cxambron per kalkoklorido por purigi la aeron kaj 
arangxis lauxguste la meblojn. Mi jam vidis multajn kontrabandulojn 
sed neniam tiel belaspektan specon. Cxiujn nigrajn virojn oni nomas 
"knaboj" ecx se ili estas grizharaj. Cxi tiu "knabo" estis almenaux 
dudekkvinjara, fortikmembra kaj vireca kaj aspektis kiel homo neniam 
timigita per mistraktado nek eluzita per premanta laboro. Li sidis sur 
sia lito farante nenion. Vidigxis nenia libro, nenia pipo, nenia plumo, 
nenia papero. Tamen nenion malpli apatian, malpli energian ol liajn 
sintenon kaj mienon mi iam vidis. Rektaspine li sidis, kun mano sur 
cxiu genuo, dum la okuloj fiksrigardis la nudan kontrauxan muron, tiel 
sorcxite per iu absorbiga pensado ke li malkonsciis pri mia cxeesto, 
kvankam la pordo staris aperte kaj miaj movoj nepre ne estis senbruaj.
Lia vizagxo duone forturnigxis sed mi aprobis la guston de la kuracisto 
cxar la profilo kiun mi vidis disponis cxiujn trajtojn de beleco 
apartenantajn al lia miksita raso. Li estis pli kvarterona ol mulata, havis 
Saksajn trajtojn, Hispanan hauxtkoloradon malheligitan pro malsxirmo, 
rozkolorajn lipojn kaj vangojn, krispan hararon kaj okulojn plenajn je 
tiu pasia melankolio kiu en tiaj homoj sxajnas cxiam starigi mutan 
proteston kontraux la malobservita legxo ilin kondamninta ekde ilia 
naskigxhoro. Kion li povus pripensadi? La malsana knabo sakris kaj 
deliris; mi rapidetis tien kaj tien; pasxsonoj preterpasis la pordon; 
sonoriloj sonis; kaj la konstanta mugxado de armeaj cxaregoj 
suprenvenis ekde la strato; tamen li ne ekmovigxis. Mi jam vidis 
nigrajn homojn spertantajn tion kion oni nomas "la nigra pauxtado" 
kiam, dum tagoj, ili nek ridetis, nek parolis, apenaux mangxetis. Sed 
cxi tio estis pli ol tio cxar la viro ne meditadis pasive pri iu eta 
malgxojo. Li sxajnis vidi cxioabsorbigan fakton aux fantazion 
registritan sur la muro restinta blankajxo por mi. Mi scivolis cxu temas 
pri iu profunda misfaro aux malgxojo vivtenita per memorado kaj 
senpova bedauxro? cxu li lamentas la mortintan mastron al kiu li restas 
lojala gxis la fino? cxu forrabas duonon el la dolcxeco de tiu libereco 
nun lia, la scio ke iu karulo de li ankoraux kusxas malgxoje en la infero 
el kiu li mem eskapis? Mia koro varmigxis pri li kiam mi tiel meditadis. 
Mi volis koni kaj konsoli lin kaj, reage al la impulso de la momento, mi 
eniris kaj tusxis al li la sxultron. 
Tujege la viro malaperis kaj aperis la sklavo. La libereco estis tro nova 
beno por jam efektivigi siajn felicxajn sxangxojn. Dum li salte starigxis, 
kun la mano cxe la tempio kaj dirante obeeme, "Jes, S'jorino," forfugxis 
cxia romantikeco kolektigxinta cxirkaux li, postlasante la plej 
malgxojan el cxiuj malgxojaj faktoj en vivanta formo antaux mi. Ne 
nur la vireco sxajnis formorti el li sed ankaux la belaspekto min unue 
alloginta, cxar, kiam li alturnigxis, mi vidis la makabran vundon 
malfermintan al li vangon kaj frunton. Duone resanigite, gxi ne plu 
estis pansbendita sed kuntenita per strioj de tiu travidebla plastro kiun 
mi neniam vidas sen ektremi kaj sperti en la menso rapidajn 
memorajxojn pri la scenoj al kiuj gxi rilatas. Parto de lia nigra hararo 
estis fortondita kaj unu okulo preskaux fermigxis. Doloro tiel distordis 
kaj la kruela sabrotrancxajxo tiel difektis tiun parton de lia vizagxo ke,
kiam mi gxin vidis, mi spertis la senton ke belega medalo subite 
renversigxis, vidigante al mi ege pli imponan ekzemplon pri homaj 
suferado kaj malbonfarto ol la bronza malliberulo de Mikel-Angxelo. 
Subitege, pere de unu el tiuj neklarigeblaj procedoj ofte lernigantaj al ni 
kiom malmulte ni nin komprenas, mia celo sxangxigxis. Tial, kvankam 
unue mi eniris dezirante konsoli, kiel amikino, mi nun nur ordonis, kiel 
mastrino. 
"Bonvolu malfermi tiujn fenestrojn. Tiu viro bezonas pli da aero." 
Li tuj obeis kaj, dum malrapide li suprensxovis la malbonvolan klapon, 
la belaspekta profilo denove turnigxis gxis mi kaj denove ekposedis 
min tiel forte mia origina sento ke senvole mi diris: 
"Mi dankas vin." 
Eble estis fantazio mia, sed sxajnis al mi ke la rigardon de kunmiksitaj 
surprizo kaj riprocxo kiun li direktis al mi enestis ankaux spuro de 
dankema plezuro. Sed li diris, en tiu tono de senanima humileco kiun 
lernas tiel baldaux tiuj kompatinduloj: 
"Mi ne 'stas blankulo, S'jorino. Kontrabandulo mi 'stas." 
"Jes, tion mi scias. Sed kontrabandulo estas libera homo kaj vin mi 
tutkore gratulas." 
Tio placxis al li. Lia vizagxo ekbrilis, liaj sxultroj kvadratigxis. Li levis 
la kapon kaj alvenigis al mi rektalinian rigardon, dum li diris vigle: 
"Dank' al vi, S'jorino. Cxu 'stas pluajxo por fari por vi?" 
"D-ro Franko proponis ke vi helpu min pri tiu viro, cxar estas multaj 
pacientoj kaj malmultaj flegistinoj aux helpantoj. Cxu vi jam havis la 
febron?" 
"Ne, S'jorino." 
"Ili devintus antauxpensi pri tio kiam ili alportis lin cxi-tien. Ne tauxgas 
ke vundoj kaj febroj kunestu. Mi entreprenos vin translokigi."
Li eligis subitan ridon. Se li estintus blankulo mi nomintus tion 
malestima. Pro tio ke li estis plurajn nuancojn pli malhela    
    
		
	
	
	Continue reading on your phone by scaning this QR Code
 
	 	
	
	
	    Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the 
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.
	    
	    
