La Falo de Usxero-Domo | Page 2

Edgar Allan Poe
ke la origina nomo de la bieno aliigxis en la kuriozan kaj dubasencan nomon "Usxero-Domo"--nomon sxajnantan ampleksi en la mensoj de la kamparanaro gxin uzanta, kaj la familion kaj la familian domon.
Mi diris ke la sola rezulto de mia iom knabeca eksperimento--mia subenrigardado en la lageton--estis pliprofundigo de la unua malkutima efekto. Estas sendube ke la konscio pri la rapida pligrandigo de mia supersticxo--cxar kial mi hezitu gxin nomi tia?--utilis cxefe por plirapidigi tiun pligrandigon mem. Jam de longa tempo mi konscias ke tia estas la paradoksa legxo pri cxiuj sentoj bazitaj sur la teruro. Kaj eble pro tiu sola kialo okazis ke, kiam denove mi levis la rigardon gxis la domo mem, for de ties bildo en la lageto, ekkreskis en mia menso stranga fantazio--fantazio tiel ridinda ke mi konsentas gxin mencii nur por elmontri la viglan forton de la sensacoj kiuj min premis. Mi tiel aktivigintis mian imagpovon ke mi komencis pensi efektive ke super la tutaj domego kaj bieno pendas etoso propra nur al ili kaj al ilia cxirkauxejo--etoso havanta nenian rilaton kun la aero de la cxielo, sed levigxinta el la putrintaj arboj kaj la griza muro kaj la silenta lageto--pesta kaj mistika vaporo, malhela, malenergia, apenaux videbla, plumba.
Forskuinte de sur mia spirito tion kio povintus esti nur songxo, mi rigardis pli proksimdetale la veran aspekton de la konstruajxo. Gxia cxefa trajto sxajnis esti tiu de ekscesa antikveco. La miskolorigxo kauxzita de la forpasintaj epokoj estis granda. Etaj fungoj sin sternintis sur la tutan eksterajxon kaj pendis el la aleroj en subtila, implikita retajxo. Malgraux tio videblis tamen nenia eksterordinara kadukeco. Forfalintis nenia parto de la masonajxo; kaj sxajnis esti sovagxa malkonformeco inter ties dauxre perfekta kunligo de eroj kaj la dispecigxanta stato de la unuopaj sxtonoj. Tiurilate la situacio multe memorigis al mi la sxajnigan tutecon de malnova lignajxo putrinta dum longaj jaroj en iu forgesita kelo sen difektigxi pro la interrompa spirado de la ekstera aero. Krom tiu indikajxo pri vastskala putreco, tamen, la konstruajxo elmontris malmultajn signojn pri malstabileco. Eble la rigardo de kontrolanta observanto konstatintus apenaux percepteblan fendeton, kiu, etendigxante ekde la tegmento de la domo sur la fasado, estigis vojon suben laux la muro en zigzaga direkto, gxis sin perdigi en la morozajn akvojn de la lageto.
Rimarkinte tiujn aspektajxojn, mi rajdis trans mallongan digvojon gxis la domo. Atendanta servanto ricevis mian cxevalon kaj mi eniris la gotikan arkopasejon de la halo. Sxtelpasxa valeto kondukis min de tie, en silento, tra multaj malhelaj kaj kompleksaj koridoroj gxis la laborejo de sia mastro. Multe da tio kion mi renkontis survoje helpis, mi malscias kiel, pligrandigi la malklarajn sentojn pri kiuj mi jam parolis. Dum la objektoj min cxirkauxantaj--dum la cxizajxoj de la plafonoj, la sombraj tapiserioj sur la muroj, la ebona nigreco de la plankoj, kaj la fantasmagoriaj armoriaj trofeoj kiuj klakadis dum mi preterpasis, estis nur aferoj al kiuj, aux similaj al tiuj al kiuj mi jam alkutimigxis ekde mia infaneco--dum mi malkuragxis malagnoski kiom konata estas cxio tio--tamen mi miris ekkonsciante kiom malkonataj estas la fantazioj kiujn estigis tiuj kutimaj bildoj. Sur unu el la sxtuparoj mi renkontis la familian kuraciston. Lia mieno, mi pensis, elmontris kunmiksitan aspekton de malnobla ruzado kaj perplekseco. Li salutis min timege kaj preterpasis. Jxetgeste nun la servanto malfermis pordon kaj min kondukis antaux sian mastron.
La cxambro en kiu mi min trovis estis ege granda kaj alta. La fenestroj estis longaj, mallargxaj kaj pintigitaj kaj situis tiom for disde la nigra kverka planko ke nepre maleblis ilin atingi de interne. Malfortaj briletoj de rugxigita lumo malfermis vojon tra la pergoligitaj vitroj kaj helpis suficxe distingigi la plej elstarantajn objektojn de la cxirkauxejo; la rigardo penadis sensukcese tamen atingi la plej malproksimajn angulojn de la cxambro kaj la kasxanguletojn de la volbigita kaj fretigita plafono. Malhelaj drapajxoj surpendis la murojn. La gxenerala meblaro estis abunda, senkomforta, antikva kaj cxifona. Multaj libroj kaj muzikiloj cxirkauxkusxis en sporada arangxo, sed sen vigligi la scenon. Mi sentis min kvazaux enspiri etoson de malgxojo. Aspekto de severa, profunda kaj nereacxetebla melankolio surpendis kaj trapenetris cxion.
Je mia eniro, Usxero starigxis el sofo sur kiu li kusxis plenlonge kaj min salutis kun vigla varmeco kiu enhavis, laux mia unua takso, iom troigitan afablecon--la retenitan agon de enuigita mondcivitano. Ekrigardeto tamen sur lian vizagxon min konvinkis pri lia nepra sincereco. Ni sidigxis kaj dum kelkaj momentoj, dum li diris nenian vorton, mi lin spektadis kun sento duonkompata, duonmira. Efektive, neniam antauxe viro tiom multe sxangxigxis en tiom mallonga periodo kiom Roderiko Usxero! Nur malfacile mi sukcesis rekoni en la pala estajxo sidanta antaux mi la kunulon de mia frua knabeco. Tamen la karaktero de lia vizagxo estintis en cxiuj momentoj rimarkinda. Kadavera hauxtkoloro; okuloj grandaj, likvajxaj, preterkompare lumaj; lipoj iom maldikaj kaj ege palaj, sed havantaj belegan kurbigxon; nazo de delikata hebrea formo, sed
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 12
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.