Mia Kontrabandulo

Louisa May Alcott
ᾢ
Mia Kontrabandulo

The Project Gutenberg EBook of Mia Kontrabandulo, by Loiusa May Alcott This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org
Title: Mia Kontrabandulo My Contraband
Author: Loiusa May Alcott
Translator: Edwin Grobe
Release Date: February 3, 2006 [EBook #17665]
Language: Esperanto
Character set encoding: ASCII
*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK MIA KONTRABANDULO ***

Produced by Robert L. Read, William Patterson and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net

KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ

LOUISA MAY ALCOTT (1832-1888)

MIA KONTRABANDULO

Esperantigis EDWIN GROBE

1998 Eldonejo-Arizona-Stelo 1620 North Sunset Drive Tempe, Arizona 85281-1550 Usono

LOUISA MAY ALCOTT "MIA KONTRABANDULO" Unua Eldono: Novembro 1998

Origina Anglalingva Titolo: "MY CONTRABAND"

* * * * *

MIA KONTRABANDULO[1]
D-ro Franko eniris dum mi flikis la sxirajxojn de malnova cxemizo por ke Tocxjo dece pasu en sian tombon. Novajn cxemizojn ni konservis por la vivantoj kaj li ne havis edzinon nek patrinon por "belvesti lin kiam li foriras renkonti la Sinjoron," kiel diris iu virino, priskribante la bonan funebran ceremonion kiun sxi okazigis por sia filo kontraux gxenega monkosto.
"Frauxlino Dano, mi havas problemon," komencis la kuracisto kun mieno diranta tiel klare kiel vortoj: "Mi deziras peti komplezon sed placxus al mi ke vi gxin anticipu."
"Kion mi faru por helpi vin?"
"Fidavorte, malplacxas al mi gxin devi proponi, sed vi povas jes ja helpi min, mi petas."
"Tial vi nur bonvolu nomi gxin."
"Vidu, oni jxus alportis Sudulon frenezan pro tifoida febro. Vere malbona kazo cxiusence. Ebriigxinta kanajla kapitaneto kiun oni penadis kapti sed kiun neniu volas penadi kuraci. La flegejoj estas plenaj, la flegistinoj estas gxismorte sursxargxitaj kaj volonte konsentantaj pri tio kiam temas pri niaj knaboj, sed ili iom hezitas endangxerigi siajn vivojn por Suduloj. Nu, vi jam malsanigxis de la febro, placxas al vi strangaj malsanuloj, via kunlaborantino bonvolos prizorgi vian fakon dum iom da tempo kaj mi provizos vin per bona helpanto. La ulo ne dauxre vivos longan tempon, mi opinias. Sed ni ne rajtas lin lasi morti sen iuspeca zorgado, vi scias. Mi metis lin en la kvara etagxo de la okcidenta alo, apartigitan disde la ceteraj uloj. Estas aere, trankvile kaj komforte tie. Mi respondecas pri tiu fako kaj faros mian plejon por vin helpi cxiumaniere. Nu, tial, cxu vi bonvolas konsenti?"
"Kompreneble, mi konsentas. Pro perversio se ne pro komuna karitato. Kelkaj el cxi tiuj homoj opinias ke pro tio ke mi estas aboliciistino mi estas ankaux paganino. Iom placxus al mi komprenigi al ili ke, kvankam mi ne sukcesas ami miajn malamikojn, ilin tamen mi bonvolas prizorgi."
"Bonege. Mi antauxopiniis ke vi konsentos. Priparoli abolicion memorigas al mi vian rajton ekhavi kontrabandulon kiel serviston, se vi deziras. Temas pri tiu bonega mulato kiu trovigxis entombigante sian mastron post la batalo kaj kiun niaj knaboj kunalvenigis cxar li estis severe trancxita sur la kapo. Cxu vi deziras lin utiligi?"
"Nepre, jes. Mi persistos reteni mian kredon pri cxi tiu afero same kiel pri la alia. Tiuj nigraj knaboj estas pli lojalaj kaj utilaj ol kelkaj el la blankaj kanajloj kiujn okazas al mi devi helpi anstataux esti helpata de ili. Sed cxu la viro suficxe bonsanas?"
"Jes, almenaux por tiu speco de laboro kaj mi opinias ke li placxos al vi. Lauxsxajne li estis tre belaspekta antaux ol oni trancxis al li la vizagxon. Ne multe pli malhelkolora ol mi. La filo de sia mastro, mi kuragxas proponi, kaj tiu blanka sango ofte igas lin iom aroganta kaj fieracxa pri kelkaj temoj. Li tre malbonfartis kiam li eniris sed jxuris preferi morti en la strato ol logxi cxe la nigruloj malsupre. Tial mi logxigis lin en la okcidenta alo por ke li restu eksterdangxere kaj li jam pasigis la tutan matenon prizorgante la kapitanon. Kiam vi povos supreniri tien?"
"Tuj post kiam Tocxjo estos prizorgita, Skinero translokigita, Hajvudo lavita, Marblo vestita, Karolo masagxita, Dauxnzo suprenportita, Uphamo enlitigita kaj cxiuj kvardek nutritaj."
Ni ridis ambaux, kvankam la kuracisto survojis al la kadavrejo kaj mi tenis surgenue mortotukon. Sed en malsanulejo oni lernas tiun lecionon ke gajeco estas savo, cxar en etoso de suferado kaj morto, pezigxo de koro baldaux paralizus utilon de mano se ne estus donacita al ni la benita kapablo rideti.
Post unu horo mi ekrespondecis pri mia nova kliento, trovante disipigxintaspektan knabon deknaux- aux dudekjaran delirantan en la soleca cxambreto kaj nenian kunestanton krom la kontrabandulo atendanta en la apuda cxambro. Interesigxante nepre pli pri la nigra viro ol la blanka, tamen memorante la sugeston de la kuracisto ke li estas "aroganta kaj fieracxa", mi rigardetis lin sekrete dum mi cxirkauxaspergis la cxambron per kalkoklorido por purigi la aeron kaj arangxis lauxguste la meblojn. Mi jam vidis multajn kontrabandulojn sed neniam tiel belaspektan specon. Cxiujn nigrajn virojn oni nomas "knaboj" ecx se ili estas grizharaj. Cxi tiu "knabo" estis almenaux
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 14
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.