tien. Lin prizorgos mi. Venu, 
Roberto, nome de Lucino." 
Ni danku Cxielon pro la senmorteco de la amo! cxar kiam cxiuj aliaj 
rimedoj de savo malsukcesis, ero de cxi tiu vivesenca fajro moligis la 
feran volon de la viro gxis kie virina mano povus gxin fleksi. Li 
permesis ke mi forprenu de li la sxlosilon, ke mi lin forkonduku 
mildageste gxis la soleco kiu estis nun la plej saniga balsamo kiun mi 
povus donaci al li. Kiam li atingis sian cxambreton, li falis sur sian 
liton kaj restis tie kvazaux lacigite per la plej malfacila konflikto de sia 
vivo. Mi riglis lian pordon, malsxlosis la mian, suprensxovis la 
fenestron, ekvilibrigis min per enspiro da aero, tiam hastis al D-ro 
Franko. Li revenis kun mi kaj gxis nova tagigxo ni kunlaboris savante 
la vivon de unu frato kaj pensante serioze pri kiel plej bone certigi la 
liberecon de la alia. Kiam la suno levigxis tiel gxoje kvazaux gxi brilus 
nur por felicxaj hejmoj, la kuracisto iris cxe Roberto. Dum unu horo mi 
auxdis la murmuradon de iliaj vocxoj. Unu fojon mi subauxdis la sonon
de pezaj ploregoj, tiam, dum intervalo, pian silenton, kvazaux en la 
sensoneco tiu bonfara viro prizorgis ne nur korpon sed ankaux animon. 
Kiam li foriris, li forkondukis Roberto kun si, pauxzante por sciigi al 
mi sian intencon lin survojigi kiel eble plej baldaux sed ne antaux ol ni 
denove renkontigxos. 
Ili ne plu vidigxis dum la tuta tago. Alia kirurgo alvenis prizorgi la 
kapitanon, alia helpanto alvenis plenigi la malplenan dejxorejon. Mi 
klopodis ripozi sed ne sukcesis cxar pensadoj pri la kompatinda Lucino 
sxancelis mian koron kaj baldaux mi staris denove cxepostene, 
esperante kun anksieco ke mian kontrabandulon oni ne jam tro haste 
forsxtelis. Jxus kiam la nokto sin anoncis auxdigxis frapetsono kaj, 
malferminte la pordon, mi ekvidis Roberton, lauxvorte "vestitan kaj en 
gxusta mensostato". La kuracisto jam anstatauxis la cxifonan 
kompleton per netaj vestajxoj kaj postrestis de tiu sxtorma nokto nenia 
indico krom pli profundaj faltoj sur la frunto kaj la obeema mieno de 
rimorsosenta infano. Li ne transpasxis la sojlon, ne prezentis al mi la 
manon, nur formetis la kaskedon, dirante, kun perfida hezito en la 
vocxo: 
"Dio benu vin, S'jorino. Mi 'stas forironta." 
Mi etendis la manojn, retenis sekure liajn manojn. 
"Gxis la revido, Roberto! Restu kuragxkora kaj kiam mi hejmenrevenos 
al Masacxuseco, ni renkontigxos en pli gxoja loko ol cxi tiu. Cxu vi 
tute pretas, cxu vi bone komfortas por via vojagxo?" 
"Jes, S'jorino, jes. S'joro Doktoro cxion arangxis. Mi 'stas forironta kun 
amiko lia. Miaj dokumentoj 'stas en bonordo kaj mi 'stas kiel eble plej 
f'licxa gxis kiam mi trovos..." 
Li pauxzis, tiam dauxre parolis, enrigardetante la cxambron: 
"Mi f'licxas pro ke mi n' faris tion kaj mi dankas vin, S'jorino, pro ke vi 
malhelpis min. Mi dankas plenkore. Mi b'dauxras devi konfesi tamen 
ke mi n' cxesas lin malamegi."
Kompreneble li malamegis lin. Malamegis lin ankaux mi. Cxar tiuj 
eraremaj koroj niaj ne kapablas perfektigxi en ununokta tempodauxro. 
Ili bezonas prujnon kaj fajron, venton kaj pluvon, por maturigxi kaj sin 
pretigi por la granda rikoltohejmo. Dezirante deturni lian pensadon, mi 
metis etan monsumon en lian manon kaj, rememorante la magion de iu 
speciala libreto, mi transdonis al li mian ekzempleron de gxi, sur kies 
malhela kovrajxo brilis blanklume la Virga Patrino kaj la Infano, de 
kies vivo la libreto enhavis la grandan historion. Roberto enigis la 
monon en sian posxon kun dankema murmurado, la libreton en sian 
bruston, kun longa rigardo kaj tremanta eldirado: 
"Mian bebon mi n'niam vidis, S'jorino." 
Mia spirito kolapsis tiam. Kaj kvankam miaj okuloj estis tro malsekaj 
por vidi, mi sentis liptusxadon kontraux miajn manojn, auxdis la 
sonadon de forirantaj piedoj, konsciis ke mia kontrabandulo jam foriris. 
Kiam oni sentas fortegan malamon, ju malpli oni priparolas la temon, 
des pli bone estas. Tial mi registru nur tion ke la kapitano travivis kaj 
post iom da tempo intersxangxigxis kaj ke kiu ajn estis la koncerna 
intersxangxito, mi certas ke la Registaro akiris la plej bonan 
marcxandajxon. Sed longe antaux ol tio okazis mi jam plenumis mian 
promeson al Roberto, cxar tujege kiam mia malsanulo reakiris suficxan 
memorpovon por ke mi fidu lian respondon, mi demandis sen 
cxirkauxparolado: 
"Kapitano Fajrfakso, kie estas Lucino?" 
Kaj tro malforta por esti kolera, surprizita aux malsincera, li tuj 
respondis: 
"Mortinta, Frauxlino Dano." 
"Kaj sxi sin mortigis kiam vi vendis Bocxjon, cxu?" 
"Kiel diablonome vi eksciis tion?" li demandis kun mieno duonrimorsa, 
duonmira. Sed mi kontentigxis kaj diris nenion pluan.
Kompreneble, mi sendis la novajxon al Roberto, atendanta tie for en 
soleca hejmo--atendanta, laboranta, sopiranta al sia Lucino. La alsendo 
preskaux rompis mian koron. Sed malforte estus prokrasti, malice estus 
trompi. Tial mi sendis la pezan novajxon kaj baldaux revenis la 
respondo: nur tri linioj. Sed mi jugxis ke la viro jam perdis la 
subtenpovon de sia    
    
		
	
	
	Continue reading on your phone by scaning this QR Code
	 	
	
	
	    Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the 
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.