Princo Vanc | Page 2

Arlo Bates
manojn en la posxojn kaj, fajfante melodion, kiun li estis auxdinta de iu gurdo, senzorge iris al la fenestro. Precize tiam liaj dekdu junaj fratinoj estis duope venantaj en la korton, post la matena promeno kun la guvernistinoj. La Princinoj estis tiel bonaj, kiel la Princo estis malbona, kaj certe ne povus esti pli bela vidajxo, ol la dekdu regxaj knabinetoj, pasxetantaj tiel gxuste kaj dece. Cxiu havis verdeveluran manteleton, puran pajlan cxapon, kaj verdan frangxhavan sunombreleton; cxiu elmontris beletajn flavajn duongantojn kaj afablan rideton, kaj cxiu havis rozkoloran vizagxon, kaj okulojn similajn al belebluaj globetoj. Estis do tre maldece, ke Princo Vanc' tiel lauxte ekkriis "Bo!", ke cxiu Princino eksaltetis unu plenan futon supren de la tero, kaj la guvernistinoj vere almetis la manojn al la koroj. Tio tamen multe gxojigis la Princon kaj, post la malapero de la fratinoj, li ankoraux fajfante staris apud la fenestro, havante la manojn en la posxoj kaj malbonan grimacon sur la vizagxo.
"Via Princa Mosxto," humile komencis la instruisto, "via Princa Mosxto vere ne devas meti viajn princajn manojn en la princajn pantalonposxojn, nek fajfi tiun abomenindan melodion. Se la Regxina Mosxto vin auxdus, sxi certe senkapigus min."
"Kial mi devus zorgi pri tio?" sengxene demandis la Princo; kaj precize je tiu momento, li ekvidis la Bluan Sorcxiston malsupre envenantan la korton.

CXAPITRO II
Kion ajn alian oni povus diri pri la Blua Sorcxisto, neniu iam nomus lin belulo. Liaj nazo kaj mentono estis longaj kaj pintaj, la brovoj grandaj kaj densaj, la dentoj akraj kaj elstarantaj el la busxo; kaj cxiuj partoj, hararo, hauxto, dentoj kaj vestajxoj, estis tiel bluaj kiel sennuba cxielo en Junio. Li ankaux havis kutimon fortege skui la kapon, laux tre konfuzanta maniero, gxin tiregante maldekstren kaj dekstren, kiel ludmandareno. Li brave eniris la korton de la palaco, kvazaux la tuta apudajxo apartenus al li; kaj, ekvidante Princon Vanc' supre cxe la fenestro, li levis unu fingron, longan, maldikan, kaj bluan kiel delfinia floro, kaj signofaris ke li venu malsupren.
La Princo sxanceligxis. La Blua Sorcxisto certe ne estis suficxe bela, ke oni dezirus alproksimigxi, sed Vanc' okaze rememoris, ke lia baptopatrino sxajnis grave malaprobi cxi tiun saman sorcxiston; tial, por malplacxi Kopeton, la Princo obeis la mansignon kaj malsupreniris.
Vidata proksime, la Sorcxisto aspektis ecx pli malbela ol malproksime. Liaj lipoj estis bluaj kaj, kiam li malfermis la busxon, oni vidis, ke blua ankaux estis ecx la lango.
"Nu!" li diris al la Princo per iom cxagrenita vocxo, "mi opinias, ke vi atendigas min suficxe longatempe, kvankam mi nur venis por lernigi al vi kuriozan artifikon."
"Tio estas bona," respondis Vanc', tuj interesata; "mi tre gxuas artifikojn. Kio gxi estas?"
"Gxi estas en cxi tiu," diris la Blua Sorcxisto, montrante belan oran bombonujon. "Nur konsentigu iun, ke li mangxu unu el cxi tiuj bombonoj, kaj vi vidos kion vi vidos."
La Princo ekprenis la skatolon, kaj malfermis la busxon por fari alian demandon; sed, antaux ol li povis eligi unu solan vorton, la Blua Sorcxisto tute malaperis, kaj Vanc' staris sola. Malrapide kaj penseme li supreniris, demandante al si, kio povas esti la artifiko.
"Unue mi gxin provos je la instruisto," li decidis, "cxar certe ne gxenos min, kio ajn okazos al li, kaj mi vere devas sciigxi, kio estas la kurioza ruzo."
Li do ridetante aliris al la instruisto, kaj prezentis la malfermitan bombonujon; kaj la simplanima maljunulo, nenion suspektante, riverencis kaj ridetis, pro la granda honoro ricevata de la Princa Mosxto, kaj tuj englutis unu el la bombonetoj.
Jen kio okazis. Puf! La malfelicxa instruisto tuj mallongigxis simile al teleskopeto, kaj igxis malgranda kiel pigmeo. Efektive estus tiel utile havi nenian ajn instruiston, kiel havi tian etulon!
Kiel Princo Vanc' ridegis! El cxiuj sorcxistoj, kiujn li jam konis (kvankam tiel juna, lia Mosxto estis koninta multajn sorcxistojn; li preskaux cxiam renkontis kelkajn, kiam, elgrimpinte el posta fenestro, li forkuris por fisxkapti), li opiniis, ke la Blua Sorcxisto estas la plej amuza, kaj estas elpensinta la plej komikan ruzajxon.
"Ho ve! Via Mosxto," diris la kompatinda instruisto, per tiel eta vocxo, ke la Princo apenaux povis lin auxdi. "Ho ve! Kio estas? Certe mi sentas min tre stranga; ja treege!"
"Vi aspektas pli stranga ol vi povas vin senti," respondis la malica Princo, gxoje ridacxante.
Li prenis la malfelicxan instruiston, metis lin sur la fenestron, kaj ridis gxis liaj flankoj doloris. Poste li komencis konsideri, kiel li povas plej facile fari petolajxojn, kaj sin amuzi, per la bombonoj, cxar ili ne estis multnombraj; kaj, estante sagaca juna fripono, li fine elpensis jenan projekton: enmeti ilin en la glaciajxon, kiun oni en tiu momento estis preparanta por la regxa cxefmangxo; tiamaniere cxiu almenaux mangxetos porcion de la sxerca frandajxo; kaj, sxtelirante en la kuirejon, la malbona junulo sukcesis efektivigi tiun malican kaj dangxeran intencon.

CXAPITRO III
Cxiuj rigardis la Princon, kiam li cxetable rifuzis la glaciajxon. Tio estis nekredebla. Neniu estis auxdinta, ke li iam
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 24
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.