Tri Noveloj by Washington 
Irving 
 
The Project Gutenberg EBook of Tri Noveloj by Washington Irving 
This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with 
almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or 
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included 
with this eBook or online at http://www.gutenberg.org/license 
 
Title: Tri Noveloj 
Author: Washington Irving 
Release Date: April 20, 2007 [Ebook #21195] 
Language: Esperanto 
Character set encoding: ISO 8859-1 
***START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK TRI 
NOVELOJ*** 
 
Tri Noveloj 
by Washington Irving
Edition 1, (April 20, 2007) 
 
Unua Eldono: Julio 1998 
Originaj Anglalingvaj Titoloj: 
"RIP VAN-WINKLE" 
"TO THE READER" 
"ADVENTURE OF THE GERMAN STUDENT" 
Copyright 1998 Edwin P. Grobe for the English-to-Esperanto 
translations 
 
RIPO VAN-VINKLO 
La sekvonta rakonto malkovrigis en la dokumentaro de forpasinta 
Didriko Knikerbokero, maljuna sinjoro de Nov-Jorkio, kiu tre 
scivolemis pri la Nederlanda historio de la provinco kaj la kutimoj de la 
posteuloj de ties originaj koloniintoj. Siajn historiajn esplorojn li 
entreprenis tamen malpli inter libroj ol inter homoj. Libroj rakontis nur 
bedaurinde malmulte pri liaj plej satataj temoj. La maljunajn burgojn 
tamen, kaj precipe iliajn edzinojn, li konsideris kiel abunde 
informhavajn pri tiu legenda folkloro tiel altvalora por la verfakta 
historio. Tial, kiam ajn li bonsancis renkonti autentan Nederlandan 
familion, kompakte enfermitan en gia malalttegmenta biendomo sub 
largbranca platano, li gin konsideris kiel specon de kvazau presita 
esplorlibro kaj gin studegis kun la avido de legemulo. 
La rezulto de ciuj tiuj esploroj estis historio pri la provinco dum la rego 
de la Nederlandaj provincestroj kiun li publikigis kelkajn jarojn poste. 
Ege diferencas opinioj taksantaj la literaturan kvaliton de la verko kaj, 
verdire, gi neniel pli bonas ol taugas. Gia cefa valoro estas rigora 
akurateco kiun efektive oni pridubis okaze de la ekapero de la verko
sed kiu pli lastatempe nepre konfirmigas. Ciuj bibliotekoj gin 
konservas nun en siaj historiaj kolektajoj, jugante gin verko de 
sendubinda autoritato. 
La maljuna sinjoro mortis ne longe post la eldono de sia verko pro kio, 
konsidere de tiu malesto-foresto, ni ne povas multe difekti lian restintan 
bonfamon opiniante ke li pli profitdone pasigintus sian vivon 
plenumante plej gravajn taskojn. Li kutimis tamen entrepreni sian 
satokupon siamaniere, kvankam de tempo al tempo gi polvotrompis la 
okulojn de najbaroj kaj malgojigis la spiriton de amikoj pri kiuj li sentis 
la plej autentajn respekton kaj karecon. Tiuj tamen memoras liajn 
erarojn kaj malsagecojn "kun pli da malfelico ol da kolero" kaj 
komencas hipotezi ke neniam li celis vundi nek ofendi. 
Kiom ajn malalttakse lin jugas kritikantoj, altvalorajn memorajojn pri li 
ankorau retenas multaj homoj kies bonaj opinioj gravas. Inter tiuj 
nombrigas precipe iuj bakistoj kiuj ec entreprenis bildigi lian figuron 
sur siaj Novjaraj kuketoj, efektivigante tiel lian eventualan senmortigon, 
preskau similan al tiu de homoj kies bildoj stampigas sur 
Vaterlo-medalo au Regin-Anjo-kvaronpenco. 
* * * * * 
Kiu ajn navigis kontrauflue sur Hudsono-Rivero ne povas forgesi 
Katskilajn Montojn. Ili estas distrancita ero de la granda Apalaca 
familio kaj vidigas forokcidente de la rivero, suprensvelante gis sinjora 
alteco, supermostante la cirkauantan pejzagon. Ciu sezona sangigo, ciu 
vetera aliigo, verfakte ciu dumtaga novhorigo estigas malsamecon en la 
magiaj koloroj kaj formoj de tiuj montoj kiujn ciuj bonaj edzinoj 
proksimaj kaj malproksimaj konsideras kiel perfektajn barometrojn. 
Kiam la vetero estas bona kaj konstanta la montoj vestigas blu- kaj 
purpurkolore kaj desegnas siajn audacajn siluetojn sur la klaran 
vesperan cielon. Foje, tamen, kiam la cirkauanta pejzago restas sennuba, 
ili amasigas sur siajn pintojn grizvaporajn kapucojn kiuj, en la lastaj 
radioj de la subiganta suno, brilas kaj lumigas glorkrone. 
Cebaze de tiuj feaspektaj montoj povas okazi al vojaganto ekvidi 
malpezan fumon suprenspirali el vilago kies sindotegmentoj brilas inter
la arboj tie mem kie la bluaj kolornuancoj de la altejo fandigas en la 
fresan verdon de la pli proksima pejzago. Eta vilago de granda 
antikveco gi estas, fondite de Nederlandaj koloniintoj dum la fruaj 
tempoj de la provinco, cirkaukomence de la estrado de la bona Petro 
Stujvesanto (li ripozu en paco!), kaj antaunelonge ankorau konservante 
domojn kiujn la originaj koloniintoj konstruis el malgrandaj flavaj 
brikoj alvenigitaj de Nederlando, ilin provizante per fenestroj ornamitaj 
de lignokradajoj kaj gablofasadoj protektataj de ventoflagoj. 
En tiu sama vilago kaj en unu el tiuj samaj domoj (kiu, se ni diru la 
precizan veron, estis bedaurinde tempoerodita kaj veterodifektita) logis 
multajn jarojn poste, kiam la regiono restis ankorau provinco de Britio, 
senceremonia bonhumorulo nomiganta Ripo Van-Vinklo. Li estis 
posteulo de tiuj Van-Vinkloj eminentigintaj tiel galante en la 
kavalirecaj tagoj de Petro Stujvesanto kaj kunirintaj tiulastan okaze de 
la atako kontrau Fortreso-Kristino. Li heredis tamen nur malmulte la 
militan karakteron de siaj antauirintoj. 
Mi jam priskribis lin kiel senceremonian bonhumorulon. Krom tio li 
estis ankau afabla najbaro kaj obeema inregata edzo. Efektive, al tiu 
lasta kvalito suldigas eble tiu spirita submetigemo gajninta al li tiel    
    
		
	
	
	Continue reading on your phone by scaning this QR Code
 
	 	
	
	
	    Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the 
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.
	    
	    
