Hedda Gabler

Henrik Ibsen
Hedda Gabler, by Henrik Ibsen

The Project Gutenberg EBook of Hedda Gabler, by Henrik Ibsen This
eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no
restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it
under the terms of the Project Gutenberg License included with this
eBook or online at www.gutenberg.org
Title: Hedda Gabler Dramo en kvar aktoj
Author: Henrik Ibsen
Translator: Odd Tangerud
Release Date: September 5, 2006 [EBook #19183]
Language: Esperanto
Character set encoding: ASCII
*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK HEDDA
GABLER ***

Produced by William Walter Patterson, Geraldine Wright and Andrew
Sly

HENRIK IBSEN
HEDDA GABLER

Dramo en kvar aktoj
(1890)
Tradukis Odd Tangerud
Eldonejo: Jec Scandinavia a/s Postboks 54. N - 3401 Lier Tlf. 32 85 50
01, Fax. 32 85 50 82 ISBN 82-91707-61-8
ROLOJ:
JORGEN TESMAN, stipendiulo pri arthistorio SINJORINO HEDDA
TESMAN, lia edzino FRAUxLINO JULIANE TESMAN, lia onklino
SINJORINO ELVSTED ASESORO BRACK EJLERT LOVBORG
BERTE, servistino en la domo de la geedzoj Tesman
(Brack prononcigxas: Brak Jochum prononcigxas: Jokum [o/]
prononcigxas: franca eu aux germana oe)
(La intrigo okazas en la vilao de Tesman en la okcidenta parto de la
urbo.)

UNUA AKTO
(Grandspaca, bele kaj elegante meblita salono kun dekoro en malhelaj
koloroj. Sur la fona muro estas largxa pordaperturo kun flankentiritaj
kurtenoj. Tiu aperturo kondukas en pli malgrandan cxambron, meblitan
en la sama stilo kia la salono. Sur la dekstra muro de tiu cxi estas duala
pordo, kiu kondukas al la antauxcxambro. Sur la kontrauxa, maldekstra
muro estas vitra pordo, ankaux tiu kun flankentirita kurteno. Tra la
fenestroj oni vidas parton de ekstera verando kun tegmento kaj
foliarboj kun auxtunaj koloroj. Antauxe sur la planko staras ovala tablo
kovrita de tuko kaj kun segxoj cxirkauxe. Antauxe sur la dekstra muro
estas largxa, malhela porcelana forno, altdorsa apogsegxo, skabelo kun
kuseno kaj du taburetoj. En la dekstra angulo estas angulsofo kaj
malgranda ronda tablo. Antauxe, iom tirita de la muro, estas sofo.
Interne apud la vitra pordo estas piano. Ambauxflanke de la fona pordo

staras etagxeroj kun ajxoj el terakoto kaj majoliko. Cxe la fona muro de
la malantauxa cxambro oni vidas sofon, tablon kaj kelkajn segxojn.
Super tiu sofo pendas portreto de belaspekta, maljuna viro en uniformo
de generalo. Super la tablo pendas lampo kun neklara, laktokolora, vitra
kupolo. -- Cxirkauxe en la salono estas multaj florbukedoj metitaj en
vazojn. Aliaj kusxas sur la tabloj. Sur la plankoj de ambaux cxambroj
kusxas dikaj tapisxoj. -- Matena lumo. La suno brilas tra la vitra
pordo.)
(Frauxlino Juliane Tesman, kun cxapelo kaj sunombrelo, envenas de la
antauxcxambro, akompanata de Berte, kiu portas bukedon,
cxirkauxvolvitan de papero. Frauxlino Tesman estas bonaspekta kaj
bonanima sinjorino de proksimume 65 jaroj. Belete sed simple vestita
en griza promena vesto. Berte estas iom agxa servistino kun ordinara
kampara aspekto.)
FRAUxLINO TESMAN (haltas interne de la pordo, auxskultas kaj
diras mallauxte) Vere mi kredas, ke ili ankoraux ne ellitigxis.
BERTE (same mallauxte) Estas ja kiel mi diris, frauxlino. Pensu, --
tiom malfrue kiom la vaporsxipo alvenis en la nokto. Kaj jen poste!
Dio mia, -- kiom la juna sinjorino volis elpaki, antaux ol sin retiri por
ripozi.
FRAUxLINO TESMAN Jes, ja, -- lasu ilin nur bone ripozi. Sed fresxan
matenan aeron ili almenaux havu enen al si, kiam ili venos. (sxi iras al
la vitra pordo kaj tute malfermas gxin)
BERTE (apud la tablo, iom konfuzita kun la bukedo en la mano) Honto
al mi se plu estas konvena loko. Mi opinias, ke mi metu gxin cxi tien,
frauxlino. (metas la bukedon antauxe sur la pianon)
FRAUxLINO TESMAN Do nun vi havas novajn gemastrojn, mia kara
Berte. Dio sciu, ke estis por mi pli ol zorgoplene rezigni pri vi.
BERTE (plorprete) Tamen pri mi, frauxlino! Kion mi diru? Mi, kiu
dum tiom da jaroj estis en la servo de la frauxlinoj.

FRAUxLINO TESMAN Ni devas trankvile akcepti la staton. Vere
estas nenio alia farebla. Vidu, Jorgen devas havi vin en la domo cxe si.
Li devas. Vi ja kutimigxis mastrumi por li ek de kiam li estis knabeto.
BERTE Jes, sed tamen, frauxlino, mi tiom zorge pensas pri sxi, kiu
kusxas hejme. Kompatinda sxi, kiu mem estas tute senhelpa. Kaj jen
kun la nova servistino! Neniam en la mondo lernas sxi kontentigi al la
bezonoj de tiu malsana homo.
FRAUxLINO TESMAN Nu, mi certe sukcesos instrui sxin al tio. Kaj
la plimulton mi kompreneble prenos sur min mem. Pro mia malfelicxa
fratino vi ne bezonas maltrankviligxi, mia kara Berte.
BERTE Nu jes, sed estas ankaux alia afero, frauxlino. Mi multe timas,
ke mi ne povos suficxe kontentigi al la juna sinjorino.
FRAUxLINO TESMAN Nu bona Dio, -- en la unua tempo eble okazos
io tia.
BERTE Cxar aspekte sxi estas tre pretendema.
FRAUxLINO TESMAN Kompreneble. Filino de generalo
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 35
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.