Puphejmo

Henrik Ibsen
Puphejmo, by Henrik Ibsen

The Project Gutenberg EBook of Puphejmo, by Henrik Ibsen This
eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no
restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it
under the terms of the Project Gutenberg License included with this
eBook or online at www.gutenberg.org
Title: Puphejmo Dramo en tri aktoj
Author: Henrik Ibsen
Translator: Odd Tangerud
Release Date: August 12, 2006 [EBook #19030]
Language: Esperanto
Character set encoding: ASCII
*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK
PUPHEJMO ***

Produced by William Patterson, Robert L. Read and Andrew Sly.

HENRIK IBSEN
PUPHEJMO
Dramo en tri aktoj

(Et Dukkehjem)
(1879)
Tradukis Odd Tangerud
LINGVE KONTROLITA DE ESPERANTISTA VERKISTA ASOCIO
(EVA)
Dua eldono
1998
Eldonejo: Jec Scandinavia a/s Postboks 54, N - 3401 Lier Tlf.. 32 85 50
03. Fax. 32 85 50 82 ISBN 82-991075-2-0
PUPHEJMO
Roloj:
TORVALD HELMER, advokato NORA, lia edzino RANK, doktoro
(kuracisto) KRISTINE LINDE, vidvino NILS KROGSTAD, juristo La
tri malgrandaj infanoj de la familio Helmer ANNE-MARIE,
infanvartistino HELENE, cxambristino Portisto
(La agado havas lokon en la hejmo de la familio Helmer dum tri
kristnaskaj tagoj. Kristnaska vespero, la 24-an de Decembro, komencas
la festotagojn memore al la naskigxo de la kristana profeto Jesuo Kristo.
Ibsen uzas la antikvan skandinavan nomon "Julo" por tiu religia festo.)

UNUA AKTO
(Hejmeca kaj agrabla, sed ne lukse meblita cxambro. Pordo dekstre en
la fono kondukas al la antauxcxambro; alia pordo maldekstre fone
kondukas al la oficejo de Helmer. Inter tiuj pordoj estas piano. Meze de
la maldekstra muro estas pordo, kaj pli antauxe estas fenestro. Cxe la
fenestro estas ronda tablo kun braksegxoj kaj malgranda sofo. Sur la

dekstra muro, iom malantauxe, estas pordo, kaj iom pli antauxe estas
kahxela forno, apud kiu estas braksegxoj kaj balanca segxo. Inter la
forno kaj la flanka pordo estas tableto. Kuprogravurajxo sur la muro.
Etagxero kun porcelanajxoj kaj aliaj malgrandaj artajxoj; malgranda
librosxranko kun libroj lukse binditaj. Tapisxo sur la planko; fajro en la
forno. Vintrotago.)
(Oni sonorigas en la antauxcxambro; poste oni auxdas ke iu malfermas.
Nora envenas, kontente kantetante; sxi estas vestita elirveste kaj portas
plurajn paketojn, kiujn sxi metas sur la tablon dekstre. Sxi lasas
malferma la pordon post si, kaj oni vidas portiston, kiu portas Julpiceon
kaj korbon, kiujn li donas al la cxambristino, kiu malfermis por ili.)
NORA. Kasxu bone la Jularbon, Helene. La infanoj nepre ne vidu gxin
antaux la vespero, kiam gxi estos ornamita. (al la portisto; elprenante la
monujon) Kiom --?
PORTISTO. Kvindek oerojn.
NORA. Jen unu krono. Ne! Vi prenu la tuton.
(La portisto dankas kaj foriras. Nora fermas la pordon. Sxi dauxre ridas
mallauxte kaj kontente dum sxi deprenas la supervestojn)
NORA (prenas papersaketon kun makaronoj el la posxo kaj mangxas
kelkajn; poste sxi iras piedpinte kaj sxtelauxskultas cxe la pordo de sia
edzo). Jes, li estas hejme. (kantetas denove irante al la dekstra tablo)
HELMER (en sia cxambro). Cxu estas la alauxdeto, kiu kvivitas tie?
NORA (malfermante kelkajn paketojn). Jes, estas.
HELMER. Cxu estas la sciureto, kiu cxirkauxkuras tie?
NORA. Jes!
HELMER. Kiam revenis la sciureto!
NORA. Jxus nun! (metas la saketon kun makaronoj en la posxon, kaj

visxas sian busxon) Venu, Torvald, kaj rigardu kion mi acxetis.
HELMER. Ne gxenu min! (iom poste; malfermas la pordon, rigardas,
tenante plumon) Acxetis, vi diras? Cxion cxi? Do mia disipa birdeto
flirtis denove malsxparante monon!
NORA. Jes, sed, Torvald, cxi-jare ni vere povas iom senbridigxi. Estas
ja la unua Julfesto, kiam ni ne bezonas sxpari.
HELMER. Nu, nu! Malsxpari ni ne povas.
NORA. Tamen, Torvald, iomete ni nun povas malsxpari, cxu ne? Nur
etan iometon. Vi ja ricevos grandan salajron kaj gajnos multe, multe da
mono.
HELMER. Jes, ekde novjaro; sed poste pasos kvarona jaro antaux nova
salajrodato.
NORA. Pa! Ni povas ja pruntepreni intertempe.
HELMER. Nora! (proksimigas sin al sxi kaj sxerce pincxas sxian
orelon) Cxu estas la facilanimeco kiu denove ludas? Supozu ke mi
hodiaux prunteprenis mil kronojn, kaj vi elspezis ilin dum la
Julsemajno, kaj ke novjarvesperon tegolo trafis al mi la kapon, kaj jen
finite pri mi --
NORA (kovras lian busxon per sia mano). Ho fi! Ne parolu tiel
malbele!
HELMER. Supozu ke io simila okazus, -- kio poste?
NORA. Se io tiel terura okazus, estus tute egale por mi cxu mi havus
sxuldojn aux ne.
HELMER. Nu, sed la personoj de kiuj mi pruntis?
NORA. Ili? Kiu zorgas pri ili? Ili estas ja fremduloj.
HELMER. Nora, Nora, vi estas virino! Tamen parolante serioze, Nora,

vi scias, kion mi pensas tiurilate. Neniun sxuldon! Neniam pruntepreni!
Hejmo kiu fondigxas sur sxuldoj, farigxos senlibera, do malbela. Gxis
nun ni du kune eltenis brave; kaj tion ni ankaux faros dum la mallonga
tempo ankoraux necesa.
NORA (iras al la forno). Jes ja, kiel vi volas, Torvald.
HELMER (sekvas sxin). Nu,
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 33
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.