urbodomon. Tria sxtono, kvara vico. Tien ensxovu 
mesagxon dirantan kiom alvenos._ 
Jen. Prenu kaj konservu gxin! Krugero klarigis ke tiu sxtono 
formoveblas, kaj ke gxi estas en la norda muro de la fundamento, 
kvaravice ekde la supro, triasxtone ekde la okcidento. La mono 
kasxigxas malantaux gxi. Li diris ke la lasta frazo estas trompajxo por 
devojigi okaze ke la papero enfalu malgxustajn manojn. Sendube gxi 
plenumis tiun funkcion por Adlero. 
Nun mi deziras petegi ke kiam vi faros vian proponitan vojagxon laux 
la rivero, vi spurtrovu tiun kasxitan monon kaj sendu gxin al Adamo 
Krugero, cxe la Manhejma adreso kiun mi menciis. Gxi ricxuligos lin 
kaj mi dormos des pli trankvile en mia tombo sciante ke mi faris mian 
plejon por la filo de la viro kiu klopodis savi miajn edzinon kaj 
infanon--kvankam mia mano senscie lin mortigis, kontrauxe al la 
impulso de mia koro kiu preferintus lin sxirmi kaj savi. 
* * * * * 
"Tia estis la rakonto de Ritero," mi diris al miaj du amikoj. Estigxis 
profunda kaj impona silento kiu dauxris ne mallongan tempon. Tiam 
ambaux viroj estigis pafadon da ekscititaj kaj admiraj ekkrioj pri la 
strangaj eventoj de la rakonto. Kaj tio, kune kun klakadanta fluego da 
demandoj kiu dauxre persistis gxis cxiuj partneroj preskaux 
senspirigxis. Tiam miaj amikoj komencis renormaligxi kaj retirigxi, 
subsxirme de kelkfojaj vortpafoj, en silenton kaj abisman revadon. 
Dum dek minutoj nun auxdigxis nur silento. Tiam Rogxero diris 
reveme: 
"Dek mil dolaroj!" Aldonante, post pauxzego: 
"Dek mil. Tio estas vera monamaso."
Baldaux la poeto demandis: 
"Cxu vi celas sendi gxin al li tujege?" 
"Jes," mi diris. "Tio estas stranga demando." 
Nenia respondo. Post iom da tempo, Rogxero demandis heziteme: 
"Cxu la tutan sumon? Tio estas--mi volas diri--" 
"Certege, la tutan sumon." 
Mi estis dironta pli, sed haltis--haltis pro pensadsinsekvo naskigxinta 
en mi. Tompsono parolis sed mia menso estis for kaj mi ne auxdkaptis 
lian dirajxon. Sed mi auxdis Rogxeron respondi: 
"Jes. Tia gxi sxajnas al mi. Tio devus ege suficxi. Mi opinias ke li 
nenion faris." 
Baldaux la poeto diris: 
"Kiam vi pripensas la aferon, tio pli ol suficxas. Vi nur konsideru! Kvin 
mil dolaroj! Nu, li ne kapablus elspezi tion en la dauxrotempo de sia 
vivo. Kaj tio lin difektus, aldone. Eble ecx lin ruinigus. Vi konsideru 
tion. Post malmulte da tempo li forjxetus la restintan monon, fermus 
sian butikon, eble komencus drinkadi, mistraktus siajn senpatrinajn 
infanojn, sinkus en ceterajn malboncelajn irvojojn, progresus lauxvice 
de malbono al plimalbono--" 
"Jes, vi pravas," interrompis Rogxero fervore. "Mi jam vidis tion cent 
fojojn. Jes, pli ol cent fojojn. Vi metu monon en la manojn de tia viro 
nur se vi deziras lin detrui, tio estas fakto. Vi nur metu monon en liajn 
manojn, necesas fari nenion ceteran. Kaj se tio ne malaltigas lin kaj lin 
senutiligas kaj lin senigas je cxiu memestimo kaj cxio, tiam mi ne 
konas la homan naturon--cxu ne, Tompsono? Kaj ecx se ni transdonus 
al li trionon el gxi; nu, en malpli ol ses monatoj--" 
"Malpli ol ses semajnoj, vi diru," respondis mi, ekscitigxante kaj 
interrompante. "Escepte se li metus tiun tri-mil-dolaran sumon en
sekurajn manojn kie li ne povus gxin ektusxi, ne pli ol ses semajnoj 
forpasus antaux ol--" 
"Certege, ne pli ol ses semajnoj!" diris Tompsono. "Mi redaktis librojn 
por tiuspecaj homoj kaj en la momento mem kiam ili enmanigas sian 
tantiemon--eble temas pri tri mil, eble du mil--" 
"Kial tiu sxuisto rajtas disponi du mil dolarojn, placxus al mi ekscii?" 
Rogxero interrompis serioze. "Viro eble nepre kontenta nun, tie en 
Manhejmo, cxirkauxate de samranguloj, mangxante sian panon kun tiu 
apetito kiun povas estigi nur laborema entreprenado, gxuante sian 
modestan vivon, honesta, justa, purkora, kaj benita! Jes, mi diru 'benita' 
super la miriadoj cxirkauxirantaj en silkaj vestajxoj, lauxpromenantaj la 
malplenan artefaritan rondvojon de socia malsagxeco. Sed vi nur metu 
la koncernan tenton antaux li nuran fojon! Vi nur metu dek kvin cent 
dolarojn antaux tia viro kaj diru--" 
"Dek kvin cent diablojn!" mi protestis. "Kvin cent putrigus liajn 
principojn, paralizus lian entreprenadon, trenus lin al la rumvendejo, de 
tie gxis la defluilo, de tie gxis la almozdomo, de tie gxis--" 
"Kial trudi al ni mem tiun krimon, sinjoroj?" interrompis la poeto 
serioze kaj alloge. "Li estas felicxa tie kie li estas ke tia kia li estas. 
Cxiu sento pri honoro, cxiu sento pri karitato, cxiu sento pri alta kaj 
sankta bonvolo nin avertas, nin petegas, nin ordonas lin lasi en 
sengxeno. Jen vera amikeco, jen auxtenta amikeco. Ni povus funkciigi 
aliajn rimedojn pli pompajn. Sed nenian tiel vere komplezan kaj sagxan, 
kredu min." 
Post iom da dauxra diskutado, evidentigxis ke cxiu el ni, en la profundo 
de sia koro, sentis kelkajn dubojn pri tiu arangxo pri la afero. Klarege 
estis ke cxiuj sentis la devon sendi al la kompatinda sxuisto ion. 
Estigxis longa kaj pripensa diskuto pri tiu punkto    
    
		
	
	
	Continue reading on your phone by scaning this QR Code
	 	
	
	
	    Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the 
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.