Tri Ceteraj Noveloj | Page 2

Mark Twain
provizitaj cxe vi?"
"Efektive, ne, Laskino. Tia kvalito ege mankas al ili." Tio placxis al sxi denove. Sxi pensis nur pri la kvanto da peltoj kiun sxia estetika patro penadis reteni cxemane, ne pri ilia valoro. Mi povintus diri al sxi ke tiuj amasoj da ricxaj peltoj konsistigus trezoregon--aux almenaux en mia lando--sed tion sxi ne komprenintus. Tiuj ne estis la speco de posedajxoj kiuj taksigxas kiel valorajxoj cxe sxia gento. Mi povintus diri al sxi ke la vestajxoj surportataj de sxi, aux la cxiutagaj vestajxoj de la plej ordinara najbaro sxia, valoras dek du-dek kvin cent dolarojn, kaj ke cxe mi mi konas neniun kiu surmetas dekducentdolaran vestajxon por iri fisxkaptadi. Tamen sxi ne komprenintus. Tial mi diris nenion. Sxi reparolis:
"Kaj aldone la forjxetakvujoj. Ni havas du en la salono kaj du en la restajxo de la domo. Tre maloftas ke oni havu du en la salono. Cxu vi havas du en la salono cxe vi?" Mi anhelis pensante pri tiuj kuvoj, sed renormaligxis antaux ol sxi konsciis pri mia kondicxo kaj mi diris entuziasme:
"Nu, Laskino, mi hontas perfidante mian landon kaj vi promesu ne cxirkauxsciigu tion cxar mi parolas al vi konfidence, sed mi jxuras laux mia honoro ke ecx la plej ricxa viro de Nov-Jorko ne havas du forjxetakvujojn en sia salono."
Sxi aplauxdigis siajn peltokovritajn manojn pro senkulpa gxojego kaj kriegis:
"Ho, sed ne eblas ke vi verdiras, nepre ne eblas!"
"Efektive, ege eblas, mia karulino. Ni konsideru Vanderbilton. Vanderbilto estas preskaux la plej ricxa homo de la tuta mondo. Nu, se mi kusxus sur mia mortolito, mi ade dirus al vi ke ecx li ne havas du en sia salono. Ho, li havas ecx ne unu. Mi mortfalu surloke se mi ne diras la veron."
Sxiaj belaj okuloj largxigxis pro surprizo kaj sxi diris malrapide kun speco de miro en la vocxo:
"Kiel strange! Kiel nekredeble! Oni apenaux povas koncepti tion. Cxu li estas avara?"
"Ne--ne temas pri tio. Li ne maltrankviligxas pri la kosto. Sed, nu, ho, nu, vi scias, tio povus sxajni pompega. Jes, jen estas la ideo. Li estas simpla viro kaj malbonvolas sin meti en elmontradon."
"Nu, tia humileco tauxgas," diris Laskino, "se ni ne troigas la aferon. Sed kiel aspektas lia logxejo?"
"Nu, devige gxi aspektas malplene kaj malfinkonstruite, sed--"
"Mi povas kredi tion! Mi neniam auxdis tiajxon. Cxu gxi estas bela logxejo--tio estas, alirilate?"
"Suficxe bela, jes. Oni ege alttaksas gxin."
La knabino silentis dum kelke da tempo kaj sidis reveme, rongxante kandel-ekstremajxon, versxajne strebante trapensi la aferon. Finfine sxi iom flankenskuis la kapon kaj sciigis decidige sian opinion:
"Nu, laux mi, estas speco de humileco kiu estas en si speco de pompo, kiam vi penetras la temon gxismedole. Kaj kiam viro kapablas elporti la koston de du forjxetakvujoj en sia salono sed malkonsentas ilin meti tie, povas esti ke li estas auxtente humilmensa, sed centoble pli eblas ke li nur strebas atentigi la publikan rigardon. Laux mia jugxo via S-ro Vanderbilto scias kion li faras."
Mi entreprenis modifi tiun verdikton, opiniante ke du-forjxetakvujoj-normo maltauxgas por taksi homojn laux tutmonda skalo kvankam gxi suficxe tauxgas en propra socia medio. Sed la opinio de la knabino estis fiksita kaj mi ne sukcesis sxin konvinki. Baldaux sxi diris:
"Cxe vi cxu la ricxuloj havas dormbenkojn tiel bonajn kiel la niaj, kaj faritajn el belaj largxaj glaciblokoj?"
"Nu, ili estas iom bonaj, suficxe bonaj. Sed ili ne estas faritaj el glaciblokoj."
"Mi ege scivolas. Kial ili ne estas faritaj el glaciblokoj?"
Mi klarigis la malfacilajxojn pri tio kaj la alta kosto de glacio en lando kie necesas atente kontroli vian glaciliveriston, sen kio via glacifakturo pezos pli ol via glacio. Tiam sxi demandis krivocxe:
"Nekredeble! Cxu vi acxetas vian glacion?"
"Jes ja, devige, karulino."
Sxi eligis ventegon da senruza ridado, kaj diris:
"Ho, neniam mi auxdis similan stultajxon! Do, estas abundego da gxi. Gxi havas nenian valoron. Vi konsideru! Glacio gxis distanco de cent mejloj videblas en la nunega momento. Mi ne konsentus intersxangxi fisxvezikon kontraux la tuta amaso da gxi."
"Nu, vi diras tion cxar vi ne scipovas gxin taksi, vi provinca simplamensulineto. Se vi disponus tiun glacion en Nov-Jorko dum la somero, intersxangxe de gxi vi povus acxeti cxiujn balenojn de la merkato."
Sxi rigardis min dubeme kaj diris:
"Cxu vi parolas honestavorte?"
"Neprege. Tion mi prijxuras."
Tio meditemigis sxin. Baldaux sxi diris, kun eta suspiro:
"Placxus al mi ekpovi logxi tie."
Mi nur celis provizi sxin per valornormo kiun sxi scipovus kompreni. Sed mia celo mistrafis. Mi nur naskigis en sxi la supozon ke en Nov-Jorko balenoj estas abundaj kaj malmultkostaj kaj eksalivigis sxian busxon pri ili. Mi opiniis ke pli bone estus entrepreni mildigi la malbonon faritan de mi. Tial mi diris:
"Sed se vi logxus tie, ne placxus al vi balenviando. Gxi placxas al neniu."
"Kio!"
"Efektive, balenviando placxas al neniu."
"Sed kial ne?"
"Nu, mi ne bone scias. Temas pri antauxjugxado, mi opinias. Jes, jen la kialo. Nura antauxjugxado. Mi supozas ke starigis antauxjugxadon pri gxi iun antauxan fojon persono
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 16
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.