La Murdoj de Kadavrejo-Strato | Page 2

Edgar Allan Poe
sur eksterlude situantaj indicoj. Li kontrolas la mienon de sia partnero, gxin komparante kun tiu de cxiu kontrauxstaranto. Li konsideras la manieron en kiu cxiu ludanto arangxas enmane la kartojn, ofte kalkulante atuton post atuto, honorajxon post honorajxo, laux la rigardoj kiujn la rigardantoj direktas sur ilin. Li priatentas cxiun miensxangxon dum antauxenevoluas la ludado, amasigante provizon da pensmaterialo bazitan sur la diferencoj de sentosignaloj: certeco, surprizo, triumfo, cxagreno. Laux la maniero enmanigi prenon li taksas cxu la enmaniginto kapablas sukcesigi ceteran en la sama emblemo. Li rekonas karton ruzluditan per la maniero en kiu la kontrauxstaranto gxin surtablenigas. Hazarda aux senatenta vorto; senintenca faligo aux renverso de karto kaj la kuniranta anksieco aux senzorgo de la klopodo tion kasxi; la komptado de la prenoj kun ilia arangxordo; embaraso, hezitado, avideco aux timego--cxiuj havigas al lia sxajne intuicia perceptado indicojn pri la vera aferstato. Je la fino de la du-tri unuaj ludrondoj li jam sciposedas la plenan enhavajxon de cxiu ludmano kaj ekde tiam antauxen deponas siajn kartojn kun nepre preciza intencado kvazaux la ceteraj ludantoj jam eksterenturnintus siajn kartaversojn.
La analizkapablon ni ne konfuzu kun simpla ingxenieco; cxar, kvankam la analizisto lauxnecese ingxenias, la ingxeniulo ofte mirinde malkapablas analizi. La konstru- aux kombinscipovo, pere de kiu la ingxenieco kutime evidentigxas kaj al kiu la frenologoj (erare, mi opinias) atribuis apartan organon, supozante gxin esti prakapablo, elmontrigxis tiel ofte cxe homoj kies intelekto en cxiu alia maniero alproksimigxis idiotecon ke abunde komentas la kondicxon auxtoroj pri moroj. Inter ingxenieco kaj analizkapablo ekzistas efektive ege pli granda diferenco ol tiu ekzistanta inter fantazio kaj imago, kvankam en maniero nepre analoga. Okazas, verdire, ke ingxeniuloj estas cxiam fantaziaj dum auxtentaj imagemuloj ne povas iam esti aliaj ol analizaj.
La sekvonta rakonto sxajnos al la leganto sendube speco de komentario pri tiuj jxus proponitaj teorioj.
Logxante en Parizo dum la printempo kaj parto de la somero de 18...., mi ekkonatigxis tie kun iu S-ro C. Auxgusto Dupino. Tiu juna estimato fontis el bonega, verdire eminenta familio, sed, pro sinsekvo da malkutimaj eventoj, malsuprenfalis al tiel malricxa vivnivelo ke la energio de lia karaktero venkigxis sub gxi kaj li cxesis frekventi la mondon aux entrepreni rekonsistigi siajn fortunojn. Pro la bonvolo de liaj kreditoroj ankoraux restis al li eta ero de lia heredajxo, kaj, helpe de la enspezoj devenantaj de gxi, li sukcesis, pere de rigora ekonomio, akiri la bazajn bezonajxojn de la vivo sen devi okupigxi pri ties superfluajxoj. Libroj, efektive, farigxis lia ununura lukso kaj en Parizo tiuj facile haveblas.
Nia unua renkontigxo okazis cxe malmultkonata biblioteko de Monto-Martiro-Strato kie nia komuna sorto, postulante ke ni sercxu sammomente la saman ege raran kaj ege mirindan volumon, nin pliproksimigis unu al la alia. Foje kaj refoje, denove kaj redenove, ni ekkunestis. Mi ege interesigxis pri la mallonga familia historio kiun li rakontis al mi kun cxiu tiu malkasxemo kiun cxiu Franco permesas al si kiam temas pri la memo. Surprizis min ankaux la vasta etendigxo de lia legadsperto kaj, antaux cxio, mi sentis ardigxi mian animon pro la sovagxa avido kaj la vigla fresxeco de lia imagkapablo. Sercxante en Parizo la celobjektojn kiujn mi tiam deziris, mi opiniis ke la kompanio de tia viro estos por mi pretervalora trezoro. Tiun opinion mi malkasxe sciigis al li. Finfine ni arangxis kunlogxadon dum mia gastado en la urbo. Pro tio ke mia monprovizo estis malpli limigita ol lia, mi konsentis lui kaj mebli, laux stilo konvena al la iom fantazia malgxojo de nia komuna karaktero, tempoeroditan kaj groteskan domegon, de longe dezertan pro supersxticoj pri kiuj ni ne enketis, kaj falantan en kadukecon en apartigita kaj ruinigita parto de Sankta-Gxermano-Kvartalo.
Se la mondo konsciintus pri la rutino de nia tiuloka vivado, gxi nin taksintus frenezuloj--kvankam, eble, frenezuloj de senminaca karaktero. Nia izoligxo estis nepra. Ni akceptis neniajn vizitantojn. Efektive, la situejon de nia retirigxo mi zorge malsciigis al miaj antauxaj kunlaborantoj kaj jam de multaj jaroj Dupino cxesis gasti kaj gastigi en Parizo. Ni ekzistis entute inter ni mem.
Mia amiko gxuis strangan fantazion (kiel alie mi nomu gxin?): apartan amon al la nokto mem, por ties propra eco. Mi komencis partopreni tute bonvole en tiu strangajxo same kiel en cxiuj ceteraj tiajxoj liaj. Kun nepra senbrideco mi konsentis pri liaj kuriozaj kapricoj. Kiam ne placxis al la zibelkolora diino gasti cxe ni, ni falsis sxian cxeeston. Je la unua matena tagigxlumo ni fermis cxiujn masivajn fenestrosxutrojn de nia malnova konstruajxo, lumigis paron da kandeloj kiuj, forte parfumite, eligis nur la plej palacxajn kaj plej feblajn radiojn. Helpe de tiuj ni aktivigis niajn animojn pere de revado--legante, verkante, konversaciante--gxis kiam la horlogxo nin informis pri la alveno de auxtenta Malhelo. Tiam ni eliris la domon, celante ekskursadi en la stratoj, brako-sub-brake, dauxre diskutante pri la dumtagaj temoj, aux promenante tien kaj cxien gxis malfrua horo, sercxante inter la dibocxaj lumoj kaj
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 19
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.