John Gabriel Borkman, by 
Henrik Ibsen 
 
The Project Gutenberg EBook of John Gabriel Borkman, by Henrik 
Ibsen This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with 
almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or 
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included 
with this eBook or online at www.gutenberg.org 
Title: John Gabriel Borkman 
Author: Henrik Ibsen 
Translator: Odd Tangerud 
Release Date: December 23, 2006 [EBook #20178] 
Language: Esperanto 
Character set encoding: ASCII 
*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK JOHN 
GABRIEL BORKMAN *** 
 
Produced by Andrew Sly and Will Wurzel 
 
HENRIK IBSEN 
JOHN GABRIEL BORKMAN
(1896) 
Tradukis 1997 Odd Tangerud 
ISBN 82-91707-59-6 
 
JOHN GABRIEL BORKMAN 
ROLOJ: 
JOHN GABRIEL BORKMAN, eksa bankestro. SINJORINO 
GUNHILD BORKMAN, lia edzino. ERHART BORKMAN, studento, 
ilia filo. FRAUXLINO ELLA RENTHEJM, gxemelfratino de sinjorino 
Borkman. SINJORINO FANNY WILTON. VILHELM FOLDAL, 
kromoficisto en ministeria oficejo. FRIDA FOLDAL, lia filino. LA 
CXAMBRISTINO de sinjorino Borkman. 
(La dramo okazas iun vintran vesperon ekster la cxefurbo en la bieno 
de la familio Renthejm.) 
 
UNUA AKTO 
(La sidcxambro de sinjorino Borkman, ekipita de malnovmoda, 
paligxinta gloro. Malferma sxovpordo kondukas malsupren en 
gxardena cxambro kun fenestroj kaj vitra pordo en la fono. Tra gxi 
estas elvidajxo al la gxardeno, kie la negxa vetero blovigxas en la 
krepusko. Sur la dekstre-flanka muro estas enireja pordo de la 
antauxcxambro. Pli antauxe estas granda, malnova ferforno en kiu estas 
ekbruligita. Maldekstre, iom pli malantauxe, estas unu pli malgranda 
pordo. Antauxe en la sama flanko estas fenestro, kovrita de dikaj 
kurtenoj. Inter la fenestro kaj la pordo estas kanapo kun cxevalhara 
kovrajxo kaj kun tapisxkovrita tablo antauxe. Sur la tablo estas 
eklumigita lampo kun sxirmilo. Apud la forno estas altdorsa 
apogsegxo.)
(Sinjorino Gunhild Borkman sidas sur la kanapo kun sia krocxtrikajxo. 
Sxi estas iom agxa virino kun malvarma, distingita aspekto, kun rigida 
staturo kaj nesxangxigxantaj vizagxtrajtoj. Sxia densa hararo estas ege 
griza. La manoj maldikaj, diafanaj. Vestita en dika, malhela 
silkvestajxo, kiu origine estis eleganta, sed nun estas uzita. Lana sxalo 
sur la sxultroj.) 
(Sxi sidas momenton rekta kaj senmova kun la krocxajxo. Jen 
auxdigxas de ekstere sonorigado de preterpasanta sledo.) 
SINJORINO BORKMAN (ekauxskultas; brilas gxojo en sxiaj okuloj, 
kaj senpere sxi flustras:) Erhart! Fine! 
(Sxi ekstaras kaj rigardas elen tra la kurteno. Aspektas seniluziigita, kaj 
reen eksidas sur la kanapo por sia laboro.) 
(La cxambristino iom poste envenas de la enireja cxambro kun 
vizitkarto sur pleto.) 
SINJORINO BORKMAN (rapide) Cxu la studento tamen venis? 
CXAMBRISTINO Ne, sinjorino. Sed ekstere estas sinjorino -- 
SINJORINO BORKMAN (flankenmetas la krocxajxon) Nu, do 
sinjorino Wilton -- 
CXAMBRISTINO (proksimigxas) Ne; estas fremda sinjorino -- 
SINJORINO BORKMAN (etendas manon por la karto) Ke mi vidu -- 
(legas; rapide ekstaras kaj rigardas la knabinon rigide) Cxu vi estas 
certa, ke estas por mi? 
CXAMBRISTINO Jes, mi komprenis, ke estus por la sinjorino. 
SINJORINO BORKMAN Cxu sxi demandis por paroli kun sinjorino 
Borkman? 
CXAMBRISTINO Jes ja, tion sxi faris.
SINJORINO BORKMAN (abrupte; decidite) Bone. Do diru ke mi estas 
hejme. 
(La cxambristino malfermas la pordon por la fremda sinjorino kaj mem 
eliras.) 
(Frauxlino Ella Renthejm venas en la cxambron. Sxi similas al la 
fratino laux ekstero; sed sxia vizagxo havas pli suferan ol akran 
esprimon. Gxi ankoraux portas stampon de granda, karakterplena 
beleco de pasintaj jaroj. La ricxa hararo estas kombita en naturajn 
buklojn de la frunto, kaj estas tute argxentoblanka. Sxi estas vestita en 
nigra veluro kun cxapelo kaj mantelo kun pelta subsxtofo el la sama 
materialo.) 
(Ambaux fratinoj staras momenton en silento, prove rigardantaj unu la 
alian. Cxiu el ili aspekte atendas, ke la alia parolu la unua.) 
ELLA RENTHEJM (kiu estas sin tenanta apud la pordo) Jes, vi certe 
rigardas min en surprizo, vi, Gunhild. 
SINJORINO BORKMAN (staras senmova, rekta, inter la kanapo kaj la 
tablo, apogante la fingropintojn sur la tapisxo.) Cxu vi ne iras erare? La 
administranto ja logxas en la flanka domo, vi scias. 
ELLA RENTHEJM Ne estas kun la administranto ke mi parolu 
hodiaux. 
SINJORINO BORKMAN Cxu estas al mi, ke vi ion volas? 
ELLA RENTHEJM Jes. Mi devas paroli kelkajn vortojn kun vi. 
SINJORINO BORKMAN (venas antauxen sur la planko) Nu, -- do 
eksidu. 
ELLA RENTHEJM Dankon; mi bone povas stari dume. 
SINJORINO BORKMAN Tute kiel placxas al vi. Sed tamen iom 
malligu la supervestajxojn.
ELLA RENTHEJM (malbutonumas la mantelon) Jes, estas tre varme 
cxi tie -- 
SINJORINO BORKMAN Mi cxiam frostas. 
ELLA RENTHEJM (staras momenton sxin rigardante, kun la brako 
ripozanta sur la dorso de la braksegxo) Jes, -- Gunhild, estas nun 
baldaux ok jaroj post kiam ni laste vidis unu la alian. 
SINJORINO BORKMAN (malvarme) Almenaux post kiam ni 
interparolis. 
ELLA RENTHEJM Gxuste dirite, interparolis, jes. -- Cxar vi certe foje 
vidis min, -- kiam mi devis fari mian jaran vojagxon cxi tien al la 
administranto. 
SINJORINO BORKMAN Unu aux du    
    
		
	
	
	Continue reading on your phone by scaning this QR Code
 
	 	
	
	
	    Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the 
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.
	    
	    
