timo de gxia 
kolero sxi ecx ne provis klarigi ke sxi ne estas Mariano. 
"Li ja kredas ke mi estas lia cxambristino," sxi al si diris, kurante. "Kia 
surprizego estos por li eltrovi kiu mi estas! Sed bone estos alporti al li 
la ventumilon kaj gantojn, t.e. se prosperos al mi trovi ilin." 
Dirante tion, sxi trovis sin staranta antaux cxarma malgranda dometo 
kun sur la pordo neta nom-tabulo kaj gravurita sur gxi la nomo Sro. B. 
Kuniklo. Sxi eniris, ne frapinte la pordon, kaj rapidis supren per 
sxtuparo timante ke sxi renkontigxos kun la efektiva Mariano, kaj estos 
forigita el la domo antaux ol sxi povos trovi la ventumilon kaj gantojn. 
"Kiel strange estas," diris Alicio al si, "esti cxirkauxsendata de Kuniklo! 
Eble ankaux Dajna igos min porti por sxi depesxojn. Jen kio povus 
okazi. 'Frauxlino Alicio, venu, pretigu vin por la promeno.' 'Post unu 
momento, varnjo; tamen gxis Dajna revenos, mi devas gardi la 
mustruon, por ke la muso ne eliru.' Sed mi kredas ke, se Dajna 
komencus tiamaniere estri la domanojn, oni ne permesus al sxi resti en 
la domo." 
Dum sxi parolis, sxi trovis sin en neta cxambreto kiu havis tablon apud 
la fenestro, kaj jen sur la tablo (kion sxi esperis trovi) ventumilo kaj 
kelkaj paroj da blankaj gantetoj. Preninte la ventumilon kaj unu paron 
da gantoj, sxi estis tuj forlasonta la cxambron kiam okaze sxi rimarkis, 
starantan apud la spegulo, boteleton. Tiu boteleto ne havis surskribon
kun la invito TRINKU MIN, tamen sxi malsxtopis kaj almetis gxin al 
la lipoj. "Kiam ajn mi aux mangxas aux trinkas cxi tie funde, nepre 
okazas io stranga, do mi volas provi kian efikon havos cxi tiu boteleto. 
Mi tre esperas ke gxi denove grandigos min, cxar mi vere enuas esti tia 
malgrandajxeto kia nun mi estas." 
Kaj tian efikon gxi fakte havis, efikon preskaux tujan; cxar antaux ol 
sxi eltrinkis duonon de la enhavo, sxi sentis la kapon premata kontraux 
la plafono, kaj devis klini la dorson por ke sxi ne rompu al si la kolon. 
Si tuj demetis la boteleton dirante: "Suficxas! mi esperas ke mi ne 
kreskos plu. Jam mi ne povas eliri tra la pordo. Ho, mi tre volas ke mi 
ne tiom trinkis." 
Ho, ve! Jam tro malfrue estis por voli tion. La kresko tute ne cxesis, sed 
dauxradis gxis sxi devis stari sur la genuoj, kaj plu dauxradis gxis ecx 
por tio mankis spaco. Sxi klopodis kusxi sur la planko havante unu 
kubuton kontraux la pordo kaj la alian klinitan cxirkaux la kapo. Sed 
ankoraux plu sxi kreskis, kaj--jen, sxia lasta rimedo--sxi sxovis unu 
brakon el la fenestro kaj unu piedon en la kamentubon, dirante: 
"Nu, kio ajn okazos, jam nenion plu mi povas fari. Kio al mi okazos? 
Kio?" Tre felicxe por Alicio la sorcxboteleto jam plene efikis; sxi ne 
plu kreskis, tamen sxia nuna amplekso estis por sxi tre malkomforta, 
kaj cxar sxajne ekzistis nenia eblo iam eliri tiun cxambron, ni ne miru 
ke sxi nun farigxis tre malgaja. 
"Estis multe pli agrable en la hejmo," pensis la kompatindulo, "cxar tie 
ne okazis ke oni cxiam alterne kreskis kaj malkreskis, kaj 
cxirkaux-ordonigxis de musoj kaj kunikloj. Preskaux mi volas ke mi ne 
estus enirinta tiun tuneleton; tamen, malgraux cxio, la cxitiea vivo estas 
certe kurioza kaj interesa. Ho, mi tre miras kio okazis al mi. En la 
pasinto, kiam mi legis la fefabelojn, mi cxiam supozis ke en la reala 
mondo tute ne okazas tiaj aferoj; sed jen mi mem trovas min en la mezo 
de ia vera fefabelo! Oni devos, oni certege devos, verki libron pri mi. 
Mi mem verkos gxin, tuj kiam mi estos plenkreskinta. Sed mi ja estas 
plene kreskinta jam nun"--diris sxi per malgaja vocxo "almenaux tie cxi 
ne estas spaco por kreski plu. Cxu sekvas do (pensis sxi) ke mi neniam 
farigxos pli agxa ol nun? Tio ja estus unuflanke tre agrabla: neniam
farigxi maljunulino! Sed aliflanke, devi cxiam lerni la lecionojn, ho, mi 
ne sxatus tion!" 
"Vi stulta Alicio," sxi respondis al si, "Kiel vi povus lerni lecionojn tie 
cxi? Apenaux estas spaco por vi, kie do lokigxus lernolibroj?" Kaj 
tiamaniere sxi dauxrigis la konversacion, diskutante kaj argumentante 
kontraux si. 
[Ilustrajxo: LA KUNIKLO FALAS EN SIAN KUKUMEJON.] 
Post kelkaj momentoj sxi cxesis paroli kaj auxskultis, cxar sxi auxdis 
ekster la cxambro ies vocxon diranta: "Mariano, Mariano! se vi ne tuj 
alportos al mi la gantojn--" Sekvis la sonoj de piedtrotetado supren laux 
la sxtuparo. Alicio komprenis ke la Kuniklo venas por sercxi Marianon. 
Pro timo al li, sxi tiel forte tremis ke la tuta dometo skuigxis. Sxi ja 
forgesis ke nun sxi estas preskaux miloble pli granda ol la Kuniklo, kaj 
tute ne bezonas timi gxin. 
Laux la auxdataj sonoj la Kuniklo alvenis gxis la pordo, kaj klopodadas 
malfermi gxin. Sed, cxar la pordo estis malfermebla    
    
		
	
	
	Continue reading on your phone by scaning this QR Code
	 	
	
	
	    Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the 
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.