Aliaj Tempoj, by Edith Wharton 
 
The Project Gutenberg EBook of Aliaj Tempoj, by Edith Wharton This 
eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no 
restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it 
under the terms of the Project Gutenberg License included with this 
eBook or online at www.gutenberg.org 
Title: Aliaj Tempoj 
Author: Edith Wharton 
Translator: Edwin Grobe 
Release Date: July 16, 2006 [EBook #18836] 
Language: Esperanto 
Character set encoding: ASCII 
*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK ALIAJ 
TEMPOJ *** 
 
Produced by Robert L. Read, William Patterson and the Online 
Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net 
 
KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ
EDITH WHARTON (cx.1861-1937) 
ALIAJ TEMPOJ 
 
Esperantigis EDWIN GROBE 
 
1999 Eldonejo-Arizona-Stelo 1620 North Sunset Drive Tempe, 
Arizona 85281-1550 Usono 
 
EDITH WHARTON "ALIAJ TEMPOJ" Unua Eldono: Februaro 1999 
Origina Anglalingva Titolo: "AUTRES TEMPS" 
 
ALIAJ TEMPOJ 
S-rino Lidkoto, dum la giganta minaca Nov-Jork-amaso sin difinis 
transakve, retirigxis kauxre en sian angulon de la ferdeko kaj sidis 
auxskultante kun speco de mallogika teruro la konstantan 
antauxenirantan peladon de la helicoj. 
Komence, sxi survojigxis suficxe trankvile--en sinteno kiun sxi nomis 
"bonsenca"--sed la surmara semajno disponigis al sxi tro da tempo por 
pripensi aferojn kaj lasis sxin dum tro longa tempo en soleco kun la 
pasinteco. 
Kiam sxi estis sola, cxiam estis la pasinteco kiu altiris sxian atenton. 
Sxi ne kapablis sin distancigi de gxi kaj ne plu deziris fari tion. Dum 
siaj longaj ekziljaroj sxi sukcesis akordigxi kun gxi, lernis konsenti pri 
tio ke gxi estos cxiam tie, kolosa, obstrukca, gxenpeza, pli granda kaj 
pli impona ol io ajn elvokota far la estonteco. Kaj, cxiuokaze, sxi certis 
pri gxi, komprenis gxin, scipovis gxin pritrakti. Sxi jam lernis kiel 
kamufli kaj prizorgi kaj sxirmi gxin same kiel oni agas pri suferanta 
samfamiliano.
La eblo ke sxi forgesu la pasintecon neniam bonsxancis sin prezenti al 
sxi. Gxi rigardis sxin el la vizagxo de cxiu konato, gxi aperis subite en 
la okuloj de nekonatoj kiam ununura vorto ilin komprenigis: "Jes, tiu 
S-rino Lidkoto, cxu vi ne scias?" Gxi elstarigxis salte antaux sxi en la 
unua surmara tago kiam, trans la mangxcxambro, ekde la tablo de la 
kapitano, sxi vidis pauxzi la migrantan lorneton de S-rino Lorino 
Bulgxero kaj blankigxi kiel faligitan rolkurtenon la okulon malantaux 
gxi. La sekvintan tagon, kompreneble, la kapitano demandis: "Cxu vi 
konas vian ambasadorinon, S-rinon Bulgxeron?" kaj sxi respondis ke 
ne, sxi malofte forlasas Florencon kaj ne vizitis Romon dum pli ol unu 
tago ekde kiam Ges-roj Bulgxero atingis sian Italian postenon. Sxi tiel 
alkutimigxis al tiuj frazoj ke sxi ripetis ilin sengxene. Kaj la kapitano 
tuj sxangxis la temon. 
Ne, kutime ne gxenis sxin pripensi la pasintecon cxar sxi jam 
alkutimigxis al gxi kaj gxin komprenis. Gxi estis granda konkreta fakto 
staranta sur sxia vojo kiun necesis ke sxi cxirkauxiru cxiun fojon kiam 
sxi movigxis en iu ajn direkto. Sed nun, laux la lumo de la malfelicxa 
evento sxin alvokinta el Italio--la subita neatendita anonco pri la 
eksedzigxo de sxia filino kaj Horaco Pursxo kaj la reedzinigxo de tiu 
filino kun Vilburo Barklejo--la pasinteco, sxia aparta mizera pasinteco, 
elstarigxis antaux sxi kun akuzaj okuloj, farigxis, laux sxia senordigita 
fantazio, kiel afliktita parenco subite eskapinta de la flegistinoj kaj 
prizorgantoj kaj paradiganta publike la hororon kaj mizeron kiujn, dum 
la longaj jaroj, sxi tiom pacience sxirmis kaj izolis. 
Jes, jen gxi staris antaux sxi dum la agititaj semajnoj post la alveno de 
la novajxo--dum sxia senfina vojagxo el Hindio kie atingis sxin la 
informletero de Leilino kaj la febra halto cxe sxia logxejo de Florenco 
kie necesis ke sxi pauxzu kaj amasigu siajn havajxojn por komenci 
novan survojigxon--jen gxi staris mokridetante al sxi kun nova 
malbonauxguro sxajnanta diri: "Ho, sed nun vi devas min rigardi, cxar 
mi estas ne nur via propra pasinteco sed ankaux la nuntempo de 
Leilino." 
Certe estis majstra tusxo de tiuj cxefironiistinoj de tondilo kaj sxpinilo 
kiam ili elektis duobligi la sorton de la patrino en tiu de la filino. S-rino
Lidkoto cxiam imagis iom makabre ke, tiel rimarkinde malsukcesinte 
utili al Leilino en aliaj manieroj, almenaux sxi povos roli kiel avertilo. 
Sxi ecx malkonsentis sin defendi, prezenti sian kazon en la plej bona 
lumo, stoike malbonvolis priparoli mildigintajn cirkonstancojn, por ke 
la senpripensa kompato de Leilino ne naskigu konkludojn povantajn 
efiki katastrofe sur sxian propran vivon. Kaj nun okazis tiajxo mem kaj 
S-rino Lidkoto imagis auxdi la tutan Nov-Jorkon diri unuvocxe: "Jes, 
Leilino faris la samajxon kiun faris sxia patrino. Kun tia ekzemplo cxu 
oni rajtas esperi aliajxon?" 
Tamen se sxi estis ekzemplo, kompatindulino, sxi estis acxa ekzemplo. 
Sxi estintus, lauxsupoze, pli utila kiel deturnilo ol cent senkulpaj 
patrinoj kiel stimuliloj. Cxar kiel kuragxintus ripeti eksperimenton tiel 
katastrofan iu ajn vidinta ajnan eron de sxia vivo de la dek ok pasintaj 
jaroj? 
Nu, en tiaj kazoj    
    
		
	
	
	Continue reading on your phone by scaning this QR Code
 
	 	
	
	
	    Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the 
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.
	    
	    
