John Gabriel Borkman

Henrik Ibsen

John Gabriel Borkman, by Henrik Ibsen

The Project Gutenberg EBook of John Gabriel Borkman, by Henrik Ibsen This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org
Title: John Gabriel Borkman
Author: Henrik Ibsen
Translator: Odd Tangerud
Release Date: December 23, 2006 [EBook #20178]
Language: Esperanto
Character set encoding: ASCII
*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK JOHN GABRIEL BORKMAN ***

Produced by Andrew Sly and Will Wurzel

HENRIK IBSEN
JOHN GABRIEL BORKMAN
(1896)
Tradukis 1997 Odd Tangerud
ISBN 82-91707-59-6

JOHN GABRIEL BORKMAN
ROLOJ:
JOHN GABRIEL BORKMAN, eksa bankestro. SINJORINO GUNHILD BORKMAN, lia edzino. ERHART BORKMAN, studento, ilia filo. FRAUXLINO ELLA RENTHEJM, gxemelfratino de sinjorino Borkman. SINJORINO FANNY WILTON. VILHELM FOLDAL, kromoficisto en ministeria oficejo. FRIDA FOLDAL, lia filino. LA CXAMBRISTINO de sinjorino Borkman.
(La dramo okazas iun vintran vesperon ekster la cxefurbo en la bieno de la familio Renthejm.)

UNUA AKTO
(La sidcxambro de sinjorino Borkman, ekipita de malnovmoda, paligxinta gloro. Malferma sxovpordo kondukas malsupren en gxardena cxambro kun fenestroj kaj vitra pordo en la fono. Tra gxi estas elvidajxo al la gxardeno, kie la negxa vetero blovigxas en la krepusko. Sur la dekstre-flanka muro estas enireja pordo de la antauxcxambro. Pli antauxe estas granda, malnova ferforno en kiu estas ekbruligita. Maldekstre, iom pli malantauxe, estas unu pli malgranda pordo. Antauxe en la sama flanko estas fenestro, kovrita de dikaj kurtenoj. Inter la fenestro kaj la pordo estas kanapo kun cxevalhara kovrajxo kaj kun tapisxkovrita tablo antauxe. Sur la tablo estas eklumigita lampo kun sxirmilo. Apud la forno estas altdorsa apogsegxo.)
(Sinjorino Gunhild Borkman sidas sur la kanapo kun sia krocxtrikajxo. Sxi estas iom agxa virino kun malvarma, distingita aspekto, kun rigida staturo kaj nesxangxigxantaj vizagxtrajtoj. Sxia densa hararo estas ege griza. La manoj maldikaj, diafanaj. Vestita en dika, malhela silkvestajxo, kiu origine estis eleganta, sed nun estas uzita. Lana sxalo sur la sxultroj.)
(Sxi sidas momenton rekta kaj senmova kun la krocxajxo. Jen auxdigxas de ekstere sonorigado de preterpasanta sledo.)
SINJORINO BORKMAN (ekauxskultas; brilas gxojo en sxiaj okuloj, kaj senpere sxi flustras:) Erhart! Fine!
(Sxi ekstaras kaj rigardas elen tra la kurteno. Aspektas seniluziigita, kaj reen eksidas sur la kanapo por sia laboro.)
(La cxambristino iom poste envenas de la enireja cxambro kun vizitkarto sur pleto.)
SINJORINO BORKMAN (rapide) Cxu la studento tamen venis?
CXAMBRISTINO Ne, sinjorino. Sed ekstere estas sinjorino --
SINJORINO BORKMAN (flankenmetas la krocxajxon) Nu, do sinjorino Wilton --
CXAMBRISTINO (proksimigxas) Ne; estas fremda sinjorino --
SINJORINO BORKMAN (etendas manon por la karto) Ke mi vidu -- (legas; rapide ekstaras kaj rigardas la knabinon rigide) Cxu vi estas certa, ke estas por mi?
CXAMBRISTINO Jes, mi komprenis, ke estus por la sinjorino.
SINJORINO BORKMAN Cxu sxi demandis por paroli kun sinjorino Borkman?
CXAMBRISTINO Jes ja, tion sxi faris.
SINJORINO BORKMAN (abrupte; decidite) Bone. Do diru ke mi estas hejme.
(La cxambristino malfermas la pordon por la fremda sinjorino kaj mem eliras.)
(Frauxlino Ella Renthejm venas en la cxambron. Sxi similas al la fratino laux ekstero; sed sxia vizagxo havas pli suferan ol akran esprimon. Gxi ankoraux portas stampon de granda, karakterplena beleco de pasintaj jaroj. La ricxa hararo estas kombita en naturajn buklojn de la frunto, kaj estas tute argxentoblanka. Sxi estas vestita en nigra veluro kun cxapelo kaj mantelo kun pelta subsxtofo el la sama materialo.)
(Ambaux fratinoj staras momenton en silento, prove rigardantaj unu la alian. Cxiu el ili aspekte atendas, ke la alia parolu la unua.)
ELLA RENTHEJM (kiu estas sin tenanta apud la pordo) Jes, vi certe rigardas min en surprizo, vi, Gunhild.
SINJORINO BORKMAN (staras senmova, rekta, inter la kanapo kaj la tablo, apogante la fingropintojn sur la tapisxo.) Cxu vi ne iras erare? La administranto ja logxas en la flanka domo, vi scias.
ELLA RENTHEJM Ne estas kun la administranto ke mi parolu hodiaux.
SINJORINO BORKMAN Cxu estas al mi, ke vi ion volas?
ELLA RENTHEJM Jes. Mi devas paroli kelkajn vortojn kun vi.
SINJORINO BORKMAN (venas antauxen sur la planko) Nu, -- do eksidu.
ELLA RENTHEJM Dankon; mi bone povas stari dume.
SINJORINO BORKMAN Tute kiel placxas al vi. Sed tamen iom malligu la supervestajxojn.
ELLA RENTHEJM (malbutonumas la mantelon) Jes, estas tre varme cxi tie --
SINJORINO BORKMAN Mi cxiam frostas.
ELLA RENTHEJM (staras momenton sxin rigardante, kun la brako ripozanta sur la dorso de la braksegxo) Jes, -- Gunhild, estas nun baldaux ok jaroj post kiam ni laste vidis unu la alian.
SINJORINO BORKMAN (malvarme) Almenaux post kiam ni interparolis.
ELLA RENTHEJM Gxuste dirite, interparolis, jes. -- Cxar vi certe foje vidis min, -- kiam mi devis fari mian jaran vojagxon cxi tien al la administranto.
SINJORINO BORKMAN Unu aux du fojojn, mi opinias.
ELLA RENTHEJM Ankaux mi kelkajn fojojn ekvidetis vin. En la fenestro tie.
SINJORINO BORKMAN Estus malantaux la kurtenoj. Vi havas bonajn okulojn, vi. (akre kaj sxire) Sed la lastan fojon kiun ni kunparolis, -- tio okazis cxi tie en la cxambro cxe mi --
ELLA RENTHEJM (deturnante) Jes, jes, mi scias, Gunhild!
SINJORINO
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 31
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.