La Falo de Usxero-Domo

Edgar Allan Poe

La Falo de U?ero-Domo

The Project Gutenberg EBook of La Falo de Usxero-Domo, by Edgar Poe This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org
Title: La Falo de Usxero-Domo The Fall of the House of Usher
Author: Edgar Poe
Translator: Edwin Grobe
Release Date: January 31, 2006 [EBook #17425]
Language: Esperanto
Character set encoding: ASCII
*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA FALO DE USXERO-DOMO ***

Produced by Robert L. Read, William Patterson and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net

LA FALO DE USXERO-DOMO
NOVELO DE USONA VERKISTO EDGAR ALLAN POE (1809-1849)
Esperantigis EDWIN GROBE
Arizona-Stelo-Eldonejo 1620 North Sunset Drive Tempe, Arizona 85281-1550, Usono 2000

Edgar Allan Poe: "LA FALO DE USXERO-DOMO"
Origina Anglalingva Titolo: "THE FALL OF THE HOUSE OF USHER"

LA FALO DE USXERO-DOMO
Dum la tuta dauxro de teda, malhela, sensona tago en la auxtuno de la jaro, kiam la nuboj pendis preme kaj malalte en la cxielo, mi pasis sola, sur cxevalo, tra malkutime morna kamparregiono; kaj finfine min trovis, dum estigxis la vesperaj ombroj, cxe vidpunkto pri la melankolia Usxero-Domo. Mi malscias la kialon de tio--sed je la unua ekvido pri la konstruajxo, sento de netolerebla malfelicxo invadis mian spiriton. Mi diras "netolerebla" cxar trankviligis tiun senton nenia duonplezuriga (cxar poezia) sensaco kiun kutime registras la menso alfronte al la plej severaj naturaj bildoj pri sovagxeco aux teruro. Mi rigardis la scenon antaux mi--la nuran domon kaj la simplajn pejzagxtrajtojn de la bieno--la mornajn murojn--la malplenajn okulaspektajn fenestrojn--kelkajn fetorajn kareksojn--kaj kelkajn blankajn trunkojn de putrintaj arboj--kun nepra depremo de animo kiun mi scipovas kompari kun nenia surtera sensaco pli tauxge ol kun la postrevo de opiofestinto--la amara replongxo en cxiutagan vivadon--la malbelega forfalo de la vualo. Ekestis glaciigxo, sinkado, malsanigxo de la koro--senkompensa morneco de pensado kiun sukcesis survojigi gxis sublimeco nenia premego de la imagpovo. Kio--mi pauxzis por primediti la temon--kio min tiom maltrankviligis dum mi rigardis Usxero-Domon? Estis mistero nepre nesolvebla; cetere mi malsukcesis barakti kun la ombraj fantazioj kiuj min kunpremis dum mi meditadis. Mi devis min turni al la maltauxga konkludo ke, dum sendube ja ekzistas kombinoj de tre simplaj naturaj objektoj havantaj la povon nin tiel afekcii, tamen la analizo de tiu povo nombrigxas inter konsideradoj preterpasantaj nian komprenon. Eblas, mi pensis, ke simpla malsama arangxo de la trajtoj de la sceno, de la detaloj de la bildo, suficxos por aliigi aux ecx entute nuligi ties kapablon fari malfelicxan efekton; kaj, responde al tiu hipotezo, mi bridrimenis mian cxevalon cxe la kruta bordo de nigra kaj nebularda lageto kusxanta en senbrua heleco apud la logxejo kaj subenrigardis--sed kun tremego ecx pli ekscitanta ol antauxe--la rearangxitajn kaj inversigitajn bildojn pri la griza karekso kaj la makabraj arbotrunkoj kaj la okulsimilaj fenestroj.
Tamen en cxi tiu domego de morneco mi nun celis gastadi dum kelkaj semajnoj. Gxia proprietanto, Roderiko Usxero, estis unu el miaj plej intimaj amikoj dum nia knabeco; tamen multaj jaroj forpasis ekde nia lasta renkontigxo. Letero, tamen, atingintis min en fora regiono de la lando--letero de li--kiu, pro sia senbride petema karaktero, invitis nur vivpersonan respondon. La manuskripto vidigis indicojn pri nervoza maltrankvilo. La leterinto priparolis seriozegan korpan malsanon--mensan malsanon kiu lin premas--kaj pri sincera deziro vidi min, kiel lian plej bonan, kaj efektive solan amikon, kun la celo, pere de la plezuro de mia kompanio, iom malpligrandigi lian malsanon. Estis la maniero en kiu diritis cxio tio, kaj multe pli--estis la sxajna koreco kiu akompanis la peton--kiu malpermesis min heziti; rezulte mi obeis tujege kion mi dauxre konsideris ege malkutima alvoko.
Kvankam, kiel knaboj, ni estis ecx intimaj kunirantoj, mi malmulte sciis tamen pri mia amiko. Lia distancemo estis cxiam ekscesa kaj konstanta. Mi konsciis tamen ke lia ege antikva familio estis fama, jam en forpasintaj epokoj, por aparta sensivo de temperamento sin montranta, dum longaj periodoj, en multaj verkoj de lauxdeginda arto kaj, pli lastatempe, en ripetitaj faroj de malavarega sed senfanfarona almozo, kaj cetere en pasia sindedicxo al la komplikajxoj, eble ecx pli ol al la tradiciaj kaj facile rekoneblaj belecoj, de la muzikaj sciencoj. Mi eksciis ankaux la ege rimarkindan fakton ke la tigo de la Usxera gento, kvankam gxuante longtempajn honorojn, neniam fondis dauxran brancxon; alivorte, ke la tuta familio sin limigis al rekta devenlinio kaj cxiam, krom ege malgravaj kaj ege provizoraj varioj, ade sin limigas tiel. Estis tiu manko, mi konsideris, primeditante la perfektan mantenadon de la lokalo kaj la agnoskatan karakteron de la gento, kaj spekulativante pri la ebla influo kiun la unua, dum la longa preterpaso de jarcentoj, povintus trudi al la alia--estis tiu manko, eble, de akcesora idaro, kaj la rezultinta sendevia transdono, de patro al filo, de la hereda posedajxo kun la nomo, kiu, finfine, tiomagrade kunidentigis la du
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 12
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.