Legendo de Dorm-Valeto, by 
Washington Irving 
 
Project Gutenberg's La Legendo de Dorm-Valeto, by Washington 
Irving This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and 
with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away 
or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included 
with this eBook or online at www.gutenberg.org 
Title: La Legendo de Dorm-Valeto 
Author: Washington Irving 
Translator: Edwin Grobe 
Release Date: September 16, 2006 [EBook #19293] 
Language: Esperanto 
Character set encoding: ASCII 
*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA 
LEGENDO DE DORM-VALETO *** 
 
Produced by Robert L. Read, William Patterson and the Online 
Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net 
 
KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ
WASHINGTON IRVING (1783-1859) 
 
La Legendo de Dorm-Valeto 
 
Esperantigis EDWIN GROBE 
 
1998 Eldonejo-Arizona-Stelo 1620 North Sunset Drive Tempe, 
Arizona 85281-1550 Usono 
 
"LA LEGENDO DE DORM-VALETO" Unua Eldono: Majo 1998 
Origina Anglalingva Titolo: "THE LEGEND OF SLEEPY HOLLOW" 
 
LA LEGENDO DE DORM-VALETO 
Malkovrita inter la Dokumentoj de Forpasinta Didriko Knikerbokero 
En la sino de unu el tiuj ampleksaj krekoj dentantaj la orientan bordon 
de Hudsono-Rivero, cxe tiu largxa pligrandigxo de la akvovojo nomita 
fare de la antikvaj Nederlandaj navigistoj Tapan-Lago, kaj kie tiuj lastaj 
cxiam antauxzorge malaltigis siajn velojn, petante la protekton de 
Sankta-Nikolao dum la transnavigado, kusxas eta merkatvilagxo 
nomigxanta cxe kelkaj Verda-Vilagxo sed kiu pli kutime kaj pli tauxge 
nomigxas Lanto-Vilagxo. 
Tiun nomon, lauxonidire, elpensis antauxtempe la estimataj 
dommastrinoj de la apudsituanta regiono pro enradikigxinta inklino de 
siaj edzoj lanti cxe la vilagxa trinkejo en merkatotagoj. Kia ajn estu tio, 
mi ne garantias la fakton. Mi aludas gxin nur dezirante esti preciza kaj 
auxtenta.
Ne malproksime disde tiu vilagxo--povas esti du mejlojn for--situas 
valeto, aux pli bone dirite, tersino, cxirkauxate de altaj montetoj, kiu 
estas unu el la plej trankvilaj lokoj de la tuta mondo. Malgranda rojo 
trafluetas gxin, murmurante nur suficxakvante por lulripozigi 
preterpasanton. Malofta koturnfajfo aux pegklako estas preskaux la sola 
sono kiu iam interrompas la konstantan trankvilon. 
Mi tion memoras, ke kiam mi estis junulo, mia unua provo pri 
sciurcxasado okazis en bosko de altaj juglandarboj kiu ombras unu 
flankon de la valo. Mi vageniris gxin je tagmezo kiam la tuta naturo 
precipe silentis kaj min ektimigis la bruego de mia propra pafilo kiam 
gxi rompis la cxirkauxantan sabatan trankvilon kaj gxin dauxrigis kaj 
resonigis ties koleraj ehxadoj. Se iam mi dezirus ripozejon kie povi 
retirigxi, forlasinte la mondon kaj ties distrajxojn, kaj pasigi revante la 
etan restajxon de maltrankvila vivo, mi konas nenian ejon pli tauxgan 
ol tiu valeto. 
Pro la senmova trankvilo de la loko kaj la kurioza karaktero de ties 
logxantoj, kiuj estas posteuloj de la originaj Nederlandaj koloniintoj, 
tiu protektata valeto de longa tempo nomigxas DORM-VALETO kaj 
ties rustikajn logxantojn oni kromnomas DORM-VALETANOJ tra la 
tuta najbara regiono. Dormiga aux reviga influo sxajnas superpendi la 
valeton kaj penetri la etoson mem. Iuj diras ke sorcxis la lokon grava 
Germana kuracisto dum la fruaj tagoj de la kolonio. Aliaj diras ke 
maljuna Indiana tribestro, sxamano aux magiisto de sia gento, okazigis 
indigxenajn ritojn tie antaux ol malkovris la landon Mastro Hendriko 
Hudsono. 
Certe estas ke la loko dauxre agas subrege de iu magia potenco kiu 
trudas sorcxon al la mensoj de la tieaj bonhomoj, promenigante ilin en 
seninterrompa songxado. Ili estas adeptoj pri cxiuj specoj de mirigaj 
kredoj, emas sperti trancojn kaj viziojn, ofte vidas strangajn eventojn, 
auxdas muzikon kaj vocxojn en la aero. La tuta regiono abundegas je 
lokaj rakontoj, hantitaj pejzagxoj kaj krepuskaj supersticxoj. Steloj 
falas kaj meteoroj brilegas pli ofte super tiu valeto ol en aliaj partoj de 
la lando, kaj Inkubo, kun tuta armeo da Inkubidoj, gxin utiligas kiel 
plej sxatatan ludejon.
La rega fantomo kiu hantas tiun sorcxitan regionon tamen kaj sxajnas 
estri cxiujn aerajn potenculojn, estas senkapa rajdanto. Kelkaj 
regionanoj raportas ke gxi estas la fantomo de Hesa soldato kies kapon 
forportis kanonkuglo okaze de sennoma batalo de Sendependeco-Milito 
kaj kiun kamparanoj ekvidas de tempo al tempo antauxenhastantan en 
la nokta malhelo kvazaux sur ventoflugiloj. La hantejoj de la fantomo 
situas ne nur en la valeto sed foje ampleksas apudirantajn vojojn kaj 
precipe la areon cxirkauxantan ne malproksiman pregxejon. 
Efektive, kelkaj el la plej auxtentaj historiistoj de la koncerna regiono, 
zorgeme kuniginte kaj kontrolkomparinte la malkonstantajn 
informerojn pri tiu aperantajxo, asertas la jenon: la korpo de la soldato 
kusxas enterigite en la pregxeja tombejo; la fantomo forrajdas 
cxiunokte al la batalkampo sercxante sian kapon; pri la sagritma 
rapideco je kiu gxi foje lauxiras la valeton, kvazaux noktomeza 
fulmajxo, respondecas la malfrua horo kaj la bezono reveni al la 
pregxeja tombejo antaux nova tagigxo. 
Tia estas la gxenerala enhavo de tiu legenda supersticxo provizinta 
homojn de tiu ombroregiono per tiom da fantaziaj rakontoj. Kaj la 
fantomo nomigxas antaux cxiuj tieaj kamparaj kamenoj: la Senkapa 
Rajdanto de Dorm-Valeto. 
Mirinde estas ke la    
    
		
	
	
	Continue reading on your phone by scaning this QR Code
 
	 	
	
	
	    Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the 
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.
	    
	    
