La Murdoj de Kadavrejo-Strato 
 
Project Gutenberg's La Murdoj de Kadavrejo-Strato, by Edgar Allen 
Poe This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with 
almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or 
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included 
with this eBook or online at www.gutenberg.org 
Title: La Murdoj de Kadavrejo-Strato The Murders in the Rue Morgue 
Author: Edgar Allen Poe 
Translator: Edwin Grobe 
Release Date: May 6, 2006 [EBook #18326] 
Language: Esperanto 
Character set encoding: ISO-8859-1 
*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA 
MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO *** 
 
Produced by Robert L. Read, William Patterson and the Online 
Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net 
 
KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ
EDGAR ALLAN POE (1809-1849) 
LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO 
Esperantigis EDWIN GROBE 
 
1998 Eldonejo-Arizona-Stelo 1620 North Sunset Drive Tempe, 
Arizona 85281-1550 Usono 
 
Edgar Allan Poe "LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO" Unua 
Eldono, Auxgusto, 1998 
Origina Anglalingva Titolo "THE MURDERS IN THE RUE 
MORGUE" 
 
LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO 
 
La mensaj kvalitoj nomigxantaj analizaj nur malmulte analizeblas en si. 
Ni taksas ilin cxefe laux iliaj efikoj. Ni scias pri ili, inter aliaj 
informajxoj, ke por posedanto posedanta ilin preterabunde, ili estas 
cxiam fonto de la plej vigla gxojo. Same kiel la fortikulo festegas sian 
fizikan potencon, gxuante tiujn ekzercojn kiuj aktivigas siajn 
muskolojn, felicxigas la analiziston tiu intelekta agado kiu malimplikas. 
Li spertas plezuron plenumante ecx la plej bagatelajn taskojn 
utiligantajn lian talenton. Li sxatas enigmojn, rebusojn, hieroglifojn, 
elmontrante en sia solvo de cxiu, gradon da sagaceco kiu al la ordinara 
prikonscio sxajnas preternatura. Liaj rezultoj, efektivigite de la animo 
kaj esenco mem de metodo, havas la tutan aspekton, verdire, de 
intuicio. 
La solvokapablon multe vigligas eble matematika studado kaj precipe 
tiu plej alta brancxo nomigxanta, maltauxge kaj, kvazaux superlative, 
ununure pro siaj retroiraj funkcioj: analizo. Tamen kalkuli ne estas en si
analizi. Sxakludisto, ekzemple, kalkulas sed ne analizas. Sekvas ke 
sxakludado, rilate al siaj efikoj sur mensan karakteron, ege 
miskomprenigxas. Mi ne verkas traktaton nun, sed simple 
antauxparolas per hazarde elektitaj perceptajxoj iom strangan rakonton. 
Tial mi elprofitos la okazon deklarante ke la superajn potencojn de la 
kontemplema intelekto pli rigore kaj pli utile laborigas malpompa 
matcxo de damludo ol cxiuj komplikaj sxakludaj frivolajxoj. 
Cxe sxakludo, kie la pecoj havas malsamajn kaj bizarajn movojn, kun 
diversaj kaj sxangxantaj valoroj, oni erare taksas profunda (kaj ne 
malkutima eraro gxi estas) tion kio estas nur kompleksa. La atento 
cxi-tie potence alvokigxas. Se gxi malvigligxas nur momenteton, 
preteratentajxo okazas, kaj rezultas vundo aux malvenko. Pro tio ke la 
eblaj movoj estas ne nur multnombraj sed ankaux envolvitaj, pli 
multnombrigxas la ebloj ke okazu tiaj preteratentajxoj. Naux fojojn el 
dek estas la plej koncentrema kaj ne la plej akrapensa ludanto kiu 
venkas. 
Cxe damludo tamen, kie la movoj estas unikaj kaj havas nur malmultan 
malsamecon, malmultnombrigxas la ebloj preteratenti kaj la 
atentokapablo havas nur ioman utilon. Tial, se iu ajn ludanto 
pridisponas avantagxojn, tiujn li gajnas pere de supera sagaceco. Por 
iom konkretigi la temon, ni imagu damlud-matcxon en kiu restas nur 
kvar damoj kaj kie, kompreneble, ni ne rajtas atendi preteratentajxon. 
Memklare estas ke cxi-tie venko efektivigxas (ni supozu la ludantojn 
egaltalentaj) nur pere de bonege konceptita movo rezultigita per forta 
mensolaboro. Maldisponante kutimajn rimedojn, la analizisto sin 
transjxetas en la spiriton de sia kontrauxstaranto, sin identigas kun 
tiulasta kaj tiumaniere ne malofte prikonscias ekrigarde la ununurajn 
rimedojn (foje ecx absurde facilajn) per kiuj delogi en eraron aux 
hastigi en miskalkulon. 
Jam de longa tempo oni konscias pri la forta influo kiun vistoludo 
alportas al la homa kalkulpovo. Homoj havantaj la plej altkvalitan 
intelekton lauxraporte distrigxas pretermezure gxin ludante dum ili sin 
senigas kontente je sxakludado, taksante tiulastan frivola. Preterdube, 
ekzistas nenia samspecajxo povanta tiom forte laborigi la
analizkapablon. 
Povas esti ke la plej bona sxakludanto de la tuta Kristanlandaro estas 
nur la plej bona sxakludanto. Sed kapablo pri vistoludado ampleksas 
kapablon sukcesi pri cxiuj tiuj pli gravaj entreprenoj en kiuj menso 
kontrauxbatalas menson. 
Kiam mi diras "kapablo" mi voldiras tiun perfektan ludlertecon 
inkluzivantan komprenon pri cxiuj fontoj el kiuj lauxlegxaj avantagxoj 
haveblas. Tiuj estas krom multnombraj, ankaux multformaj kaj ripozas 
ofte en pensadkasxejoj nepre neatingeblaj al ordinara komprenado. 
Observi atente estas memori klardetale. Kaj gxis tiu punkto 
koncentrema sxakludanto povas bone sukcesi ludante viston cxar la 
reguloj de Hojlo (bazitaj sur la nura mehxanismo de la ludo) estas 
suficxe kaj gxenerale kompreneblaj. Tial disponi pri retenema memoro 
kaj agi "lauxlibre" estas la nepraj kvalitoj kiuj konsistigas, laux 
gxenerala opiniaro, bonan ludadon. 
Sed estas pri aferoj situantaj eksterlime de nuraj reguloj ke 
elmontrigxas la lerteco de la analizisto. Li faras, silente, aregon da 
observajxoj kaj induktoj. Same agas, eble, liaj kunludantoj, sed la 
diferenco en la amplekso de la akiritaj informajxoj sidas ne tiom en la 
valideco de la induktado kiel en la    
    
		
	
	
	Continue reading on your phone by scaning this QR Code
 
	 	
	
	
	    Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the 
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.
	    
	    
