Tial neniu lacigos dum longa tempo 
legante ununuran rakonton. "Malsameco carmas," deklaras iu poeto. 
Sango trankviligas, ec se la sango iras de malbono al plimalbono. Kiel 
mi multofte konsciis vojagante en diligenco, eblas al la sidanto iom sin 
komfortigi sangante sidpozon kaj kontuzigante en nova parto de la
korpo. 
Ciam via, Gofredo Krajono 
Datigita ce Hotel-Darmstato kontrauvide de Hotel-Parizo Majnco, alie 
nomiganta Majenco 
 
AVENTURO DE LA GERMANA STUDENTO 
En storma nokto, en la tempesta epoko de Franca Revolucio, juna 
Germano revenis al sia logejo je malfrua horo trans la malnovan parton 
de Parizo. La fulmo brilis kaj la lautaj tondrokrakoj klakadis lau la altaj 
mallargaj stratoj. Sed unue mi iom parolu al vi pri tiu juna Germano. 
Gotfredo Volfgango estis juna viro de bona familio. Li studis dum 
kelke da tempo en Gotingeno, sed havante vizian kaj entuziasman 
karakteron, li vagrenkontis tiujn senbridajn kaj spekulativajn doktrinojn 
tiel ofte mistifikintajn Germanajn studentojn. Lia izolita vivmaniero, lia 
intensa diligenteco kaj la aparta naturo de liaj studobjektoj efikis sur lin 
ne nur mense sed ankau korpe. Lia sano estis difektita; lia imago, 
malsanigita. Li sin indulgis farante fantaziajn konjektojn pri spiritaj 
esencoj gis kiam, kiel Svedenborgo, li konsistigis cirkau si idealan 
mondon sian. Li konceptis la ideon, fontintan el mi ne scias kiu kauzo, 
ke lin superpendas malbona influo: malica genio au spirito celanta lin 
malliberigi kaj certigi lian damnon. Tia ideo trudis al lia melankolia 
temperamento, estigis la plej malgojajn efikojn. Li marasmigis kaj 
deprimitigis. Liaj amikoj ekkonsciis pri la lin genanta mensa malsano 
kaj opiniis ke la plej bona sanigo estos translokigo. Tial oni sendis lin 
al Parizo por finplenumi sian lernadon inter la tieaj pompoj kaj 
distrajoj. 
Volfgango atingis Parizon je la ekkomenco de la revolucio. Unue la 
popola deliro kaptis lian entuziasman menson kaj lin ravis la tiamaj 
politikaj kaj filozofiaj teorioj. Tamen la sekvintaj sangaj scenoj sokis 
lian tusigeman naturon, nauzigis lin pri la socio kaj la mondo kaj des 
pli hermitigis lin. Li sin izoligis en soleca apartamento de Latin-Lando,
la kvartalo de la studentoj. Tie, en morna strato proksime al la 
monahecaj muroj de Sorbono, li entreprenis siajn plej satatajn 
spekulativadojn. Foje li pasigis sinsekvajn horojn en la grandaj 
bibliotekoj de Parizo, tiuj katakomboj de forpasintaj autoroj, 
sercfosante iliajn amasojn da polvaj kaj arkaikaj verkoj esperante 
malkovri nutrajon por sia malsana apetito. Li estis, por tiel diri, 
literatura nekrofiliulo, bankedante en la ostejo de putrinta literaturo. 
Volfgango, kvankam soleca kaj ermitema, havis ardan temperamenton, 
sed dum kelke da tempo gi influis nur lian imagon. Li estis tro timida 
kaj malmondeca por amindumi belulinojn sed li admiris entuziasme la 
virinan belecon kaj en sia soleca cambro ofte sin perdis revante pri 
viditaj formoj kaj vizagoj kaj lia fantazio ornamis bildojn pri beleco 
multe superantajn tiujn de la reala mondo. 
Dum lia menso enestis tiun ekscititan kaj sublimitan staton, songo 
estigis eksterordinaran efekton ce li. Gi estis virina vizago de 
transcenda beleco. Tiel forta estis la efekto ke li prisongis gin foje kaj 
refoje. Gi hantis liajn dumtagajn pensadojn, liajn dumnoktajn 
dormadojn. Finfine li arde enamigis al tiu songombro. Gi dauris tiel 
longe ke gi farigis unu el tiuj fiksitaj ideoj kiuj hantas la mensojn de 
melankoliaj viroj kaj ofte misidentigas kun frenezio. 
Tia estis Gotfredo Volfgango kaj tia lia stato en la tempo kiun mi 
menciis. Li hejmenrevenis malfruhore iun storman nokton lau kelkaj 
malnovaj kaj malhelaj stratoj de Marco-Kvartalo, la antikva parto de 
Parizo. La lautaj tondrokrakoj klakadis inter la altaj domoj de la 
mallargaj stratoj. Li atingis Grevo-Placon, la lokon kie ekzekutoj 
efektivigis. La fulmo tremetis inter la altajoj de la antikva Urbodomo 
kaj faligis flagretantajn briletojn sur la malplenejon antau gi. Dum li 
transiris la placon, Volfgango kaure retirigis pro hororo sin trovinte 
apud la gilotino. Estis la kulmino de la terorregno kiam tiu timigega 
mortilo staris ciam en preteco kaj gian esafodon konstante malsekigis la 
sango de honestaj kaj kuragaj homoj. Tiun tagon mem gi jam vigle 
ludrolis en bucoentrepreno kaj tie gi staris, makabre armite, meze de 
silenta kaj dormanta urbo, atendante fresajn viktimojn. 
La koro de Volfgango malsanigis en li kaj li forturnigis tremacante
disde la horora aparato kiam li ekvidis ombran formon kvazau 
kaurantan cebaze de la stuparo supreniranta al la gilotino. Sinsekvo da 
brilegaj fulmoflagrajoj malkovris gin pli klare. Gi estis virina figuro 
vestita nigrakolore. Si sidis sur unu el la malsupraj stupoj de la esafodo, 
antauenklinigante, kasante sian vizagon sur la genuoj. Siaj longaj 
tauzitaj harbukloj pendis gistere malsupren funelante la pluvon kiu falis 
torente. 
Volfgango pauzis. Tiu soleca vemonumento kamuflis ion teruran. La 
virino aspektis kiel malkomunrangulino. Li sciis ke la epoko plenas je 
sortosangoj kaj multaj belaj kapoj antaue dormintaj sur lanugo nun 
vagnomadas senhejme. Eble ci-tiu kompatinda lamentanto malgojigita 
far la timiga hakilo sidis surrande de la ekzisto disde kie estis jam 
lancita en foran eternecon cio    
    
		
	
	
	Continue reading on your phone by scaning this QR Code
	 	
	
	
	    Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the 
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.