dolorigan gxenon kaj lernejestrojn kiel simplajn parazitojn, li disponis 
pri diversaj rimedoj sin fari utila kaj afabla. Foje li helpis la kultivistojn 
pri iliaj pli facilaj bientaskoj: rikoltante fojnon, riparante barilojn, 
trinkigante cxevalojn, hejmenrevenigante bovojn elpasxteje, trancxante 
lignon por vintraj fajroj. Aldone li flankenlasis entute la regantan 
dignon kaj nepran potencon pere de kiuj li sinjorigxis en sia lerneja 
imperieto kaj mirige mildigxis kaj humiligxis. Li sin favorigis cxe la 
patrinoj dorlotante la infanojn, precipe la plej junajn, kaj, kvazaux 
Biblia leono kusxanta pace apud sxafido, dum longa horsinsekvo 
kutimis sidi kun infano sur genuo, samtempe sxancelante lulilon per la 
alia piedo. 
Krom siaj ceteraj okupoj, li rolis kiel kantomajstro de la komunumo kaj 
gajnis multajn brilajn sxilingojn instruante la junulojn pri 
psalmokantado. Ege fierigis lin starigxi dimancxmatene antaux la 
pregxeja adorantaro kun hxoro da elektitaj kantantoj kaj tie, siaopinie, 
venki la influkonkurson kontraux la pastoro. Certe estas ke lia vocxo 
supersonis tiujn de la ceteraj kultanoj. Efektive, ankoraux hodiaux 
ekauxdigxas foje en trankvilaj dimancxaj matenoj en tiu pregxejo 
strangaj tremajxoj kaj ecx duonmejlon for, cxe la kontrauxflanka bordo 
de la muellageto, auxtentaj postrestintaj sonajxoj antauxe elirintaj, 
lauxonidire, la nazon de Ikabodo Gruo. 
Tial pere de diversaj etaj improvizadoj efektivigitaj en tiu genia 
maniero kutime nomigxanta "per kurbo aux per zigzago", la digna 
pedagogo suficxe tolereble sukcesis, spertante, laux la opinio de cxiuj 
nenion sciantaj pri mensa laboro, placxege facilan vivon. 
Kutime, la lernejestro estas viro al kiu atribuas ioman gravon la 
logxantinoj de kampara najbarejo. Tiuj lin taksas kiel specon de 
senokupa gxentilhoma persono kies gusto kaj atingoj ege superas tiujn 
de la krudaj kamparaj amkandidatoj kaj kies scion superas nur tiu de la 
pastoro. Lia alveno tial emas estigi nemalmultan eksciton cxe kampara 
biendoma tetablo kaj la alporton de preterkutima plado da kuketoj aux 
dolcxajxoj povas okazigi la prezentadon de argxenta tekrucxo. Nia
literaturulo tial precipe felicxigxis cxirkauxate de la ridetaj vizagxoj de 
la tiukamparaj frauxlinoj. Kiom li kavalirumis por ili en la pregxeja 
antauxkorto inter dimancxmatenaj Diservoj, kolektante por ili 
vinberojn kreskantajn sur sovagxaj vitoj superfluantaj en la apudaj 
arboj; deklamante por ilin distri cxiujn epitafojn encxizitajn sur la 
tombosxtonoj; aux promenante kun tuta aro da ili lauxborde de la 
apude situanta muellageto. Intertempe la pli timidaj kamparbuboj 
postrestis sxafhezitege, enviante liajn superajn elegantecon kaj lertecon. 
Pro sia duonvagabonda vivstilo li estis krome speco de vojagxanta 
jxurnalo, transportante de domo al domo la tutan repertuaron da lokaj 
klacxajxoj. Rezulte, oni cxiam salutis kontente lian alvenon. Aldone, la 
virinoj lin estimis kiel homon de granda scio cxar li jam tralegis la 
kompletan enhavajxon de pluraj libroj. Ekzemple, li majstre konis la 
historion de Nov-Anglia sorcxarto verkitan de Kotono Matero. 
Tiurilate, li rigore kaj forte kredis je la koncerna scienco. 
Li estis, efektive, malkutima miksajxo da etkvanta sagxeco kaj simpla 
kredemo. Lia apetito pri mirindajxoj kaj lia kapablo ilin digesti egale 
eksterordinaris, pligrandigxinte ambauxe pro lia logxado en tiu sorcxita 
regiono. Nenia rakonto tro krudis nek tro egis por lia ampleksa naiveco. 
Ofte placxis al li, je la fino de la instrutago, etendigxi sur la abunda 
trifolitavolo lauxiranta la rivereton preterfluantan plorete la lernejon kaj 
tralegi tie la terurajn rakontojn de Multagxulo Matero gxis kiam la 
kreskanta malhelo nebuligis la presitan pagxon antaux lia rigardo. 
Tiam, dum li antauxenvagis apud marcxo, rivereto kaj timiga arbaro, 
celante atingi la biendomon kie li provizore gastis, sxancelis lian 
ekcititan imagon cxiu sono de la naturo okazanta je tiu sorcxhoro: la 
gxemo de la kaprimulgo fontanta el la montetdeklivo; la minaca kriego 
de la arbobufo anoncanta eventualan sxtormon; la malfelicxiga ululo de 
la kricxstrigo; aux la subita susurado de birdoj ektimintaj en sia arbusta 
ripozejo. Ecx la lampiroj, kiuj lumigxis la plej brile en la plej malhelaj 
lokoj, surprizegis lin de tempo al tempo kiam unu transflugis kun 
malkutima helego lian irvojon. Kaj se, hazarde, giganta stulta 
koleoptero fusxflugis kontraux lin, la kompatinda estulo pretis adiauxi 
sian animon, opiniante ke lin trafis sorcxistina magiajxo.
Lia sola rimedo en tiaj momentoj, cxu por nuligi cxiun pensagadon, 
cxu por forpeli malbonajn spiritojn, estis ekkanti pregxejajn himnojn. 
Kaj la bonvolaj logxantoj de Dorm-Valeto, sidante vespere antaux siaj 
cxefpordoj, ofte miregis ekauxdante lian nazalan melodion "en 
kunligita dolcxeco longe dauxrigata" sxvebantan super fora monteto 
aux laux krepuska vojo. 
Cetera fonto de timiga plezuro estis pasigi longajn vintrajn vesperojn 
kun la maljunaj Nederlandaj edzinoj dum tiuj sidis sxpinante apudfajre 
kaj vico da pomoj rostigxis sxprucsiblante lauxkamene. Tie li 
auxskultis iliajn mirindajn rakontojn pri fantomoj kaj koboldoj kaj 
hantitaj kampoj kaj hantitaj riveretoj kaj hantitaj pontoj kaj hantitaj 
cxevaloj kaj precipe pri la senkapa rajdanto aux Galopanta Heso de la 
Valeto kiel oni foje lin nomadis. Li gxojigis ilin reciproke per siaj 
anekdotoj pri sorcxarto kaj pri la teruraj auxguroj kaj minacaj sonoj kaj 
vidajxoj okazintaj en la aero de pasintepoka Konektikuto. Li timigis 
ilin veege kun antauxanoncoj pri kometoj kaj    
    
		
	
	
	Continue reading on your phone by scaning this QR Code
 
	 	
	
	
	    Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the 
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.
	    
	    
