La kolonoj de la socio

Henrik Ibsen

La kolonoj de la socio, by Henrik Ibsen

The Project Gutenberg EBook of La kolonoj de la socio, by Henrik Ibsen This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org
Title: La kolonoj de la socio Dramo en kvar aktoj
Author: Henrik Ibsen
Translator: Odd Tangerud
Release Date: December 22, 2006 [EBook #20162]
Language: Esperanto
Character set encoding: ASCII
*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA KOLONOJ DE LA SOCIO ***

Produced by Andrew Sly

Noto de tekstpreparulo: En cxi tiu teatrajxo, la tradukisto uzas komencemajuskla "Vi" por signifi norvega formala alparola pronomo. Ankaux, cxi tiu ASCII-a versio uzas la litero "O" anstataux norvega "streko-O".

HENRIK IBSEN
LA KOLONOJ DE LA SOCIO
Dramo en kvar aktoj
(Samfundets stotter 1877)
Tradukis: Odd Tangerud
Eldonejo JEC Scandinavia a/s Postboks 54 N - 3401 Lier Tel 32 85 50 03 Fax 32 85 50 82
ISBN 82 91 707-52-9

LA KOLONOJ DE LA SOCIO
ROLOJ:
KONSULO BERNICK. SINJORINO BERNICK, lia edzino. OLAF, ilia filo, 13 jara. FRAUXLINO BERNICK, fratino de la konsulo. JOHAN TONNESEN, pli juna frato de sinjorino Bernick. FRAUXLINO HESSEL, sxia pli agxa duonfratino. HILMAR TONNESEN, kuzo de sinjorino Bernick. ADJUNKTO RORLUND. GRANDKOMERCISTO RUMMEL. KOMERCISTO VIGELAND. KOMERCISTO SANDSTAD. DINA DORF, juna knabino en la domo de la konsulo. PLENRAJTIGITO KRAP. SXIPKONSTRUISTO AUXNE. LA EDZINO DE GRANDKOMERCISTO RUMMEL. LA EDZINO DE POSXTESTRO HOLT. LA EDZINO DE DOKTORO LYNGE. FRAUXLINO RUMMEL. FRAUXLINO HOLT. BURGXOJ kaj ALIAJ LOGXANTOJ, FREMDAJ MARISTOJ, PASAGXEROJ sur VAPORSXIPO k.t.p.
(La agado okazas en la domo de konsulo Bernick en eta norvega cxemara urbo.)

UNUA AKTO
(Spaca gxarden-salono en la domo de konsulo Bernick. Maldekstre en la antauxo pordo kondukas al la cxambro de la konsulo; pli malantauxe en la sama muro estas simila pordo. Meze sur la kontrauxa pordo estas pli granda enir-pordo. La fona muro estas preskaux tute el spegula vitro kun malferma pordo al largxa gxarden-sxtuparo, super kiu estas etendita sunsxirmilan velon. Sube de la sxtuparo vidigxas parto de la gxardeno, enkadrigita de krado kun mallargxa enir-pordego. Ekstere kaj laux la krado lauxas strato, kies kontrauxa flanko havas malgrandajn hele-koloritajn lignajn domojn. Estas somero kaj varma sunbrilo. Kelkaj homoj foje preterpasas en la strato; oni haltas kaj interparolas; farigxas komerco en vendejo situanta cxe la angulo k.t.p.)
(Ene en la gxardena salono sidas cxirkaux tablo aro da sinjorinoj. Meze antaux la tablo sidas sinjorino Bernick. Cxe sxia maldekstra flanko sidas sinjorino Holt kun filino, kaj lauxvice sinjorino Rummel kaj frauxlino Rummel. Dekstre de sinjorino Bernick sidas sinjorino Lynge, frauxlino Bernick kaj Dina Dorf. Cxiuj sinjorinoj estas okupataj pri manlaboro. Sur la tablo kusxas grandaj amasoj da duone pretigitaj kaj prettonditaj linajxoj kaj aliaj vestajxoj. Pli fone, cxe malgranda tablo sur kiu staras du florpotoj kaj glaso da suker-akvo, sidas adjunkto Rorlund legante el libro ore randita, tamen tiel ke nur opaj vortoj auxdigxas de la publiko. Ekstere en la gxardeno kuras Olaf Bernick cxirkauxe pafante al celo per arko.)
(Post momento venas sxipkonstruisto Auxne kviete enen tra la pordo dekstre. Okazas ioma interrompigxo de la legado; sinjorino Bernick kapsignas al li kaj montras al la pordo maldekstre. Auxne trankvile iras tien kaj frapas kelkajn fojojn sur la pordon de la konsulo kviete kaj kun interspacoj. Plenrajtigito Krap, kun cxapelo en la mano kaj paperoj sub la brako venas el tiu cxambro.)
PLENRAJTIGITO KRAP Cxu estas vi, kiu frapas?
SXIPKONSTRUISTO AUXNE La konsulo sercxas min.
PLENRAJTIGITO KRAP Li faris; sed ne povas akcepti Vin; li transdonis al mi -- --
SXIPKONSTRUISTO AUXNE Al Vi? Mi preferus -- --
PLENRAJTIGITO KRAP -- -- transdonis al mi diri, ke Vi devas cxesi pri tiuj sabat-tagaj prelegoj por la laboristoj.
SXIPKONSTRUISTO AUXNE Cxu? Mi pensis ke mi povus uzi mian libertempon -- --
PLENRAJTIGITO KRAP Vi ne devas uzi Vian libertempon por fari la laboristojn sentauxgaj en la labortempo. Lastan sabaton Vi parolis pri la damagxo, kiun la laboristoj ricevus de niaj novaj masxinoj kaj de la nova labormetodo en la sxipfarejo. Kial Vi tion faras?
SXIPKONSTRUISTO AUXNE Tion mi faras por subteni la socion.
PLENRAJTIGITO KRAP Strange! La konsulo diras, ke tio estas soci-disrompo.
SXIPKONSTRUISTO AUXNE Mia socio ne estas tiu de la konsulo, sinjoro plenrajtigito! Kiel estro de la laborista asocio mi devas -- --
PLENRAJTIGITO KRAP Vi unue kaj cxefe estas laborestro de la sxipfarejo de konsulo Bernick. Vi unue kaj cxefe faru Vian devon al la socio, kiu nomigxas la firmao de konsulo Bernick; cxar estas de tiu ke ni cxiuj vivas. -- Jes, nun Vi scias kion la konsulo dirus al Vi.
SXIPKONSTRUISTO AUXNE La konsulo ne estus tion tiel dirinta, sinjoro plenrajtigito! Sed mi ja komprenas kiun mi povas danki por tio cxi. Estas la damnita usona averiulo. Tiuj homoj volas progresigi la laboron, kiel ili kutimigxis tie transe, kaj tio --
PLENRAJTIGITO KRAP Nu ja, nu ja; mi ne povas lasi min tirigxi enen en detalojn.
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 38
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.