malgravas logiko, malgravas ekzemplo, gravas nenio 
probable krom havi la samajn impulsojn en la sango; kaj jen estis la 
malhela heredajxo kiun sxi donacis al sia filino. Leilino ne imitis sxin 
konscie, sxi nur "postsimilis" sxin, estis projekciajxo de sxia propra 
forpasinta ribelado. 
S-rino Lidkoto bedauxregis, en la komenco de la vojagxo, ke la sxipo 
"Utopio" estas malrapida vaporveturilo kaj bezonos ok tutajn tagojn por 
sxin alvenigi al sxia malfelicxa filino. Sed nun, kiam alproksimigxis la 
momento de rerenkontigxo, bonvole sxi regxirintus la boaton kaj 
revenfugxintus sur la altajn marojn. Temis ne nur pri tio ke sxi sentis 
sin malpreta por alfronti la estontecon sxin atendantan en Nov-Jorko 
sed ankaux ke sxi bezonis pli da tempo por arangxi kion "Utopio" jam 
havigis al sxi. La pasinteco estis jam suficxe malbona sed la nuna 
tempo kaj la estonteco estis pli malbonaj cxar ili estis malpli 
kompreneblaj kaj cxar, dum sxi pli agxigxis, surprizoj kaj 
senkonsekvencoj gxenis sxin pli ol la plej malbonaj certajxoj. 
Estis, ekzemple, S-rino Bulgxero. Laux la helo, aux anstatauxe la 
malhelo, de novaj okazintajxoj, la vero povus esti ke S-rino Bulgxero 
ne intencis sxin malagnoski, sed nur malsukcesis sxin rekoni. S-rino 
Lidkoto konceptis tiun hipotezon auxskultante la konversacion de la
personoj sidantaj apud sxi sur la ferdeko--du viglaj junaj virinoj 
portantaj surkape la plej lastatempajn Parizajn cxapelojn kaj enkape la 
plej lastatempajn Nov-Jorkajn ideojn. Tiuj virinoj, pri kiuj maleblintus 
al homo havanta la malnovtempajn kategoriojn de S-rino Lidkoto taksi 
cxu ili estas edzinoj aux frauxlinoj, cxu bonkondutaj aux 
malbonkondutaj, cxu ili havas iujn ajn el la ceteraj precizaj trajtoj kiujn 
junaj virinoj de sxiaj juneco kaj socia rango devis havi, elmontris 
konon pri la Nov-Jorka mondo kiu denove laux la tradicioj de S-rino 
Lidkoto, devintus sugesti sekuran rangon en gxi. Sed en la fluida stato 
de la aktuala socia etiketo, kion sugestis io ajn krom tio kion sugestis 
iliaj cxapeloj--ke neniu scipovas antauxscii kio estas okazonta poste? 
Ili sxajnis, almenaux, frekventi aron da senokupaj kaj ricxegaj homoj 
estigantaj la samajn gestojn kaj girantaj sur la samaj pivotoj kiel la 
filino de S-rino Lidkoto kaj la amikinoj de tiu: iliaj Korinoj kaj Matinoj 
kaj Mabelinoj sxajnis esti baldaux malkasxontaj konatajn familinomojn 
kaj foje unu el la parolantinoj, resumante diskutadon kies komencon 
S-rino Lidkoto ne auxdis, proklamis kun impeta memfido: "Cxu Leilino? 
Ho, Leilino bonfartas." 
Cxu povus temi pri sxia Leilino, scivolis la patrino kun akra tremeto de 
anksieco? Se ili nur konsentus mencii familinomojn! Sed ilia 
interparolado saltetis elipse de aludo al aludo, iliaj interrompitaj frazoj 
pendis super senfundaj fosajxoj da konjektado kaj ili naskigis en sia 
perpleksigita auxskultanto la senton ke ili parolas malpli pri siaj intimaj 
amikoj ol pri la tuta vivanta homaro. 
Sxia malnova amiko Franklino Ido povintus informi sxin eble. Sed jen 
estis la lasta tago de la vojagxo kaj sxi ne ankoraux estigis la kuragxon 
peti tion de li. Kiom ajn grandega estis la gxojo kiun sxi spertis 
ekvidinte lian nomon sur la pasagxerlisto kaj lian amikan barbhavan 
vizagxon en la homamaso staranta apud la ferdeka balustrado cxe 
Cxerburgo, ankoraux sxi nenion diris al li krom en la momento de ilia 
renkontigxo: "Kompreneble, mi iras cxe Leilino." 
Sxi diris nenion al Franklino Ido cxar cxiam sxi hezitis instinkte enigi 
lin en sian intimularon. Sxi certis ke li kompatas sxin, pli kompatas 
sxin eble ol iu ajn alia. Sed cxiam li honoris sxin plej altagrade
malkonsentante elmontri tiun kompaton. Lia sinteno permesis sxin 
imagi ke tiu kompato ne estas la bazo de lia sento pri sxi kaj parto de 
sxia gxojo pri lia amikeco kun sxi konsistis el tio ke lauxsxajne tio estis 
sxia ununura socia rilato ne dependanta de sxia socia stato, la ununura 
rilato en kiu sxi povis pensi kaj senti kaj konduti kiel iu ajn alia virino. 
Nun, tamen, dum la problemo de Nov-Jorko pliproksimigxis, sxi 
komencis bedauxri ne esti parolinta, almenaux ne esti pridemandinta lin 
pri la aludoj subauxditaj de sxi survoje. Li ne konis la du virinojn apud 
sxi, li ecx neniam bonsxancis ekkoni S-rinon Lorinon Bulgxeron. 
Tamen li konis Nov-Jorkon kaj Nov-Jorko estis la sfinkso kies enigmon 
necesus al sxi eklegi por ne perei. 
En preskaux la sama momento kiam la penso trapasis sxian menson, 
liaj klinigxantaj sxultroj kaj grizhara kapo reliefigxis kontraux la lumo 
brileganta en la okcidento kaj li promenetis laux la malplena ferdeko 
kaj sin faligis en la sxin apudantan segxon. 
"Vi atendas ke la Barklejoj alvenu renkonti vin, cxu mi rajtas supozi?" 
li demandis. 
Neniam antauxe sxi auxdis iun eldiri la novan nomon de sxia filino kaj 
eniris sxian menson la subita penso ke sxia amiko, kiu estis timida kaj 
malklaresprima, jam dum la tuta vojagxo klopodis eldiri gxin kaj 
finfine eligis gxin pafritme antaux sxi supozante ke se ne okazas nun la 
tauxga momento, gxi okazos neniam. 
"Mi ne scias. Kompreneble, mi kablogramis. Sed mi opinias    
    
		
	
	
	Continue reading on your phone by scaning this QR Code
 
	 	
	
	
	    Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the 
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.
	    
	    
