Tio kauxzis ne malmulte 
da bruo kaj konfuzo. Grandaj birdoj plendis ke ili ne povas gustumi 
siajn; malgrandaj aliflanke sufokigxis, kaj estis necese kuraci ilin per la 
dorsfrapada kuraco. Tamen cxio fine elfarigxis. Ili sidigis sin denove en 
la rondo kaj petis al la Muso ke gxi rakontu al ili ion plu. 
"Vi ja promesis rakonti al mi vian historion," diris Alicio, "kaj la 
kauxzon pro kiu vi malamas la... la... la... Ko kaj Ho." Tiujn komencajn 
literojn sxi aldonis per tre mallauxta flustro, ektimante ke gxi ree 
ofendigxos. 
"Mia tejlo,"[3] diris la Muso, "estas tre longa kaj tre malgxoja." 
"Mi vidas ke gxi estas longa," diris Alicio rigardante kun miro gxian 
voston, "sed kial vi gxin nomas malgxoja?" Kaj dum la dauxro de la
rakonto sxi tiel konfuzis sin pri tiu enigmo ke sxia koncepto pri gxi 
enhavis kune la ideojn de ambaux tejlajxoj. Jen la vostrakonto aux 
rakontvosto: 
Furi' diris al Mus', kiun trafis li jxus, 'Ni havu proceson, procesos mi 
vin! Ne ekpenu rifuzi; tio, nur por amuzi min, estas necesa; defendu do 
vin!' 'Ne utilus, sinjor'; diris mus' kun fervor'-- 'Sen jugxistoj procesi 
tempperdo ja estas.' 'Mi vin jugxos tutsole' --diris li ruzparole. Li 
muson kondamnis; nun sola li restas. 
"Vi ne atentas," diris la Muso al Alicio kun severa mieno. "Pri kio vi 
pensas?" 
"Pardonu," respondis sxi tre humile, "vi jam alvenis cxe la kvina 
vostkurbo, cxu ne?" 
"Mi ne!" ekkriis la Muso. 
"Mine', mine'," ripetis Alicio "do vi certe estas franca Muso; sed kial vi, 
katmalamanto, nun alvokas katon?" 
La kolerema Muso tuj levis sin kaj ekforiris, jxetante post si la 
riprocxon: 
"Ne tolereble estas ke vi insultu min per tia sensencajxo." 
"Mi ne intencis ofendi, vere ne!" ekkriis Alicio per petega vocxo "kaj 
vi ja estas tre ofendema." Anstataux respondi, la Muso nur grauxlis 
kolere. 
"Revenu, mi petegas, kaj finu la rakonton," Alicio lauxte kriis al la 
foriranta Muso. Poste cxiuj kriis hxore: "Jes, revenu, revenu." Tamen la 
Muso nur skuis malpacience la kapon, plirapidigis la pasxojn, kaj 
malaperis. 
La Loro malkontente diris: "Estas domagxo ke gxi ne volis reveni," unu 
maljuna krabino profitis la okazon por diri al la filino: "Ha, mia kara, 
tio estu por vi solena averto por ke neniam vi perdu la bonhumoron,"
kaj la malrespekta krabido akre respondis: "Vi fermu la busxon, panjo; 
vi ja difektus la paciencon ecx al ostro." 
"Ho, kiel mi volus ke nia Dajna estu tie cxi," Alicio diris tion al neniu 
aparte sed kvazaux sxi volis mem auxdi siajn pensojn, "sxi ja kapablus 
tuj reporti gxin." 
"Kiu do estas Dajna, se estas permesite tion demandi," diris gxentile la 
Loro. Alicio respondis avide, cxar cxiam sxi estis preta paroli pri sia 
kara katinjo. "Dajna estas mia kato. Sxi estas la plej bona muskaptisto 
kiun vi povus ecx imagi; kaj se vi vidus sxin birdkaptanta,..." 
Tiuj vortoj kauxzis inter la cxeestantoj vere rimarkindajn sentojn. 
Kelkaj el la birdoj tuj forportis sin. Unu maljuna pigo tre zorge enfaldis 
sin per la vestoj kaj anoncis ke, cxar la noktaj vaporoj malbone efikas 
sur la gorgxo, sxi devas hejmenigxi. La kanario kriis per trempepanta 
vocxo al siaj idoj: "Forvenu, karuletoj, la horo jam pasis, je kiu vi devis 
kusxigxi." 
Pro diversaj tiaj pretekstoj cxiuj foriris unu post alia, gxis Alicio restis 
tute sola. "Se nur mi ne estus nominta Dajna'n!" sxi diris melankolie. 
"Supre en la hejmo cxiuj sxatas sxin, cxi tie funde, neniu. Tamen, laux 
mi, sxi estas la plej bona kato en la tuta mondo. Ho, Dajna, vi kara 
Dajna, cxu jam neniam mi revidos vin?" Kaj nun sentante sin tre sola 
kaj tre malgxoja, sxi denove ekploris. 
Post iom da tempo, ekauxdante kelkajn piedpasxetajxojn, sxi avide 
direktis la rigardojn al ili, en la espero ke eble la Muso regajnis la 
bonhumoron kaj nun revenas por fini sian rakonton. 
 
CXAPITRO IV 
CXEFE PRI UNU LACERTO NOMATA BIL[4] 
Alvenis ne la Muso, sed la Blanka Kuniklo, Gxi trotis malrapide, kaj 
cxirkauxrigardadis, kvazaux gxi sercxas ion. Sxi auxdis gxin murmuri 
al si: "Ho, la Dukino, ho, miaj karaj piedoj, ho miaj felo kaj vangharoj!
Sxi ekzekutigos min. Tio estas same certa kiel la fakto ke mi ne amas la 
cxasputorojn! Kie en la tuta mondo mi lasis ilin fali?" 
Alicio tuj divenis ke gxi sercxas la ventumilon kaj la paron da blankaj 
gantoj kapridfelaj, kaj sxi bonkore komencis cxirkauxsercxi ilin. Sed ne 
prosperis al sxi trovi ilin, cxar de kiam sxi nagxadis en la lageto, cxio 
absolute sxangxigxis; malaperis la vitra tablo, la pordeto, kaj ecx la 
granda halo mem. Baldaux dum Alicio cxirkauxsercxas, la Kuniklo 
rimarkis sxin, kaj per kolera vocxo ekkriis al sxi: "Nu, Mariano, kion 
do vi faras cxi tie ekstere? Vi tuj kuru en la domon kaj alportu paron da 
gantoj kaj ventumilon. Rapidu, for!" 
Alicio tuj ekkuris en la direkto al kiu gxi montris. Pro    
    
		
	
	
	Continue reading on your phone by scaning this QR Code
	 	
	
	
	    Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the 
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.