Tri Noveloj | Page 3

Nathaniel Hawthorne
al la sanco denove rejunigi. Ili eltrinkis la akvon kaj remetis surtablen siajn glasojn.
Efektive okazis preskau tuja plibonigo en la aspekto de la kvaropo, ne malsame kiel tio kion estigintus glaso da malavara vino, kune kun subita brilo de goja sunlumo heliganta samtempe iliajn vizagojn. Saniga sufuzo aperis sur iliaj vangoj, anstatauante la cindran palon ilin dotintan per tiel kadavra aspekto. Ili rigardis unu la alian, supozante ke magia potenco verfakte komencis glatigi la profundajn kaj malgojajn enskribojn kiujn Patro Tempo jam de tiom longe gravuris sur iliajn brovojn. Vidvino Vajkerlio rearangis sian capon, sin sentante denove preskau virino.
"Havigu al ni pli da tiu mirinda akvo!" ili kriis avide. "Ni estas pli junaj sed ni ankorau tro maljunas. Rapide! Havigu al ni pli!"
"Paciencon, paciencon!" diris D-ro Hejdegero, kiu sidis kontrolante la eksperimenton kun filozofia objektiveco. "Vi pasigis longan tempon maljunigante. Certe vi konsentu pasigi almenau duonhoron rejunigante. Tamen la akvo estas je via dispono."
Denove li plenigis iliajn glasojn je la junecolikvoro, el kiu sufica kvanto restis ankorau en la vazo por revenigi duonon el la maljunuloj de la urbo al la ago de siaj genepoj. Dum la globetoj ankorau briletis surrande, la kvar gastoj de la doktoro ekkaptis siajn glasojn de sur la tablo kaj englutis seninterrompe la enhavajon. Cu temis pri iluzio? Ec dum la likvajo malsuprenfluis lau iliaj gorgoj gi sajnis jam esti efektiviginta tutsistemajn sangojn. Iliaj okuloj klarigis kaj heligis. Iliaj argentaj hararoj komencis rekolorigi. Ili cirkausidis la tablon, tri mezagaj viroj kaj virino apenau trapasinta sian plenforman ceftempon.
"Mia kara vidvino, vi estas carma!" ekkriis Kolonelo Kiligruo, kies okuloj fiksrigardis sian vizagon dum la tieaj agombroj forfugis same kiel malhelo el karmezina tagigo.
La bela vidvino konsciis, pro jam longa sperto, ke la komplimentoj de Kolonelo Kiligruo ne ciam bazigas sur sobra vero. Tial si starigis eksalte kaj alkuris la spegulon, ankorau timante renkonti en gi la malbelan vizagon de maljunulino. Intertempe la tri sinjoroj kondutis en maniero pruvanta ke Juneco-Fonto posedis ebriigajn kvalitojn; escepte, kompreneble, se ilia spirita gajeco estis nur malpeza kapturnigo kauzita de la subita forigo de multjara agpremo. La menso de S-ro Gaskojno preferis lausajne pritrakti politikajn temojn: cu pasint-, nun- au estonttempajn, ne facilis ekscii, car jam dum kvindek jaroj la samaj ideoj kaj frazoj laumodis. Foje li klake elparolis plengorgajn frazojn pri patriotismo, nacia gloro kaj civitanaj rajtoj. Alifoje li murmuris dangerajojn, en ruza kaj priduba flustrado, tiel singarde ke ec lia propra konscienco apenau sukcesis kapti la sekreton. Ceterfoje li parolis kun zorge mezuritaj emfazoj kaj en profunde cedema tono, iom kvazau imperiestra orelparo auskultus liajn bonekvilibritajn frazerojn. Intertempe Kolonelo Kiligruo cantacis gojan botelkanton, sonigante sian glason samritme kun la refreno, dum lia rigardo vagadis en la direkto al la plenfigura persono de Vidvino Vajkerlio. Aliflanke de la tablo S-ro Medborno okupigis pri matematika kalkulado strange intermiksita kun propono provizi Indonezion per glacio, jungante balenaron al polusaj glacimontoj.
Rilate al Vidvino Vajkerlio, si staris ce la spegulo, riverencante kaj falsridetante antau sia imago, gin salutante kiel amikinon kiun si amis pli kare ol la tutan mondon. Si alproksimigis la vizagon sovpoze apud la vitron, dezirante ekscii cu jam de longe memorata falto au korvopiedajo verfakte malaperis. Si kontrolis cu la negajo tiel nepre forfandigis el sia hararo ke si ekrajtos flankenjeti la antikvan capon. Finfine, forturnigante viglamove, si alvenis iom dancpase la tablon.
"Mia kara multaga doktoro," si ekkriis, "bonvolu min provizi per plua glaso!"
"Certege, mia kara sinjorino, certege!" respondis la afabla doktoro. "Vidu, mi jam replenigis la glasojn."
Jen efektive staris la kvar glasoj, gisrande plenaj je tiu mirinda akvo, kies delikata sprucajo, dum gi foreferveskis de sur la surfaco, aspektis kiel la tremanta briletado de diamantoj. La suno preskau finsubigis pro kio la cambro pli malheligis ol iam. Sed milda lunaspekta grandiozo brilegis el la vazo kaj alfiksigis egalpotence sur la kvar gastojn kaj la respektindan figuron de la doktoro. Sur altapogila, komplekse cizita, kverkoligna fotelo tiulasta sidis kun griza digno kiu taugintus al tiu sama Patro Tempo kies potencon neniu krom la nuna ceestantaro iam kontraustaris. Ec dum ili trinkegis la trian glasplenon da Juneco-Fonto-akvo, preskau mirigis ilin la aspekto de lia mistera vizago.
Tamen en la sekvinta momento gojiga ekfluego da juna vivo trafluis kuglohaste iliajn vejnojn. Nun ili enestis la felican ceftempon de juneco. Ago, kun sia mizera sinsekvo da zorgoj, malfelicoj kaj malsanoj, memorigis nur kiel genega songo el kiu ili goje vekigis. La fresa glaceo de la animo, tiel frue perdite, kaj sen kiu la alternaj scenoj de la mondo estintus nur galerio da paligintaj pentrajoj, denove jetis sian sorcon sur iliajn ciujn eblecojn.
"Ni estas junaj! Junaj ni estas!" ili kriadis gojege.
Juneco, same kiel maljuneco, forvisis la forte distingajn trajtojn de mezago kaj samaspektigis ilin ciujn. Ili estigis aro da gajaj junuloj, preskau frenezigitaj per la gojega petolemo de siaj malmultaj jaroj. La plej rimarkinda rezulto de ilia
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 20
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.