Fundamenta Krestomatio | Page 2

L. Zamenhof
ili suficxe kritike, tial estas dezirinde, ke cxiu, antaux ol
komenci la legadon de la esperanta literaturo, tralegu atente la
Fundamentan Krestomation. Ne deprenante de la lernanto la eblon
kritike proprigi al si cxiujn ricxigojn kaj regule faritajn perfektigojn,
kiujn li trovas en la literaturo, la _Fundamenta Krestomatio_ por cxiam
gardos lin de blinda kaj senkritika alproprigo de stilo erara.

Atentan tralegon de la Fundamenta Krestomatio mi rekomendas al cxiu,
kiu volas skribe aux parole uzi la lingvon Esperanto. _Sed precipe
atentan kaj kelkfojan trategon de tiu cxi libro mi rekomendas al tiuj,
kiuj deziras eldoni verkojn en Esperanto_; cxar tiu, kiu eldonas verkon
en Esperanto, ne konigxinte antauxe fundamente kun la spirito kaj la
modela stilo de tiu cxi lingvo, alportas al nia afero ne utilon, sed rektan
malutilon.
Cxiuj artikoloj en la Fundamenta Krestomatio estas aux skribitaj de mi
mem, aux--se ili estas skribitaj de aliaj personoj--ili estas korektitaj de
mi en tia grado, ke la stilo en ili ne deflankigxu de la stilo, kiun mi
mem uzas.
L. ZAMENHOF, Auxtoro de la lingvo Esperanto.
Varsovio, en Aprilo 1903.

FUNDAMENTA KRESTOMATIO
* * * * *
I
EKZERCOJ
* * * * *
1.
Patro kaj frato.--Leono estas besto.--Rozo estas floro, kaj kolombo
estas birdo.--La rozo apartenas al Teodoro.--La suno brilas. --La patro
estas sana.--La patro estas tajloro.
2.
Infano ne estas matura homo.--La infano jam ne ploras.--La cxielo
estas blua.--Kie estas la libro kaj la krajono?--La libro estas sur la tablo,

kaj la krajono kusxas sur la fenestro.--Sur la fenestro kusxas krajono
kaj plumo.--Jen estas pomo.--Jen estas la pomo, kiun mi trovis.--Sur la
tero kusxas sxtono.
3.
Leono estas forta.--La dentoj de leono estas akraj.--Al leono ne donu la
manon.--Mi vidas leonon.--Resti kun leono estas dangxere.-- Kiu
kuragxas rajdi sur leono?--Mi parolas pri leono.
4.
La patro estas bona.--Jen kusxas la cxapelo de la patro.--Diru al la patro,
ke mi estas diligenta.--Mi amas la patron.--Venu kune kun la patro.--La
filo staras apud la patro.--La mano de Johano estas pura.--Mi konas
Johanon.--Ludoviko, donu al mi panon.--Mi mangxas per la busxo kaj
flaras per la nazo.--Antaux la domo staras arbo.-- La patro estas en la
cxambro.
5.
La birdoj flugas.--La kanto de la birdoj estas agrabla.--Donu al la birdoj
akvon, cxar ili volas trinki.--La knabo forpelis la birdojn.--Ni vidas per
la okuloj kaj auxdas perla oreloj.--Bonaj infanoj lernas
diligente.--Aleksandro ne volas lerni, kaj tial mi batas
Aleksandron.--De la patro mi ricevis libron, kaj de la frato mi ricevis
plumon.--Mi venas de la avo; kaj mi iras nun al la onklo.-- Mi legas
libron.--La patro ne legas libron, sed li skribas leteron.
6.
Papero estas blanka.--Blanka papero kusxas sur la tablo.--La blanka
papero jam ne kusxas sur la tablo.--Jen estas la kajero de la juna
frauxlino.--La patro donis al mi dolcxan pomon.--Rakontu al mia juna
amiko belan historion.--Mi ne amas obstinajn homojn.--Mi deziras al vi
bonan tagon, sinjoro!--Bonan matenon!--Gxojan feston! (mi deziras al
vi).--Kia gxoja festo! (estas hodiaux).--Sur la cxielo staras la bela
suno.--En la tago ni vidas la helan sunon, kaj en la nokto ni vidas la

palan lunon kaj la belajn stelojn.--La papero estas tre blanka, sed la
negxo estas pli blanka.--Lakto estas pli nutra, ol vino.--Mi havas pli
fresxan panon, ol vi.--Ne, vi eraras, sinjoro : via pano estas malpli
fresxa, ol mia.--El cxiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna.--Mi
estas tiel forta, kiel vi.--El cxiuj siaj fratoj Antono estas la malplej
sagxa.
7.
Du homoj povas pli multe fari ol unu.--Mi havas nur unu busxon, sed
mi havas du orelojn.--Li promenas kun tri hundoj.--Li faris cxion per la
dek fingroj de siaj manoj.--El sxiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj
aliaj estas malbonaj.--Kvin kaj sep faras dek du.--Dek kaj dek faras
dudek.--Kvar kaj dek ok faras dudek du.--Tridek kaj kvardek kvin faras
sepdek kvin.--Mil okcent nauxdek tri.--Li havas dek unu
infanojn.--Sesdek minutoj faras unu horon, kaj unu minuto konsistas el
sesdek sekundoj.--Januaro estas la unua monato de la jaro, Aprilo estas
la kvara, Novembro estas la dek-unua, Decembro estas la dek-dua.--La
dudeka (tago) de Februaro estas la kvindek-unua tago de la jaro.--La
sepan tagon de la semajno Dio elektis, ke gxi estu pli sankta, ol la ses
unuaj tagoj.--Kion Dio kreis en la sesa tago?-- Kiun daton ni havas
hodiaux?--Hodiaux estas la dudek sepa (tago) de Marto.--Georgo
Vasxington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil
sepcent tridek dua.
8.
Mi havas cent pomojn.--Mi havas centon da pomoj.--Tiu cxi urbo
havas milionon da logxantoj.--Mi acxetis dekduon (aux dek-duon) da
kuleroj kaj du dekduojn da forkoj.--Mil jaroj (aux milo da jaroj) faras
miljaron.--Unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi; due
mi dankas vin por la prunto; trie mi petas vin ankaux poste prunti al mi,
kiam mi bezonos monon.--Por cxiu tago mi ricevas kvin frankojn, sed
por la hodiauxa tago
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 162
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.