkaukomence de la estrado de la bona Petro Stujvesanto (li ripozu en paco!), kaj antaunelonge ankorau konservante domojn kiujn la originaj koloniintoj konstruis el malgrandaj flavaj brikoj alvenigitaj de Nederlando, ilin provizante per fenestroj ornamitaj de lignokradajoj kaj gablofasadoj protektataj de ventoflagoj.
En tiu sama vilago kaj en unu el tiuj samaj domoj (kiu, se ni diru la precizan veron, estis bedaurinde tempoerodita kaj veterodifektita) logis multajn jarojn poste, kiam la regiono restis ankorau provinco de Britio, senceremonia bonhumorulo nomiganta Ripo Van-Vinklo. Li estis posteulo de tiuj Van-Vinkloj eminentigintaj tiel galante en la kavalirecaj tagoj de Petro Stujvesanto kaj kunirintaj tiulastan okaze de la atako kontrau Fortreso-Kristino. Li heredis tamen nur malmulte la militan karakteron de siaj antauirintoj.
Mi jam priskribis lin kiel senceremonian bonhumorulon. Krom tio li estis ankau afabla najbaro kaj obeema inregata edzo. Efektive, al tiu lasta kvalito suldigas eble tiu spirita submetigemo gajninta al li tiel universalan popularecon. Plejmulte emas lakeigi kaj bonvoligi eksterhejme viroj jam spertintaj la disciplinon de cehejmaj megeroj. Iliaj temperamentoj fleksebligis kaj maleebligis sendube en la fajra forno de cehejma malfelico.
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 14
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.