li ekkriis. "Antaue Ripo 
Van-Vinklo la juna! Hodiau Ripo Van-Vinklo la maljuna! Cu neniu 
rekonas la kompatindan Ripon Van-Vinklon?" 
Ciuj staradis mirigite, gis kiam maljunulino, elirante sancelpase la 
amason, metis la manon surfrunten kaj dummomente okulkontrolante 
sub gi la vizagon de Ripo, proklamis: "Certege! Ripo Vin-Vinklo li 
estas! Ripo mem! Bonan hejmenrevenon, longtempa najbaro! Nu, kie 
vi pasigis tiujn dudek longajn jarojn?" 
Sian aventuron Ripo rapide rakontis car la dudek jarojn li pasigis same 
kiel unu nokton. La najbaroj fiksrigardis, auskultante la rakonton. Iuj 
palpebrumis unu al la alia kaj envangenigis la langon. La sin admiranto 
kun la deklivangula capelo, alreveninte la scenejon nur fine de ciu 
dangero, malgajigis la buson kaj sancelis la kapon, responde al kio 
okazis generala kapsanceligo tra la tuta kunvenintaro. 
Tiuj kunkonsentis tamen agi lau la opinio de Petro Vanderdonko kiun 
ili vidis jus tiam antauenveni malrapide lau la vojo. Li estis posteulo de 
la samnoma historiisto kiu verkis unu el la plej fruaj raportoj pri la 
provinco. Petro, la plej aga loganto de la vilago, estis bone informita pri 
ciuj mirindaj okazintajoj kaj tradicioj de la regiono. Tuj li memoris 
Ripon kaj konfirmis en ege kontentiga maniero la raporton de tiu. Li 
certigis al la vilaganoj tion ke, lau informo transdonita al li fare de lia 
historiista antauulo, ekde ciam strangaj estajoj hantis Katskilajn 
Montojn. Ekzemple, la multfama Hendriko Hudsono, unua malkovrinto 
de la rivero kaj la regiono, rendevuas en tiu loko ciujn dudek jarojn kun 
la sipanaro de Duon-Luno, tiel sukcesante reviziti la agadejon de sia 
antaua entreprenado kaj prizorgi la riveron kaj la urbon portantajn lian
nomon. Aldonekzemple, la patro de Petro vidis ilin foje, vestitajn lau 
antikva Nederlanda modo kaj ludkuglantajn en la montovaleto. Petro 
audis proprapersone iun someran posttagmezon iliajn forajn 
tondrokraksonajn kuglopilkojn. 
Por mallongigi longan historion, la kunigintaro diskunigis, preferante 
okupigi denove pri la pli gravaj aferoj de la elekto. La filino de Ripo lin 
hejmenkondukis ce si. Si pridisponis komfortan bonmeblitan dometon 
kaj dikan gajan kultivistan edzon kiun Ripo rekonis kiel unu el la buboj 
antaue surgrimpadintaj lian dorson. Rilate al la filo kaj heredonto de 
Ripo, kiu estis la duoblulo de la patro kaj kiu vidigis antaue sin 
apogante kontrauarben, tiu dungigis kiel laboristo sur la familia bieno. 
Li elmontris tamen heredan preferon okupigi pri cio ajn krom siaj 
proprabienaj devoj. 
Ripo nun reaktivigis siajn antauajn promenadojn kaj kutimojn. Baldau 
li rerenkontis multajn antauajn kunulojn, kvankam ili iomege suferis 
pro uzdifektado kaj tempoerodado, kaj li komencis preferi amikigi kun 
la noveminentiganta generacio ce kiu li baldau sin ege estimigis. 
Havante nenion farotan cehejme, atinginte tiun felican agon kiam viro 
rajtas senokupigi senriproce, li reprenis denove sian surbenkan 
sidlokon ce la gasteja pordo kaj eminentigis kiel unu el la patriarkoj de 
la vilago kaj kronikistoj pri la forpasintaj "antaumilitaj" jaroj. Necesis 
al li iom da tempo antau ol povi sin gisdatigi pri aktualaj klacajoj au 
ekkompreni la strangajn eventojn okazintajn dum lia dormado: 
ekzemple, tion ke okazis sendependeca milito; ke la lando maljungigis 
disde malnova Anglio; ke, anstatau esti servanto de Lia Rega Mosto 
Georgo la Tria li nun estis libera civitano de Unuigintaj Statoj. 
Efektive, Ripo neniel estis politikisto. Stataj kaj imperiaj sangoj neniel 
lin afekciis. Restis tamen unu specio de despotismo sub kiu li longe 
suferis: virinjupa regado. Felice, tio nun finigis. Li forigis la kolon el la 
jugo de la geedza vivo. Li rajtis forlasi kaj reveni la hejmon lauvole sen 
timi la tiranecon de Sinjorino Van-Vinklo. Tamen kiam ajn oni menciis 
sian nomon, li sancelis la kapon, levis la sultrojn, rigardis cieldirekten: 
konduto kiu interpreteblis kiel au rezignacio pri lia sorto au gojo pri lia 
savo.
Li kutimis rakonti sian historion al ciu fremdulo alveninta la gastejon 
de S-ro Dolitlo. Komencaetape, lau onia observo, li iom sangis 
diversajn detalojn okaze de ciu nova rakontado, pro tio sendube ke li 
nur tre lastatempe vekigis. Finfine tamen la evento konkretigis en la 
rakonton kiun mi jus raportis kaj ciuj viroj, virinoj kaj infanoj de la 
regiono gin parkerigis. Iuj ciam pretendis dubi ties veron, deklarante ke 
Ripo frenezigis kaj ke raportante pri la afero li ciam malkonstantas. La 
maljunaj Nederlandaj logantoj tamen, preskau senescepte, bonvolis gin 
kredi. Ec hodiau, kiam ajn ili audas somerposttagmezan fulmotondron 
en Katskilaj Montoj, ili diras ke Hendriko Hudsono kaj lia sipanaro 
ludkuglas. Komuna deziro de ciuj virinregataj edzoj de la regiono estas, 
kiam la vivo tro monotonigas, ekpovi trinki trankviligan cerpon el la 
flakono de Ripo Van-Vinklo. 
 
AL LA LEGANTO 
Estimata kaj Kara Leganto! Cu iam perfida malsano vin embuskis meze 
de agrabla ekskurso? Cu gi stumbligis viajn kalkanojn kaj izoligis vin 
en la soleco de gasteja cambro, nombrantan la lacigajn horojn dum tiuj 
preterpasis? Se jes, vi scipovos min kompati. Jen mi estas, interrompite 
dum la evoluo de mia ekskurso sur la belaj bordoj de Rejno-Rivero kaj 
enlitigite pro malbonfarto en    
    
		
	
	
	Continue reading on your phone by scaning this QR Code
	 	
	
	
	    Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the 
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.