falsteloj kaj la 
maltrankviliga informo ke la terglobo nepre rotacias, rezulte de kio ili 
staras duonon de cxiu tago kaposubpiede. 
Tamen se tio cxio alportis plezuron al li dum li komfortigxis 
kompaktakorpe en la kamenangulo de iu cxambro rugxbrilanta pro sia 
krepitanta lignofajro kaj kie, kompreneble, nenia fantomo kuragxis sin 
vidigi, tiun plezuron li devis postkompensi per la teruroj de sia 
hejmendirekta revenvojo. Kiel timigaj formoj kaj ombroj obstrukcis 
lian antauxenirejon en la pala kaj acxa brilego de iu negxa nokto! Kun 
kiel dezira rigardo li okulkontrolis cxiun tremantan lumradieton 
traglitantan la nudajn kampojn ekde fora fenestro! Kiel ofte ektimigis 
lin negxkovrita arbusto apudstaranta lian vojon kiel fantomo 
surportanta blankan littukon! Kiel ofte li ekkauxris pro sangokazeiga 
timego okazigita de la sono kiun liaj irpasxoj estigis subpiede sur la 
frosta krusto kaj malkuragxis rigardi malantauxen por ne devi ekvidi tie 
acxegan estajxon lin posttretantan! Kaj kiel ofte nepre konsternigis lin 
iu preterhastanta ventoblovego hurlanta interarbe kaj povanta esti la 
Galopanta Heso efektiviganta unu el siaj cxiunoktaj rajdatakoj. 
Cxiuj tiuj estis tamen nuraj noktoteruroj, mensaj fantomoj kiuj
promenadas nur en la malhelo. Tial, kvankam li jam vidis multajn 
fantomojn dum sia vivotempo kaj Satano jam ofte lin atakis 
diversforme okaze de liaj solecaj vagiradoj, cxiujn tiujn malbonajxojn 
nova tagigxo cxesigis. Rezulte, li povintus gxuadi placxan vivon, 
malgraux la diablo kaj liaj agadoj, se jam ne transpasis lian irvojon 
estajxo kiu perpleksas la viran genron pli ol fantomoj, koboldoj kaj la 
tuta sorcxistinaro kunagantaj, kaj tio estis: virino. 
Inter la muzikdiscxiploj kunvenantaj unu vesperon cxiusemajne por 
auxskulti lian instruadon pri psalmokantado nombrigxis Katrino 
Van-Taselo, solinfano de multhava Nederlanda farmbienestro. Sxi estis 
florigxanta, fresxhauxta, dekokjara frauxlino; diketa kiel perdriko; 
kvazaux mangxinda, fandigxema; rugxetvanga kiel unu el la patraj 
persikoj; kaj universale konata ne nur pro sia beleco sed ankaux por sia 
estonta heredajxo. Sxi estis aldone iom koketa, laux la indico, 
ekzemple, de sia vestajxaro, kiu estis miksajxo de pasint- kaj 
nuntempaj modoj elektitaj lauxvole por reliefigi sxiajn fizikajn 
cxarmojn. Sxi surportis purorajn juvelajxojn transoceanigitajn el 
Zandamo de sxia pra-pra-avino, allogan stomakajxon de antikvaj 
epokoj, kaj provoke mallongan subjupon elektitan sendube cele al 
elmontri la plej belajn piedojn kaj maleolojn de la tuta cxirkauxanta 
kamparo. 
La koro de Ikabodo Gruo spertis dolcxajn kaj stultajn sentojn pri la ina 
sekso. Ne mirinde estas tial ke tiel tenta mordindajxo baldaux ekplacxis 
al lia rigardo kaj plej precipe post kiam li gastigxis en la domego de 
sxia patro. Altagxulo Baltuso Van-Taselo estis perfekta portreto pri 
sukcesa, kontenta, grandanima kultivisto. Vere estas ke nur malofte li 
direktis la rigardon aux la pensadon preter la limojn de sia bieno, sed 
ene de tiuj limoj cxio estis komforta, felicxa kaj bonfarta. Li kontentis 
sed ne fieris pri sia ricxeco. Lin gxojigis ne la stilo sed male la abundo 
de lia vivkapablo. 
Lia bieno situis surborde de Hudsono-Rivero en unu el tiuj verdaj, 
sxirmataj, fekundaj kasxejoj en kiuj tiel gxojas enhejmigxi Nederlandaj 
kultivistoj. Grandega ulmo etendis siajn largxajn brancxojn super gxi. 
Cxebaze de la ulmo suprenbobelis fonto de la plej milda kaj dolcxa
akvo, plenigante etan puton konsistantan el barelo, tiam forfluetante 
scintilante tra la herbo gxis najbara rojo antauxensaltetanta inter alnoj 
kaj nansalikoj. 
Proksimege al la logxdomo staris vasta labordomo kapabla funkcii kiel 
pregxejo kaj de kiu cxiu fenestro kaj cxiu nicxo preskaux eksplodis pro 
ties pleniganta enhavajxo da farmbientrezoroj. La drasxilo sonoradis 
cxi-ene de mateno al nokto. Diversspeciaj hirundoj vagflugetis pepante 
inter la tegmentaj aleroj, preskaux ilin tusxante. Gxuis la surtegmentan 
sunbrilon vicoj da kolomboj, el kiuj kelkaj rigardis la cxielon unuokule, 
kvazaux kontrolante la veteron, dum aliaj kasxis la kapon subflugile 
aux enbruste kaj ceteraj, pufigxante kaj rukulante, riverencadis antaux 
siaj inoj. 
Glathauxtaj malgraciaj porkegoj gruntis en la trankvilo kaj abundo de 
sia enfermejo el kiu provekskursis hazardamomente trupoj da 
sucxporkidoj, kvazaux flaretante la aeron. Eleganta eskadro da 
negxkoloraj anseroj vagnavigadis sur apuda lageto, konvojante tutajn 
flotojn da anasoj. Regimentoj da meleagroj cxirkauxpromenis 
glugluante en la korto kaj gvinbirdoj vagadis inter ili plendante, same 
kiel malbonhumoraj dommastrinoj, kun malafabla, malkontenta 
grakado. Antaux la bestodoma pordo paradis estimata virkoko, modela 
edzo, batalisto kaj altranga sinjoro, sonigante siajn brilpoluritajn 
flugilojn kaj kokerikante pro profundakoraj fiero kaj gxojo, foje 
dissxirante la teron perpiede, tiam malavare alvokante sian cxiam 
malsatan familion de edzinoj kaj idoj, ilin invitante gxui jxus 
malkovritan bongustan mordajxon. 
La busxo de la pedagogo salivis dum li spektadis tiun luksan promeson 
de ricxega vintra nutrajxo. En sia anticipe malsata imago li bildigis 
cxiun rostoporkon vagkurantan kun enstomaka pudingo kaj enbusxa 
pomo. La kolombojn lia imago enlitigis en komfortan torton kaj 
sxirmigis sub flankovrilo. La anseroj nagxis en sia propra viandosauxco. 
La anasoj poduigxis komforte entelere, kiel komfortaj geedzaj paroj, 
kun adekvata provizo da cepsauxco. Cxe la porkoj li antauximagis glate 
eltrancxitajn lardoflankojn kaj sukplenan dolcxagustan sxinkon. Cxiun 
meleagron li okultaksis kvazaux jam delikate fadenligitan, kun ties
macxostomako deponita subflugile, kaj eble    
    
		
	
	
	Continue reading on your phone by scaning this QR Code
 
	 	
	
	
	    Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the 
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.
	    
	    
