La kolonoj de la socio, by Henrik 
Ibsen 
 
The Project Gutenberg EBook of La kolonoj de la socio, by Henrik 
Ibsen This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with 
almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or 
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included 
with this eBook or online at www.gutenberg.org 
Title: La kolonoj de la socio Dramo en kvar aktoj 
Author: Henrik Ibsen 
Translator: Odd Tangerud 
Release Date: December 22, 2006 [EBook #20162] 
Language: Esperanto 
Character set encoding: ASCII 
*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA 
KOLONOJ DE LA SOCIO *** 
 
Produced by Andrew Sly 
 
Noto de tekstpreparulo: En cxi tiu teatrajxo, la tradukisto uzas 
komencemajuskla "Vi" por signifi norvega formala alparola pronomo. 
Ankaux, cxi tiu ASCII-a versio uzas la litero "O" anstataux norvega
"streko-O". 
 
HENRIK IBSEN 
LA KOLONOJ DE LA SOCIO 
Dramo en kvar aktoj 
(Samfundets stotter 1877) 
Tradukis: Odd Tangerud 
Eldonejo JEC Scandinavia a/s Postboks 54 N - 3401 Lier Tel 32 85 50 
03 Fax 32 85 50 82 
ISBN 82 91 707-52-9 
 
LA KOLONOJ DE LA SOCIO 
ROLOJ: 
KONSULO BERNICK. SINJORINO BERNICK, lia edzino. OLAF, 
ilia filo, 13 jara. FRAUXLINO BERNICK, fratino de la konsulo. 
JOHAN TONNESEN, pli juna frato de sinjorino Bernick. 
FRAUXLINO HESSEL, sxia pli agxa duonfratino. HILMAR 
TONNESEN, kuzo de sinjorino Bernick. ADJUNKTO RORLUND. 
GRANDKOMERCISTO RUMMEL. KOMERCISTO VIGELAND. 
KOMERCISTO SANDSTAD. DINA DORF, juna knabino en la domo 
de la konsulo. PLENRAJTIGITO KRAP. SXIPKONSTRUISTO 
AUXNE. LA EDZINO DE GRANDKOMERCISTO RUMMEL. LA 
EDZINO DE POSXTESTRO HOLT. LA EDZINO DE DOKTORO 
LYNGE. FRAUXLINO RUMMEL. FRAUXLINO HOLT. BURGXOJ 
kaj ALIAJ LOGXANTOJ, FREMDAJ MARISTOJ, PASAGXEROJ 
sur VAPORSXIPO k.t.p. 
(La agado okazas en la domo de konsulo Bernick en eta norvega
cxemara urbo.) 
 
UNUA AKTO 
(Spaca gxarden-salono en la domo de konsulo Bernick. Maldekstre en 
la antauxo pordo kondukas al la cxambro de la konsulo; pli malantauxe 
en la sama muro estas simila pordo. Meze sur la kontrauxa pordo estas 
pli granda enir-pordo. La fona muro estas preskaux tute el spegula vitro 
kun malferma pordo al largxa gxarden-sxtuparo, super kiu estas 
etendita sunsxirmilan velon. Sube de la sxtuparo vidigxas parto de la 
gxardeno, enkadrigita de krado kun mallargxa enir-pordego. Ekstere 
kaj laux la krado lauxas strato, kies kontrauxa flanko havas 
malgrandajn hele-koloritajn lignajn domojn. Estas somero kaj varma 
sunbrilo. Kelkaj homoj foje preterpasas en la strato; oni haltas kaj 
interparolas; farigxas komerco en vendejo situanta cxe la angulo k.t.p.) 
(Ene en la gxardena salono sidas cxirkaux tablo aro da sinjorinoj. Meze 
antaux la tablo sidas sinjorino Bernick. Cxe sxia maldekstra flanko 
sidas sinjorino Holt kun filino, kaj lauxvice sinjorino Rummel kaj 
frauxlino Rummel. Dekstre de sinjorino Bernick sidas sinjorino Lynge, 
frauxlino Bernick kaj Dina Dorf. Cxiuj sinjorinoj estas okupataj pri 
manlaboro. Sur la tablo kusxas grandaj amasoj da duone pretigitaj kaj 
prettonditaj linajxoj kaj aliaj vestajxoj. Pli fone, cxe malgranda tablo 
sur kiu staras du florpotoj kaj glaso da suker-akvo, sidas adjunkto 
Rorlund legante el libro ore randita, tamen tiel ke nur opaj vortoj 
auxdigxas de la publiko. Ekstere en la gxardeno kuras Olaf Bernick 
cxirkauxe pafante al celo per arko.) 
(Post momento venas sxipkonstruisto Auxne kviete enen tra la pordo 
dekstre. Okazas ioma interrompigxo de la legado; sinjorino Bernick 
kapsignas al li kaj montras al la pordo maldekstre. Auxne trankvile iras 
tien kaj frapas kelkajn fojojn sur la pordon de la konsulo kviete kaj kun 
interspacoj. Plenrajtigito Krap, kun cxapelo en la mano kaj paperoj sub 
la brako venas el tiu cxambro.) 
PLENRAJTIGITO KRAP Cxu estas vi, kiu frapas?
SXIPKONSTRUISTO AUXNE La konsulo sercxas min. 
PLENRAJTIGITO KRAP Li faris; sed ne povas akcepti Vin; li 
transdonis al mi -- -- 
SXIPKONSTRUISTO AUXNE Al Vi? Mi preferus -- -- 
PLENRAJTIGITO KRAP -- -- transdonis al mi diri, ke Vi devas cxesi 
pri tiuj sabat-tagaj prelegoj por la laboristoj. 
SXIPKONSTRUISTO AUXNE Cxu? Mi pensis ke mi povus uzi mian 
libertempon -- -- 
PLENRAJTIGITO KRAP Vi ne devas uzi Vian libertempon por fari la 
laboristojn sentauxgaj en la labortempo. Lastan sabaton Vi parolis pri 
la damagxo, kiun la laboristoj ricevus de niaj novaj masxinoj kaj de la 
nova labormetodo en la sxipfarejo. Kial Vi tion faras? 
SXIPKONSTRUISTO AUXNE Tion mi faras por subteni la socion. 
PLENRAJTIGITO KRAP Strange! La konsulo diras, ke tio estas 
soci-disrompo. 
SXIPKONSTRUISTO AUXNE Mia socio ne estas tiu de la konsulo, 
sinjoro plenrajtigito! Kiel estro de la laborista asocio mi devas -- -- 
PLENRAJTIGITO KRAP Vi unue kaj cxefe estas laborestro de la 
sxipfarejo de konsulo Bernick. Vi unue kaj cxefe faru Vian devon al la 
socio, kiu nomigxas la firmao de konsulo Bernick; cxar estas de tiu ke 
ni cxiuj vivas. -- Jes, nun Vi scias kion la konsulo dirus al Vi. 
SXIPKONSTRUISTO AUXNE La konsulo ne estus tion tiel dirinta, 
sinjoro plenrajtigito! Sed mi ja komprenas    
    
		
	
	
	Continue reading on your phone by scaning this QR Code
	 	
	
	
	    Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the 
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.