estas 
ceterajxo. Gxi estas koverta de pli da peltoj ol kutimas--cxiuspecaj 
peltoj--fokaj, marlutraj, argxent-griz-vulpaj, ursaj, martesaj, 
zibelaj--cxiu speco de pelto, abundakvante. Kaj same pri la glaciblokaj 
lauxmuraj dormbenkoj, kiujn vi nomas 'litoj'. Cxu viaj podioj kaj 
dormbenkoj estas pli bone provizitaj cxe vi?" 
"Efektive, ne, Laskino. Tia kvalito ege mankas al ili." Tio placxis al sxi 
denove. Sxi pensis nur pri la kvanto da peltoj kiun sxia estetika patro
penadis reteni cxemane, ne pri ilia valoro. Mi povintus diri al sxi ke tiuj 
amasoj da ricxaj peltoj konsistigus trezoregon--aux almenaux en mia 
lando--sed tion sxi ne komprenintus. Tiuj ne estis la speco de 
posedajxoj kiuj taksigxas kiel valorajxoj cxe sxia gento. Mi povintus 
diri al sxi ke la vestajxoj surportataj de sxi, aux la cxiutagaj vestajxoj 
de la plej ordinara najbaro sxia, valoras dek du-dek kvin cent dolarojn, 
kaj ke cxe mi mi konas neniun kiu surmetas dekducentdolaran 
vestajxon por iri fisxkaptadi. Tamen sxi ne komprenintus. Tial mi diris 
nenion. Sxi reparolis: 
"Kaj aldone la forjxetakvujoj. Ni havas du en la salono kaj du en la 
restajxo de la domo. Tre maloftas ke oni havu du en la salono. Cxu vi 
havas du en la salono cxe vi?" Mi anhelis pensante pri tiuj kuvoj, sed 
renormaligxis antaux ol sxi konsciis pri mia kondicxo kaj mi diris 
entuziasme: 
"Nu, Laskino, mi hontas perfidante mian landon kaj vi promesu ne 
cxirkauxsciigu tion cxar mi parolas al vi konfidence, sed mi jxuras laux 
mia honoro ke ecx la plej ricxa viro de Nov-Jorko ne havas du 
forjxetakvujojn en sia salono." 
Sxi aplauxdigis siajn peltokovritajn manojn pro senkulpa gxojego kaj 
kriegis: 
"Ho, sed ne eblas ke vi verdiras, nepre ne eblas!" 
"Efektive, ege eblas, mia karulino. Ni konsideru Vanderbilton. 
Vanderbilto estas preskaux la plej ricxa homo de la tuta mondo. Nu, se 
mi kusxus sur mia mortolito, mi ade dirus al vi ke ecx li ne havas du en 
sia salono. Ho, li havas ecx ne unu. Mi mortfalu surloke se mi ne diras 
la veron." 
Sxiaj belaj okuloj largxigxis pro surprizo kaj sxi diris malrapide kun 
speco de miro en la vocxo: 
"Kiel strange! Kiel nekredeble! Oni apenaux povas koncepti tion. Cxu 
li estas avara?"
"Ne--ne temas pri tio. Li ne maltrankviligxas pri la kosto. Sed, nu, ho, 
nu, vi scias, tio povus sxajni pompega. Jes, jen estas la ideo. Li estas 
simpla viro kaj malbonvolas sin meti en elmontradon." 
"Nu, tia humileco tauxgas," diris Laskino, "se ni ne troigas la aferon. 
Sed kiel aspektas lia logxejo?" 
"Nu, devige gxi aspektas malplene kaj malfinkonstruite, sed--" 
"Mi povas kredi tion! Mi neniam auxdis tiajxon. Cxu gxi estas bela 
logxejo--tio estas, alirilate?" 
"Suficxe bela, jes. Oni ege alttaksas gxin." 
La knabino silentis dum kelke da tempo kaj sidis reveme, rongxante 
kandel-ekstremajxon, versxajne strebante trapensi la aferon. Finfine sxi 
iom flankenskuis la kapon kaj sciigis decidige sian opinion: 
"Nu, laux mi, estas speco de humileco kiu estas en si speco de pompo, 
kiam vi penetras la temon gxismedole. Kaj kiam viro kapablas elporti 
la koston de du forjxetakvujoj en sia salono sed malkonsentas ilin meti 
tie, povas esti ke li estas auxtente humilmensa, sed centoble pli eblas ke 
li nur strebas atentigi la publikan rigardon. Laux mia jugxo via S-ro 
Vanderbilto scias kion li faras." 
Mi entreprenis modifi tiun verdikton, opiniante ke 
du-forjxetakvujoj-normo maltauxgas por taksi homojn laux tutmonda 
skalo kvankam gxi suficxe tauxgas en propra socia medio. Sed la 
opinio de la knabino estis fiksita kaj mi ne sukcesis sxin konvinki. 
Baldaux sxi diris: 
"Cxe vi cxu la ricxuloj havas dormbenkojn tiel bonajn kiel la niaj, kaj 
faritajn el belaj largxaj glaciblokoj?" 
"Nu, ili estas iom bonaj, suficxe bonaj. Sed ili ne estas faritaj el 
glaciblokoj." 
"Mi ege scivolas. Kial ili ne estas faritaj el glaciblokoj?"
Mi klarigis la malfacilajxojn pri tio kaj la alta kosto de glacio en lando 
kie necesas atente kontroli vian glaciliveriston, sen kio via glacifakturo 
pezos pli ol via glacio. Tiam sxi demandis krivocxe: 
"Nekredeble! Cxu vi acxetas vian glacion?" 
"Jes ja, devige, karulino." 
Sxi eligis ventegon da senruza ridado, kaj diris: 
"Ho, neniam mi auxdis similan stultajxon! Do, estas abundego da gxi. 
Gxi havas nenian valoron. Vi konsideru! Glacio gxis distanco de cent 
mejloj videblas en la nunega momento. Mi ne konsentus intersxangxi 
fisxvezikon kontraux la tuta amaso da gxi." 
"Nu, vi diras tion cxar vi ne scipovas gxin taksi, vi provinca 
simplamensulineto. Se vi disponus tiun glacion en Nov-Jorko dum la 
somero, intersxangxe de gxi vi povus acxeti cxiujn balenojn de la 
merkato." 
Sxi rigardis min dubeme kaj diris: 
"Cxu vi parolas honestavorte?" 
"Neprege. Tion mi prijxuras." 
Tio meditemigis sxin. Baldaux sxi diris, kun eta suspiro: 
"Placxus al mi ekpovi logxi tie." 
Mi nur celis provizi sxin per valornormo kiun sxi scipovus kompreni. 
Sed mia celo mistrafis. Mi nur naskigis en sxi la supozon ke en 
Nov-Jorko balenoj estas abundaj kaj    
    
		
	
	
	Continue reading on your phone by scaning this QR Code
 
	 	
	
	
	    Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the 
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.
	    
	    
