Tri Ceteraj Noveloj | Page 3

Mark Twain
havanta nenion pli bonan por fari kaj post kiam tia kaprico estas eksurvojigita, vi scias, gxi emas dauxri senfine."
"Tio veras, nepre veras," diris la knabino mediteme. "Same kiel nia antauxjugxo pri sapo cxi tie--niaj triboj sentis antauxjugxon kontraux sapo en la komenco, vi scias."
Mi ekrigardis sxin por certigi cxu sxi seriozas. Versxajne sxi jes ja seriozis. Mi hezitis, tiam diris, singarde:
"Sed pardonu min. Cxu ili sentis antauxjugxon kontraux sapo? Cxu sentis, kun isa finajxo?" kaj mia vocxo subenmoduligxis.
"Jes. Sed nur en la komenco. Neniu bonvolis mangxi gxin."
"Ho, jes. Nun mi komprenas. Antauxe mi ne kaptis vian ideon."
Sxi reparolis:
"Estis nura antauxjugxo. Kiam fremduloj alvenigis sapon cxi tien la unuan fojon, gxi placxis al neniu. Sed post kiam gxi lauxmodigxis, gxi placxis al cxiuj kaj nun havas gxin cxiu povanta pagi ties prezon. Cxu vi sxatas gxin?"
"Jes ja, efektive. Se mi ne disponus pri gxi, mi mortus, precipe cxi tie. Cxu vi sxatas gxin?"
"Mi gxin amegas. Cxu vi sxatas kandelojn?"
"Mi ilin jugxas nepra bezonajxo. Cxu sxatas ilin vi?"
Sxiaj okuloj kvazaux ekdancadis kaj sxi proklamis:
"Ho! Ne parolu pri tio! Kandeloj! Kaj sapo!
"Kaj fisxinternajxoj!"
"Kaj fervojmazuto!"
"Kaj negxsxlimo!"
"Kaj balengraso!"
"Kaj kadavrajxo! Kaj sauxrkrauxto! Kaj abelvakso! Kaj gudro! Kaj terebinto! Kaj melaso! Kaj--"
"Ho, ne! Ne dauxrigu la liston! Mi pereos pro ekstazo!"
"Kaj tiam kunservi cxion en sxlimtrogo kaj inviti la najbarojn kaj ekmangxegi!"
Sed tiu vizio pri ideala bankedo estis troajxo por sxi kaj la kompatindulino svenis. Mi frotigis negxon kontraux sxian vizagxon kaj sxin reanimigis kaj post iom da tempo sukcesis mildigi sxian ekscitigxon. Iom post iom sxi reaktivigis sian rakontadon:
"Do, ni komencis logxi cxi tie, en tiu bonega domo. Sed mi estis malfelicxa. Jen estas la kialo. Mi naskigxis por ami. Mi opiniis ne povi vere felicxigxi sen amo. Mi deziris esti amata por mi mem. Mi deziris idolon kaj mi deziris esti la idolino de mia idolo. Nur reciproka idoladorado kontentigus mian ardan naturon. Mi disponis abunde pri amkandidatoj--tro abunde, efektive--sed cxiu el ili, senescepte, havis fatalan difekton. Neniu el ili sukcesis gxin kamufli. Ne estis mi kiun ili deziris sed mian ricxecon."
"Cxu vian ricxecon?"
"Jes, cxar mia patro estas la plej ricxa homo de nia tribo, ecx de iu ajn tribo de cxi tiuj regionoj."
Mi scivolemis pri la konsistigo de la ricxeco de sxia patro. Ne povus temi pri la domo. Iu ajn povus konstrui ties samajxon. Ne povus temi pri la peltoj. La tribo taksis ilin senvaloraj. Ne povus temi pri la sledo, la hundoj, la harpunoj, la boato, la ostaj fisxhokoj kaj kudriloj, aux ceteraj tiajxoj. Ne, tiuj ne konsistigis ricxecon. Tial, kio povus esti la fonto de la ricxeco de tiu viro? Kio povintus alvenigi al lia domo tiun amason da ficelaj edzigxkandidatoj? Sxajnis al mi, finanalize, ke pli bone estus pridemandi tion. Tial mi pridemandis. Videble mia demando tiel kontentigis la knabinon ke mi ekkonsciis ke sxi jam antauxe deziregis ke mi gxin starigu. Sxi suferis tiom multe dezirante sciigi la aferon kiom mi dezirante gxin ekscii. Sxi sin alpremis konfidence kontraux min kaj diris:
"Divenu kiom li valoras--vi neniam scipovos diveni."
Mi sxajnigis konsideri la aferon profunde dum sxi rigardis mian anksian kaj laboreman mienon kun voranta kaj ravita interesigxo. Kaj kiam finfine mi rezignis kaj petis sxin kontentigi mian deziron dirante al mi sxi mem kiom valoras tiu polusa Vanderbilto, sxi metis la busxon kontraux mian orelon kaj flustris, impone:
"Dudek du fisxhokoj--ne ostaj, sed fremdaj--fabrikitaj el auxtenta fero!"
Tiam sxi retirigxis kun teatra salteto, por observi la efekton. Mi faris mian nepran plejon por ne malkontentigi sxin.
Mi paligxis kaj murmuretis:
"Nome de la Granda Skoto!"
"Tio tiel veras kiel vi vivas, S-ro Tvajno!"
"Laskino, vi min trompas. Vi ne parolas sincere."
Sxi ektimigxis kaj maltrankviligxis. Sxi proklamis:
"S-ro Tvajno, cxiu vorto veras, cxiu vorto. Kredu min. Vi jes ja min kredas, cxu ne? Diru ke vi min kredas. Bonvolu diri ke vi kredas min!"
"Mi--nu, jes, mi kredas--almenaux mi penadas kredi. Sed cxio okazis tiel subite. Tiel subite kaj humilige. Vi ne devus fari tiajxon en tiu rapida maniero. Tio--"
"Ho, mi tiom bedauxras! Se mi nur antauxpensintus--"
"Nu, ne gravas, kaj mi ne plu vin kulpigas cxar vi estas juna kaj senpripensa kaj kompreneble vi ne scipovis antauxscii kiun efekton--"
"Sed, ho, ve, mi certe devintus pli bone taksi la situacion. Nu--"
"Vidu, Laskino, se vi parolintus pri kvin-ses fisxhokoj por anonci la temon kaj tiam iom post iom--"
"Ho, mi komprenas, mi komprenas. Tiam iom post iom aldonintus unu, tiam du, tiam--ho, kial mi ne elpensis tion?"
"Ne gravas, kara infano, tute ne gravas. Mi fartas pli bone nun. Post iom da tempo mi estos renormaligxinta. Sed--eklancxi la tutan dudekduensemblon al malpretulo kiu aldone iom malbonfartas--"
"Ho, krimo jes ja tio estis. Sed vi pardonu min. Bonvolu diri ke vi min pardonas. Bonvolu!"
Post rikolti bonan provizon da tre placxaj petado kaj persvado kaj konvinkado, mi pardonis sxin kaj sxi refelicxigxis kaj post iom da tempo rekomencis rakonti sian aventuron. Baldaux mi konsciis ke la
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 16
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.