Mia Kontrabandulo | Page 2

Louisa May Alcott
dudekkvinjara, fortikmembra kaj vireca kaj aspektis kiel homo neniam timigita per mistraktado nek eluzita per premanta laboro. Li sidis sur sia lito farante nenion. Vidigxis nenia libro, nenia pipo, nenia plumo, nenia papero. Tamen nenion malpli apatian, malpli energian ol liajn sintenon kaj mienon mi iam vidis. Rektaspine li sidis, kun mano sur cxiu genuo, dum la okuloj fiksrigardis la nudan kontrauxan muron, tiel sorcxite per iu absorbiga pensado ke li malkonsciis pri mia cxeesto, kvankam la pordo staris aperte kaj miaj movoj nepre ne estis senbruaj. Lia vizagxo duone forturnigxis sed mi aprobis la guston de la kuracisto cxar la profilo kiun mi vidis disponis cxiujn trajtojn de beleco apartenantajn al lia miksita raso. Li estis pli kvarterona ol mulata, havis Saksajn trajtojn, Hispanan hauxtkoloradon malheligitan pro malsxirmo, rozkolorajn lipojn kaj vangojn, krispan hararon kaj okulojn plenajn je tiu pasia melankolio kiu en tiaj homoj sxajnas cxiam starigi mutan proteston kontraux la malobservita legxo ilin kondamninta ekde ilia naskigxhoro. Kion li povus pripensadi? La malsana knabo sakris kaj deliris; mi rapidetis tien kaj tien; pasxsonoj preterpasis la pordon; sonoriloj sonis; kaj la konstanta mugxado de armeaj cxaregoj suprenvenis ekde la strato; tamen li ne ekmovigxis. Mi jam vidis nigrajn homojn spertantajn tion kion oni nomas "la nigra pauxtado" kiam, dum tagoj, ili nek ridetis, nek parolis, apenaux mangxetis. Sed cxi tio estis pli ol tio cxar la viro ne meditadis pasive pri iu eta malgxojo. Li sxajnis vidi cxioabsorbigan fakton aux fantazion registritan sur la muro restinta blankajxo por mi. Mi scivolis cxu temas pri iu profunda misfaro aux malgxojo vivtenita per memorado kaj senpova bedauxro? cxu li lamentas la mortintan mastron al kiu li restas lojala gxis la fino? cxu forrabas duonon el la dolcxeco de tiu libereco nun lia, la scio ke iu karulo de li ankoraux kusxas malgxoje en la infero el kiu li mem eskapis? Mia koro varmigxis pri li kiam mi tiel meditadis. Mi volis koni kaj konsoli lin kaj, reage al la impulso de la momento, mi eniris kaj tusxis al li la sxultron.
Tujege la viro malaperis kaj aperis la sklavo. La libereco estis tro nova beno por jam efektivigi siajn felicxajn sxangxojn. Dum li salte starigxis, kun la mano cxe la tempio kaj dirante obeeme, "Jes, S'jorino," forfugxis cxia romantikeco kolektigxinta cxirkaux li, postlasante la plej malgxojan el cxiuj malgxojaj faktoj en vivanta formo antaux mi. Ne nur la vireco sxajnis formorti el li sed ankaux la belaspekto min unue alloginta, cxar, kiam li alturnigxis, mi vidis la makabran vundon malfermintan al li vangon kaj frunton. Duone resanigite, gxi ne plu estis pansbendita sed kuntenita per strioj de tiu travidebla plastro kiun mi neniam vidas sen ektremi kaj sperti en la menso rapidajn memorajxojn pri la scenoj al kiuj gxi rilatas. Parto de lia nigra hararo estis fortondita kaj unu okulo preskaux fermigxis. Doloro tiel distordis kaj la kruela sabrotrancxajxo tiel difektis tiun parton de lia vizagxo ke, kiam mi gxin vidis, mi spertis la senton ke belega medalo subite renversigxis, vidigante al mi ege pli imponan ekzemplon pri homaj suferado kaj malbonfarto ol la bronza malliberulo de Mikel-Angxelo. Subitege, pere de unu el tiuj neklarigeblaj procedoj ofte lernigantaj al ni kiom malmulte ni nin komprenas, mia celo sxangxigxis. Tial, kvankam unue mi eniris dezirante konsoli, kiel amikino, mi nun nur ordonis, kiel mastrino.
"Bonvolu malfermi tiujn fenestrojn. Tiu viro bezonas pli da aero."
Li tuj obeis kaj, dum malrapide li suprensxovis la malbonvolan klapon, la belaspekta profilo denove turnigxis gxis mi kaj denove ekposedis min tiel forte mia origina sento ke senvole mi diris:
"Mi dankas vin."
Eble estis fantazio mia, sed sxajnis al mi ke la rigardon de kunmiksitaj surprizo kaj riprocxo kiun li direktis al mi enestis ankaux spuro de dankema plezuro. Sed li diris, en tiu tono de senanima humileco kiun lernas tiel baldaux tiuj kompatinduloj:
"Mi ne 'stas blankulo, S'jorino. Kontrabandulo mi 'stas."
"Jes, tion mi scias. Sed kontrabandulo estas libera homo kaj vin mi tutkore gratulas."
Tio placxis al li. Lia vizagxo ekbrilis, liaj sxultroj kvadratigxis. Li levis la kapon kaj alvenigis al mi rektalinian rigardon, dum li diris vigle:
"Dank' al vi, S'jorino. Cxu 'stas pluajxo por fari por vi?"
"D-ro Franko proponis ke vi helpu min pri tiu viro, cxar estas multaj pacientoj kaj malmultaj flegistinoj aux helpantoj. Cxu vi jam havis la febron?"
"Ne, S'jorino."
"Ili devintus antauxpensi pri tio kiam ili alportis lin cxi-tien. Ne tauxgas ke vundoj kaj febroj kunestu. Mi entreprenos vin translokigi."
Li eligis subitan ridon. Se li estintus blankulo mi nomintus tion malestima. Pro tio ke li estis plurajn nuancojn pli malhela ol mi, eble mi devintus jugxi gxin nur impertinenta aux almenaux maldeca.
"Ne gravas, S'jorino. Mi preferas esti cxi-supre kun la febro ol malsupre kun tiuj nigruloj. Kaj ne 'stas alia loko por mi."
Kompatindulo! Tio pravis. Nenia malsanuleja fako bonvolus lin akcepti kaj lin enlitigi apud la plej mizeracxa
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 14
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.