Jan Amos Komenský

Jan Václav Novák
껚y
Jan Amos Komensky, by Jan Václav Novák

The Project Gutenberg EBook of Jan Amos Komensky, by Jan Václav Novák This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org
Title: Jan Amos Komensky Johano Amos Comenius
Author: Jan Václav Novák
Translator: Rondeto de Esperantistinoj en Pr
Release Date: June 27, 2007 [EBook #21951]
Language: Esperanto
Character set encoding: ASCII
*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK JAN AMOS KOMENSKY ***

Produced by Robert L. Read and Miroslav Malovec

JAN AMOS KOMENSKY. (JOHANO AMOS COMENIUS.)
BOHEME VERKIS PROF. DRO. JAN NOVAK.

TRADUKIS "RONDETO DE ESPERANTISTINOJ" EN PRAHA.

1 9 2 1. ELDONIS "RONDETO DE ESPERANTISTINOJ" EN PRAHA.
ANTAUxPAROLO.
Estas afero konata, ke la malgrandaj nacioj tre sxatas esti fieraj pro siaj grandaj homoj kaj ke ili tre volonte atentigas la internacian publikon pri la fakto, ke la penso ekbruliginta korojn kaj kapojn de homaro devenis de filo de ilia tero kaj ilia nacio.
La instruo pri la internacia solidareco, estu gxi disvastigxinta kiom ajn, neniam forpelos el homaj koroj la sanktan flamon de speciala amo al homoj naskigxintaj en la sama regiono kaj lernintaj de la patrino la saman idiomon, amon de la propra nacio. Cxar la kauxzo de tiu cxi amo estas la plej esenca kvalito de homaro: gxi estas kredo je forto de la homa penso, je povo per la homecaj ideoj regi la sorton de si mem kaj sorton de la tuta homaro.
Kaj la plej altaj, la plej idealaj kaj sekve la plej efikaj ideoj progresigi la homaron estas tiuj de mi, simpla, senpova kaj sensignifa membro de sia nacio, sed forta tiam, se koroj de cxiuj miaj samnacianoj ekbatas por la samaj savontaj ideoj.
Kaj kun gxojega miro mi auxdas, ke, kio estis idealo kaj savonta vorto por mi, estas same idealo kaj devizo de la ceteraj samnacianoj; ecx ke la ideoj de la ceteraj estas pli klaraj kaj ke la ilia koro batas pro ili ankoraux pli brue ol la mia; kaj ke ekzistas inter la samnacianoj homoj, kiuj scias diri miajn idealojn per tiaj vortoj kaj montri al ili tiel ireblajn vojojn, ke la kapo flarante poveblecon realigi idealojn pensitajn nerealigeblaj svenas pro felicxego. Tio estas la tasko de la grandaj animoj. Cxu do oni ne devas fierigxi pro nacia parenceco kun la granda spirita korifeo? Cxu estas honto tia fiero?
Jen la argumento, kial la cxehxoslovaka nacio fierigxas pro Jan Amos Komensky (Comenius) kaj kial ni eldonas en esperanta traduko brosxuron priskribantan liajn vivon kaj laboron.
Jan Amos Komensky estas speciale kara al koro de cxiu Cxehxoslovako, cxar li estas unu de la tri homoj, kiuj plej esence reprezentas internan ideon de la cxehxoslovaka nacio, sencon de gxia historio, kiun dum la lastaj jardekoj tre kuragxe esploradis niaj filozofoj kaj historiistoj precipe T. G. Masaryk (nuna prezidanto de la respubliko). Lia teorio trovis multan aprobon kaj multenombrajn kredantojn. Jen gxia esenco.
Senco kaj celo de ekzisto de la cxehxoslovaka nacio, la interna ideo de gxia evoluo, estas montrita en gxia historio. El gxi sekvas, ke la nacio estis en la plej fruktodona evoluo de siaj kapablecoj tiam, kiam gxi luktis ekskluzive por celoj abstraktaj, spiritaj, idealaj, kiuj ne povis efiki je lia materia situacio. Tio estis dum epoko de Hus (bruligita en j. 1415) kaj de Husanoj.
La parolo de Hus "Sercxu la veron kaj restu en la konita vero!" kiu estis de Masaryk montrita kiel la precipa instigilo de la Husa celado kaj farigxis devizo de la progresema movado, estas mallongigo de la plej arde dezirata idealo nacia: povi klopodi por koni la veron kaj por efektivigi postulojn kaj ordonojn de la vero en la praktika vivo. Kio cxe tio estas speciale substrekinda estas la efektivigo de la vero en la praktiko, penado, ke la cxiutaga, nefestena, laborplena vivo farigxu enkorpigxo, realigxo, efektivigxo de la verecaj idealoj. La konkretaj faroj povas esti ecx kontrauxaj, sed tiu cxi pensmaniero estas komuna al cxiuj grandaj aperajxoj de la spirita vivo cxehxoslovaka.
La dua fiero de nia historio estas Petr Chelcicky, samtempulo de Hus kaj de la Husanoj. La Husanoj decidis batali por sia vero, por sia vero de Dio, ili entuziasmigis por la "Dia milito" la plimulton de la nacio, ili jam en jaro 1420 ricevis gravan venkon kontraux la nelegxa regxo Zigmundo. Sed tiam Chelcicky havas kuragxon kontrauxstari la gxeneralan humoron de la tempo kaj ekpredikas opinion elpensitan en silento de la sudbohemaj kampoj: "Cxia ajn milito estas malpermesita al Kristano per la unusenca ordono Dia: Nemortigu! Neniam decas al Kristano uzi la perforton". Kaj kiam la cxefurbo plena de esperoj je militaj venkoj kaj venkaj profitoj ne havis orelon por auxskulti lin, li revenis en sian kamparon, ne por verki simple novajn librojn--sed por organizi homojn, kiuj ekkredinte liajn verojn estis
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 11
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.