Kristine, kiu venis al la urbo. 
HELMER. Kristine --? Pardonu, sed mi ne scias -- 
NORA. Sinjorino Linde, kara Torvald, sinjorino Kristine Linde. 
HELMER. Ah tiel. Supozeble infanjara amikino de mia edzino? 
LINDE. Jes, ni konis unu la alian en pli fruaj tagoj. 
NORA. Kaj pensu, sxi faris la longan vojagxon por paroli kun vi. 
HELMER. Kion tio signifas? 
LINDE. Nu, ne gxuste -- 
NORA. Kristine estas tiomege lerta pri oficejlaboro, kaj nun sxi tre 
deziras veni sub gvidado de sperta estro kaj plivastigi siajn sciojn -- 
HELMER. Tre prudente, sinjorino. 
NORA. Kaj kiam sxi auxdis, ke vi farigxis bankdirektoro -- venis 
telegramo pri tio -- sxi lauxeble rapide vojagxis cxi tien kaj --. Cxu ne, 
Torvald, pro mi vi povas ion fari por Kristine? Cxu? 
HELMER. Ja, vere tio ne estas neebla. Sinjorino estas supozeble 
vidvino? 
LINDE. Jes. 
HELMER. Kaj praktikis oficejlaboron? 
LINDE. Jes konsiderinde. 
HELMER. Nu, do estas versxajne ke mi povas vin enoficigi -- 
NORA (manklakas). Jen, vidu; vidu! 
HELMER. Vi venis en bonsxanca momento, sinjorino --
LINDE. Ho, kiel mi danku vin --? 
HELMER. Ne dankinde. (surprenas la surtuton) Sed hodiaux vi devas 
pardoni min -- 
RANK. Atendu; mi vin akompanos. (sercxas sian pelton en la 
antauxcxambro kaj varmigas gxin apud la forno) 
NORA. Ne forestu longe, kara Torvald. 
HELMER. Eble unu horon, ne pli. 
NORA. Cxu ankaux vi foriros, Kristine? 
LINDE (surmetas la supervestojn). Jes, nun mi devas eliri por sercxi 
cxambron. 
HELMER. Do eble mi akompanu vin en la strato? 
NORA (helpas sxin). Bedauxrinde ke ni logxas tiel malvaste; sed 
neeblas -- 
LINDE. Ho, pri kio vi pensas! Adiaux, kara Nora, kaj multajn dankojn. 
NORA. Gxis revido. Kaj en la vespero vi revenos, kompreneble. Kaj 
ankaux vi, doktoro Rank. Nu? Se vi bonfartos? Ja certe vi bonfartos; 
envolvu vin suficxe. 
(Foriro tra la antauxcxambro, dum ili interparoladas. Oni auxdas 
vocxojn de infanoj ekstere en la sxtuparo.) 
NORA. Jen ili! Jen ili estas! 
(Sxi alkuras por malfermi. La vartistino Anne-Marie venas kun la 
infanoj) 
NORA. Envenu; envenu! (klinas sin kaj kisas ilin) Ho, vi dolcxaj, 
benitaj --! Rigardu ilin, Kristine! Cxu ili ne estas amindaj!
RANK. Ne babiladu cxi tie en la trablovo! 
HELMER. Venu, sinjorino Linde; nun estos elteneble nur por patrinoj. 
(Doktoro Rank, Helmer kaj sinjorino Linde malsupreniras la sxtuparon; 
la vartistino eniras la cxambron kun la infanoj. Ankaux Nora, fermante 
la pordon de la antauxcxambro.) 
NORA. Kiel viglaj kaj sanaspektaj vi estas. Kaj jen kiel rugxaj viaj 
vangoj! Kiel pomoj kaj rozoj. (La infanoj parolas vigle samtempe kun 
sxi) Kaj vi tre amuzigxis? Bonege. Cxu do; vi tiris Emmy kaj Bob sur 
la lugxo? Kaj samtempe! Jen kia forta knabo vi estas, Ivar. Ho, lasu 
min teni sxin iomete, Anne-Marie. Mia dolcxa eta pupinfano! (prenas 
la plej malgrandan de la vartistino kaj dancas kun sxi) Jes, jes, panjo 
dancos ankaux kun Bob. Kion? Vi jxetis negxbulojn? Ho, tie mi 
dezirus partopreni! Ne ne, Anne-Marie. Mi mem senvestigos ilin. Lasu 
min fari; estas tiom amuze. Eniru dume; vi aspektas frostotreme. 
Varma kafo por vi staras sur la forno. 
(La vartistino eniras la maldekstran cxambron. Nora deprenas la 
supervestojn de la infanoj kaj jxetas ilin tien kaj tien, lasante ilin 
rakontadi superkriante unu la alian.) 
NORA. Oj? Granda hundo, kiu kuris post vin? Sed gxi ne mordis? Ne, 
hundoj ne mordas etajn, dolcxajn pupinfanojn. Ne enrigardu la 
paketojn, Ivar! Kio estas? Ja, tion vi volus scii. Ho ne! Ho ne! Estas io 
terura. Nu? Cxu ni ludu? Kion ni ludu? Kasxludon? Jes, ni kasxludu. 
Bob sin kasxu la unua. Mi? Do mi kasxu min la unua. 
(Ili ludas dum rido kaj gxojkrioj en la sidcxambro kaj la apuda cxambro 
dekstre. Fine Nora kasxas sin sub la tablo; la infanoj enkuras, sercxas, 
sed ne trovas sxin, auxdas sxian sufokitan ridon, kuras al la tablo, levas 
la tukon, ekvidas sxin. Bruega gxojo. Sxi elrampas kaj sxajnigas timigi 
ilin. Novaj gxojkrioj. Dume iu frapis la enirpordon; neniu tion rimarkis. 
Iu malfermas la pordon duone, kaj juristo Krogstad aperas; li iom 
atendas; la ludo dauxras) 
KROGSTAD. Pardonu, sinjorino Helmer --
NORA (sufokata ekkrio; turnas sin kaj eksaltas duone supren). Ho, 
kion vi volas? 
KROGSTAD. Pardonu; la ekstera pordo estis nur duone fermita; iu 
estas forgesinta fermi gxin -- 
NORA (ekstaras). Mia edzo ne estas hejme, sinjoro Krogstad. 
KROGSTAD. Tion mi scias. 
NORA. Nu -- kion vi do volas? 
KROGSTAD. Paroli kelkajn vortojn kun vi. 
NORA. Kun --? (al la infanoj, mallauxte) Eniru al Anne-Marie. Kion? 
Ne, la fremda viro ne volas ion malbonan fari al panjo. Ni denove ludos 
post kiam li foriris. (Sxi kondukas la infanojn en la maldekstran 
cxambron kaj fermas la pordon malantaux ili) 
NORA (maltrankvila, atentema). Vi volas paroli kun mi? 
KROGSTAD. Jes, mi volas. 
NORA. Hodiaux --? Sed ankoraux ne estas la unua en la monato. 
KROGSTAD. Ne, sed estas Julvespero. Dependas de vi kian 
Julplezuron    
    
		
	
	
	Continue reading on your phone by scaning this QR Code
	 	
	
	
	    Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the 
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.