Princo Vanc', by Eleanor 
Putnam and Arlo Bates 
 
The Project Gutenberg EBook of Princo Vanc', by Eleanor Putnam and 
Arlo Bates This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and 
with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away 
or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included 
with this eBook or online at www.gutenberg.org 
Title: Princo Vanc' 
Author: Eleanor Putnam Arlo Bates 
Illustrator: Frank Myrick 
Translator: Herbert Harris 
Release Date: October 20, 2007 [EBook #23093] 
Language: Esperanto 
Character set encoding: ASCII 
*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK PRINCO 
VANC' *** 
 
Produced by Louise Hope, David Starner, Dave Morgan, Team 
Esperanto and the Online Distributed Proofreading Team at 
http://www.pgdp.net (This book was produced from scanned images of 
public domain material from the Google Print project.)
[Tipografiaj eraroj estas listigata poste de la teksto.] 
 
PRINCO VANC' 
 
[Ilustrajxo] 
PRINCO VANC' 
de ELEANOR PUTNAM kaj ARLO BATES, Litt. D. 
Ilustrita de FRANK MYRICK 
el la angla lingvo, laux permeso, esperantigis HERBERT HARRIS 
Rekomendita de la ESPERANTISTA LITERATURA ASOCIO 
THE AMERICAN ESPERANTIST CO., INC. West Newton, Mass., 
U.S.A. 1914 
 
Copyright, 1914 by HERBERT HARRIS 
THE AMERICAN ESPERANTIST CO., INC. 
Presejo de ERNEST FAIRMAN DOW West Newton, Mass., Usono 
 
ANTAUXPAROLO 
Tre korajn dankojn mi sxuldas al Sinjorinoj Hankel, Bastoul kaj 
Scheerpeltz, kaj al aliaj kompetentuloj, kiuj afable tralegis la 
manuskripton de cxi tiu traduko, kaj pri gxi donis bonan konsilon. 
Profesoro Arlo Bates estas cxefprofesoro de la angla literaturo cxe
Massachusetts Institute of Technology, en Boston, Massachusetts, 
Usono, konata auxtoro de multaj romanoj kaj poemaroj, kaj sxatata 
paroladisto pri literaturaj temoj. 
"Eleanor Putnam" estas pseuxdonimo de Sinjorino Arlo Bates, kiu 
posedis tre artistan literaturan guston, kaj kelkfoje kunlaboris kun sia 
edzo, antaux sia bedauxrinda morto, kiu okazis antaux kiam aperis cxi 
tiu fabelo. 
La originala angleverkita libro, "Prince Vance," jam ne estas acxetebla. 
Al Profesoro Bates, kiu bonkore permesas la eldonadon de cxi tiu 
traduko, kun la originalaj ilustrajxoj, gxi estas tre dankeme dedicxita de 
La Tradukinto. 
 
CXAPITRO I 
Certe ne estis strange, ke Princo Vanc' tiel miregis, ke li sidis tutan 
duonhoron nur rigardacxante, nek penante movi muskolon, nek 
movigxante for de la segxo. Estas ja kredeble, ke iu alia Princo en 
similaj cirkonstancoj estus egale mutigita de la mirego,--kiel iu ajn 
povos vidi, kiu volos atenti dum mi reiros al la komenco, kaj rakontos 
tion, kio antauxe okazis. 
Per "la komenco" mi aludas la naskigxon de Princo Vanc'; je kiu okazo 
la potenca feino Kopeto estis elektita lia baptopatrino, de kiu tempo sxi 
certe ne montris sin tre dorlotema al la Princo. Ekzemple, sxi insiste 
postulis, ke sxia baptofilo atentu la lecionojn; ke li respektu la 
instruistojn; kaj (kio estis la plej ofenda postulo el cxiuj) ke li, Princo 
Vanc', la sola filo de la gepatroj, kaj sola heredonto de la regno, nepre 
lernu obei. Cetere sxi trankvile diris al la baptofilo, ke, se li sxin ne 
obeus volonte, certe estus des pli malbone por li; cxar lerni li devos, per 
metodoj severaj, se lin ne lernigos pli mildaj. 
Cxio cxi sxajnis al Vanc' tre malagrabla kaj maljusta speco de parolo; 
kaj oni povas imagi, ke gxi ne pliigis lian amon al la baptopatrino. La
rilatoj inter ili pli kaj pli malbonigxis, gxis Vanc' farigxis forta 
belkreska knabo cxirkauxe dektrijara, kiam unu tagon venis la Blua 
Sorcxisto al la palaco. 
Tiumatene estis okazinta inter Vanc' kaj la baptopatrino serioza 
malpaco. Sxi subite sin montris cxe la lernocxambro, tute neatendita, 
laux sia malagrabla kutimo; kaj kompreneble tio okazis precize dum la 
momento, kiam la Princo estis frapanta (sen boksgantoj) la orelojn de 
sia instruisto pro tio, ke la kompatinda maljunulo petis, ke li lernu la 
limojn de la regno, kiu baldaux estos lia proprajxo. 
"Vi vidos la limojn, preterirante ilin cxiujn piede," la feino malafable 
diris. "Kreskante vi farigxas mallaborema, egoisma, kaj malobeema; vi 
hontigas vian baptopatrinon, kaj malhonoras vian familion. Kredeble vi 
baldaux kunigxos kun la Blua Sorcxisto mem!" 
"Jes, mi faros tion," obstine diris la Princo; cxar, kvankam li vere 
neniam antauxe auxdis pri la Blua Sorcxisto, li estus dirinta ion ajn en 
tiu momento, por turmenti la baptopatrinon,-- "certe, mi faros tion. Mi 
volus lin vidi. Mi esperas, ke li venos gxuste hodiaux!" 
"Kaj pri mi, vi malbona knabo!" ankoraux pli kolere diris Kopeto, vigle 
frapante la plankon per sia bastono, "mi promesas, ke vi suficxe deziros 
min, antaux ol vi min trovos; kaj malgxojo faros vin pli sagxa, antaux 
kiam vi revidos mian vizagxon." 
"Nemulte mi sopiros al vi, kun viaj admonoj kaj riprocxoj!" respondis 
la malrespekta Princo; kaj, kiam sxi subite malaperis antaux liaj okuloj, 
laux sia miriga kutimo, li komencis jxeti librojn al la kapo de sia 
instruisto, grave gxenante la malfelicxan homon, kiu opiniis, ke lia 
sorto estas tre malbonsxanca, kaj volis,    
    
		
	
	
	Continue reading on your phone by scaning this QR Code
 
	 	
	
	
	    Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the 
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.
	    
	    
