kiun mi povas danki por tio 
cxi. Estas la damnita usona averiulo. Tiuj homoj volas progresigi la 
laboron, kiel ili kutimigxis tie transe, kaj tio -- 
PLENRAJTIGITO KRAP Nu ja, nu ja; mi ne povas lasi min tirigxi 
enen en detalojn. Nun Vi konas la opinion de la konsulo; jen suficxe! 
Bonvolu returni al la farejo; certe bezonigxas; mi baldaux mem venos.
-- Pardonu sinjorinoj! 
(Li salutas kaj eliras tra la gxardeno kaj malsupren laux la strato. 
Sxipkonstruisto Auxne eliras silente dekstre. La adjunkto, kiu dum la 
pasinta mallauxta interparolo dauxrigis la legadon, baldaux poste 
finlegis la libron, kaj batfermas gxin.) 
ADJUNKTO RORLUND Jen, miaj karaj auxskultantinoj, pri tio finite. 
SINJORINO RUMMEL Oh, kia instruplena rakonto! 
SINJORINO HOLT Kaj kun bona moralo! 
SINJORINO BERNICK Tia libro vere donas multon pripensindan. 
ADJUNKTO RORLUND Ho jes; gxi estas bonfara kontrauxeco al tio, 
kion ni bedauxrinde cxiutage povas vidi, kaj en gazetoj kaj en 
periodajxoj. Cxi tiu sxminkita eksterajxo, kiun la grandaj socioj vidigas, 
-- kion gxi vere kasxas? Vantecon kaj putrecon, se mi povas min tiel 
esprimi. Neniu morala fundamento sub la piedoj. Per unu vorto, -- ili 
estas kalkumitaj tombejoj, tiuj grandaj socioj nuntempe. 
SINJORINO HOLT Jes tutcerte. 
SINJORINO RUMMEL Ni ja nur bezonas rigardi al la usona sxipanaro, 
kiu nun trovigxas cxi tie. 
ADJUNKTO RORLUND Nu, pri tia kanajlaro el la homaro mi ne 
degnas paroli. Sed ecx en la plej altaj tavoloj, kiel statas tie? Dubo kaj 
fermanta maltrankvilo en cxiuj lokoj; malpaco en la animoj kaj 
necerteco en cxiuj rilatoj. Kiel ja estas subfosita la familia vivo tie? 
Kiel ja esprimas sin auxdacaj deziroj renversi ecx la plej gravajn 
verojn? 
DINA (sen suprenrigardi) Tamen cxu ne ankaux multaj grandaj faroj 
okazas? 
ADJUNKTO RORLUND Grandaj faroj --? Mi ne komprenas --
SINJORINO HOLT (surprizita) Sed, Dio, Dina --! 
SINJORINO RUMMEL (sammomente) Tamen, Dina, kiel Vi do povas 
--? 
ADJUNKTO RORLUND Mi opinias ke ne estus sane se tiaj faroj 
trovis enlason cxe ni. Ne, ni cxi-hejme devas danki al Dio, ke statas cxe 
ni kiel estas. Certe kreskas fiherboj inter la tritiko ankaux cxi tie, 
bedauxrinde; sed gxin ni sincere klopodas sarki plej eble bone. Gravas 
ke ni tenu la socion pura, miaj sinjorinoj, -- teni ekstere cxion tion 
neprovitan, kiun senpacienca tempo volas trudi al ni. 
SINJORINO HOLT Kaj el tio bedauxrinde trovigxas pli ol suficxe. 
SINJORINO RUMMEL Jes, pasintan jaron pendis de hareto, ke ni 
ricevus fervojon al la urbo. 
SINJORINO BERNICK Nu, tion ja Karsten sukcesis malhelpi. 
ADJUNKTO RORLUND La providenco, sinjorino Bernick. Vi povas 
esti certa, ke Via edzo estis ilo en la mano de iu pli alta, kiam li rifuzis 
okupigxi pri tiu kaprico. 
SINJORINO BERNICK Kaj tamen li spertis suficxe da malico el la 
gazetoj. Sed ni tute forgesas danki Vin, sinjoro adjunkto. Vere estas tre 
afable de Vi, ke Vi oferas tiom da tempo por ni. 
ADJUNKTO RORLUND Ho nu, nun dum la lerneja ferio -- 
SINJORINO BERNICK Ja, ja, tamen estas ja ofero, sinjoro adjunkto. 
ADJUNKTO RORLUND (lokigas sian segxon pli proksimen.) Ne 
parolu pri tio, kara sinjorino. Cxu Vi mem ne faras oferon por la bona 
afero? Kaj cxu Vi gxin ne donas gxoje? Tiuj morale koruptitaj, por kies 
plibonigo Vi laboras, estas rigardendaj kiel vunditaj soldatoj sur 
batalkampo; Vi, karaj sinjorinoj estas la diakoninoj, la kompatemaj 
fratinoj, kiuj sxirkolektas cxarpion por tiuj malfelicxaj vunditoj, metas 
la bandagxon milde sur la vundon, kuracas kaj sanigas ilin --
SINJORINO BERNICK Certe estas granda donaco de graco vidi cxion 
en tia bela lumo. 
ADJUNKTO RORLUND Multo estas denaska tiurilate; sed multo 
eblas esti akirata. Gravas vidi la aferojn en la lumo de sincera vivotasko. 
Jes, kion nun Vi diras, frauxlino Bernick? Cxu Vi ne trovis kvazaux pli 
sekuran fundamenton kiam Vi oferis vin al la tasko instrui? 
FRAUXLINO BERNICK Ahx, mi ne scias kion respondi. Ofte kiam 
mi iras tie en la lerneja cxambro, mi deziras esti ege fore sur la sovagxa 
maro. 
ADJUNKTO RORLUND Nu auxdu, estas la malkvieto, kara frauxlino. 
Sed kontraux tiaj maltrankvilaj gastoj oni devas fermi la pordon. La 
sovagxa maro, -- tion Vi kompreneble ne pensas litere; Vi pensas pri la 
granda ondanta homa socio, kie multaj submergigxas. Kaj cxu Vi vere 
tiom alte taksas la vivon, kiun Vi auxdas zumi kaj brui ekstere? 
Rigardu nur la straton. Tie la homoj iras en la sunbrulo, sxvitantaj kaj 
baraktantaj kun siaj etaj aferoj. Por ni vere estas pli kontentige sidi 
malvarmete cxi tie interne turnante la dorson al tiu flanko, de kie venas 
la perturbo. 
FRAUXLINO BERNICK Jes, Dio, vi ja eble tute pravas -- 
ADJUNKTO RORLUND Kaj en domo kia tiu cxi, -- en bona kaj pura 
hejmo, kie la familia vivo montras sin en la plej bela aspekto, -- kie 
paco kaj konkordo regas -- -- (al sinjorino Bernick) Al kio Vi 
auxskultas, sinjorino? 
SINJORINO BERNICK (turnita al la    
    
		
	
	
	Continue reading on your phone by scaning this QR Code
 
	 	
	
	
	    Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the 
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.
	    
	    
