tiu, kiu estis interne, devas salti 
tra la fenestro. 
SINJORINO HOLT Tute supre de mansardo! 
SINJORINO LYNGE Kaj tiu estis la frato de sinjorino Bernick? 
SINJORINO RUMMEL Jes, efektive estis. 
SINJORINO LYNGE Kaj post tio li fugxis al Ameriko? 
SINJORINO HOLT Jes, li ja devis fugxi, komprenu. 
SINJORINO RUMMEL Cxar poste malkovrigxis io preskaux same 
malbona; imagu, li estis atencinta la kason -- 
SINJORINO HOLT Sed tion oni ne certe scias, sinjorino Rummel; eble 
estis nur onidiroj.
SINJORINO RUMMEL Sed nun auxdu do --! Cxu tio ne estis konata 
en la tuta urbo? Cxu maljuna sinjorino Bernick ne preskaux bankrotis 
pro tiu afero? Tion mi ja auxdis de Rummel mem. Sed Dio gardu mian 
busxon. 
SINJORINO HOLT Nu, al sinjorino Dorf la mono almenaux ne iris, 
cxar sxi -- 
SINJORINO RUMMEL Ja, Dorf forvojagxis de edzino kaj de infanoj. 
Sed la sinjorino tamen estis tiel auxdaca resti cxi tie tutan jaron. Montri 
sin en la teatro sxi ne plu kuragxis; sed sxi vivtenis sin lavante kaj 
kudrante por homoj -- 
SINJORINO HOLT Kaj sxi provis komenci danc-lernejon. 
SINJORINO RUMMEL Tio kompreneble ne sukcesis. Kiuj gepatroj 
volus konfidi siajn infanojn al iu tia? Sed ne dauxris longe pri sxi; la 
bela sinjorino ne estis kutimita al laboro; kaptigxis sxia brusto, kaj sxi 
mortis. 
SINJORINO LYNGE Hu, estas vere teruraj historioj! 
SINJORINO RUMMEL Jes, kredu, estis severe elteni por la familio 
Bernick. Estas la malluma makulo en la suno de ilia felicxo, kiel 
Rummel iam esprimis sin. Tial neniam parolu pri tiuj aferoj cxi tie en la 
domo, sinjorino Lynge. 
SINJORINO HOLT Kaj pro Dio ankaux ne pri la duonfratino! 
SINJORINO LYNGE Jes, sinjorino Bernick havas ja ankaux 
duonfratinon? 
SINJORINO RUMMEL Havis -- felicxe; cxar nun la parenceco certe 
estas finita inter la du. Jes, sxi estis iu precipa! Imagu, sxi fortondis la 
harojn, kaj iris en viraj botoj en pluva vetero. 
SINJORINO HOLT Kaj kiam la duonfrato -- la perdita subjekto -- estis 
forkurinta, kaj la tuta urbo kompreneble sxokigxis pro li, -- cxu Vi scias
kion sxi tiam faras? Sxi vojagxas transen al li! 
SINJORINO RUMMEL Jes, kaj la skandalo, kiun sxi faris antaux ol 
forvojagxi, sinjorino Holt! 
SINJORINO HOLT Tsxsx, ne parolu pri tio. 
SINJORINO LYNGE Dio, cxu sxi ankaux faris skandalon? 
SINJORINO RUMMEL Jes, nun Vi auxdu, sinjorino Lynge. Bernick 
estis jxus sin fiancxigxinta al Betty Tonnesen; kaj gxuste kiam li venis 
kun sxi cxe la brako enen al sxia onklino por informi -- 
SINJORINO HOLT La gefratoj Tonnesen estis orfaj, Vi sciu -- 
SINJORINO RUMMEL -- kaj Lona Hessel ekstaras de la segxo kie sxi 
sidas, kaj donas al la gxentila, kulturita Karsten Bernick vangofrapon, 
ke resonis en li. 
SINJORINO LYNGE Ne, nun mi neniam --! 
SINJORINO HOLT Estas tute certe. 
SINJORINO RUMMEL Kaj sxi pakis sian kofron kaj forvojagxis al 
Ameriko. 
SINJORINO LYNGE Sed do sxi ja mem estus havinta inklinon al li. 
SINJORINO RUMMEL Jes, kredu ke sxi havis. Sxi imagis ke farigxus 
paro el tiuj du, kiam li revenus el Parizo. 
SINJORINO HOLT Jes, imagu, ke sxi kredus tiajxon! Bernick, -- tiu 
juna bonkonduta grandmonda sinjoro, -- perfekta galantulo, -- favorato 
de cxiuj virinoj -- 
SINJORINO RUMMEL -- kaj tamen deca, sinjorino Holt; kaj tiel 
morala. 
SINJORINO LYNGE Sed pri kio okupigxis tiu frauxlino Hessel en
Ameriko? 
SINJORINO RUMMEL Nu, vidu, super tio kusxas, kiel Rummel iam 
esprimis sin, vualo, kiu ne estas levinda. 
SINJORINO LYNGE Kion tio signifas? 
SINJORINO RUMMEL Sxi ja ne plu havas iun rilaton kun la familio, 
Vi komprenu; sed tiom scias ja la tuta urbo, ke sxi kantis por mono en 
la gastejoj tie -- 
SINJORINO HOLT -- kaj sxi faris prelegojn en la salonoj -- 
SINJORINO RUMMEL -- kaj sxi eldonis nenormalan libron. 
SINJORINO LYNGE Cxu vere --! 
SINJORINO RUMMEL Ho jes, Lona Hessel efektive estas unu el la 
sunmakuloj en la familia felicxo de la Bernikoj. Sed nun Vi ja scias pri 
la aferoj, sinjorino Lynge. Je Dio, mi nur parolis pri tio cxi, por ke Vi 
gardu Vin. 
SINJORINO LYNGE Jes, pri tio Vi povas esti certa ke mi faru. -- Sed 
tiu bedauxrinda Dina Dorf! Mi vere sentas bedauxron por sxi. 
SINJORINO RUMMEL Nu, por sxi estis ja pura felicxo. Imagu se sxi 
restus en la manoj de la gepatroj! Ni cxiuj kompreneble zorgis pri sxi, 
admonis sxin plej eble bone. Post ioma tempo frauxlino Bernick 
decidigis, ke sxi venu en cxi tiun domon. 
SINJORINO HOLT Sed malfacila infano sxi cxiam estis. Imagu, -- 
cxiuj la malbonaj ekzemploj. Tia infano ja ne estas kiel unu el niaj 
propraj; oni devas preni sxin per la bono, sinjorino Lynge. 
SINJORINO RUMMEL Tsxsx, -- jen sxi. (lauxte) Jes, tiu Dina vere 
estas diligenta knabino. Nu, cxu vi venas, Dina? Ni sidas cxi tie 
formetante la kudrajxojn. 
SINJORINO HOLT Ho, kiel bonodoras via kafo, dolcxa Dina. Tia
antauxtagmeza taso da kafo -- 
SINJORINO    
    
		
	
	
	Continue reading on your phone by scaning this QR Code
 
	 	
	
	
	    Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the 
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.
	    
	    
