Mia Kontrabandulo 
 
The Project Gutenberg EBook of Mia Kontrabandulo, by Loiusa May 
Alcott This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and 
with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away 
or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included 
with this eBook or online at www.gutenberg.org 
Title: Mia Kontrabandulo My Contraband 
Author: Loiusa May Alcott 
Translator: Edwin Grobe 
Release Date: February 3, 2006 [EBook #17665] 
Language: Esperanto 
Character set encoding: ASCII 
*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK MIA 
KONTRABANDULO *** 
 
Produced by Robert L. Read, William Patterson and the Online 
Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net 
 
KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ
LOUISA MAY ALCOTT (1832-1888) 
 
MIA KONTRABANDULO 
 
Esperantigis EDWIN GROBE 
 
1998 Eldonejo-Arizona-Stelo 1620 North Sunset Drive Tempe, 
Arizona 85281-1550 Usono 
 
LOUISA MAY ALCOTT "MIA KONTRABANDULO" Unua Eldono: 
Novembro 1998 
 
Origina Anglalingva Titolo: "MY CONTRABAND" 
 
* * * * * 
 
MIA KONTRABANDULO[1] 
D-ro Franko eniris dum mi flikis la sxirajxojn de malnova cxemizo por 
ke Tocxjo dece pasu en sian tombon. Novajn cxemizojn ni konservis 
por la vivantoj kaj li ne havis edzinon nek patrinon por "belvesti lin 
kiam li foriras renkonti la Sinjoron," kiel diris iu virino, priskribante la 
bonan funebran ceremonion kiun sxi okazigis por sia filo kontraux 
gxenega monkosto. 
"Frauxlino Dano, mi havas problemon," komencis la kuracisto kun 
mieno diranta tiel klare kiel vortoj: "Mi deziras peti komplezon sed 
placxus al mi ke vi gxin anticipu."
"Kion mi faru por helpi vin?" 
"Fidavorte, malplacxas al mi gxin devi proponi, sed vi povas jes ja 
helpi min, mi petas." 
"Tial vi nur bonvolu nomi gxin." 
"Vidu, oni jxus alportis Sudulon frenezan pro tifoida febro. Vere 
malbona kazo cxiusence. Ebriigxinta kanajla kapitaneto kiun oni 
penadis kapti sed kiun neniu volas penadi kuraci. La flegejoj estas 
plenaj, la flegistinoj estas gxismorte sursxargxitaj kaj volonte 
konsentantaj pri tio kiam temas pri niaj knaboj, sed ili iom hezitas 
endangxerigi siajn vivojn por Suduloj. Nu, vi jam malsanigxis de la 
febro, placxas al vi strangaj malsanuloj, via kunlaborantino bonvolos 
prizorgi vian fakon dum iom da tempo kaj mi provizos vin per bona 
helpanto. La ulo ne dauxre vivos longan tempon, mi opinias. Sed ni ne 
rajtas lin lasi morti sen iuspeca zorgado, vi scias. Mi metis lin en la 
kvara etagxo de la okcidenta alo, apartigitan disde la ceteraj uloj. Estas 
aere, trankvile kaj komforte tie. Mi respondecas pri tiu fako kaj faros 
mian plejon por vin helpi cxiumaniere. Nu, tial, cxu vi bonvolas 
konsenti?" 
"Kompreneble, mi konsentas. Pro perversio se ne pro komuna karitato. 
Kelkaj el cxi tiuj homoj opinias ke pro tio ke mi estas aboliciistino mi 
estas ankaux paganino. Iom placxus al mi komprenigi al ili ke, 
kvankam mi ne sukcesas ami miajn malamikojn, ilin tamen mi 
bonvolas prizorgi." 
"Bonege. Mi antauxopiniis ke vi konsentos. Priparoli abolicion 
memorigas al mi vian rajton ekhavi kontrabandulon kiel serviston, se vi 
deziras. Temas pri tiu bonega mulato kiu trovigxis entombigante sian 
mastron post la batalo kaj kiun niaj knaboj kunalvenigis cxar li estis 
severe trancxita sur la kapo. Cxu vi deziras lin utiligi?" 
"Nepre, jes. Mi persistos reteni mian kredon pri cxi tiu afero same kiel 
pri la alia. Tiuj nigraj knaboj estas pli lojalaj kaj utilaj ol kelkaj el la 
blankaj kanajloj kiujn okazas al mi devi helpi anstataux esti helpata de 
ili. Sed cxu la viro suficxe bonsanas?"
"Jes, almenaux por tiu speco de laboro kaj mi opinias ke li placxos al vi. 
Lauxsxajne li estis tre belaspekta antaux ol oni trancxis al li la vizagxon. 
Ne multe pli malhelkolora ol mi. La filo de sia mastro, mi kuragxas 
proponi, kaj tiu blanka sango ofte igas lin iom aroganta kaj fieracxa pri 
kelkaj temoj. Li tre malbonfartis kiam li eniris sed jxuris preferi morti 
en la strato ol logxi cxe la nigruloj malsupre. Tial mi logxigis lin en la 
okcidenta alo por ke li restu eksterdangxere kaj li jam pasigis la tutan 
matenon prizorgante la kapitanon. Kiam vi povos supreniri tien?" 
"Tuj post kiam Tocxjo estos prizorgita, Skinero translokigita, Hajvudo 
lavita, Marblo vestita, Karolo masagxita, Dauxnzo suprenportita, 
Uphamo enlitigita kaj cxiuj kvardek nutritaj." 
Ni ridis ambaux, kvankam la kuracisto survojis al la kadavrejo kaj mi 
tenis surgenue mortotukon. Sed en malsanulejo oni lernas tiun lecionon 
ke gajeco estas savo, cxar en etoso de suferado kaj morto, pezigxo de 
koro baldaux paralizus utilon de mano se ne estus donacita al ni la 
benita kapablo rideti. 
Post unu horo mi ekrespondecis pri mia nova kliento, trovante 
disipigxintaspektan knabon deknaux- aux dudekjaran delirantan en la 
soleca cxambreto kaj nenian kunestanton krom la kontrabandulo 
atendanta en la apuda cxambro. Interesigxante nepre pli pri la nigra 
viro ol la blanka, tamen memorante la sugeston de la kuracisto ke li 
estas "aroganta kaj fieracxa", mi rigardetis lin sekrete dum mi 
cxirkauxaspergis la    
    
		
	
	
	Continue reading on your phone by scaning this QR Code
 
	 	
	
	
	    Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the 
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.
	    
	    
