Dua Libro de l' Lingvo 
Internacia, by 
 
Ludovic Lazarus Zamenhof This eBook is for the use of anyone 
anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You 
may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project 
Gutenberg License included with this eBook or online at 
www.gutenberg.org 
Title: Dua Libro de l' Lingvo Internacia 
Author: Ludovic Lazarus Zamenhof 
Release Date: December 3, 2006 [EBook #20006] 
Language: Esperanto 
Character set encoding: ISO-8859-3 
*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK DUA 
LIBRO DE L' LINGVO INTERNACIA *** 
 
Produced by David G. Simpson 
 
TRANSCRIBER'S NOTE: 
The Esperanto alphabet consists of 28 letters: the 26 letters of the 
English alphabet, but with "q", "w", "x" and "y" removed, and six 
accented letters added. The accented letters are "c", "g", "h", "j", and
"s" (each with a circumflex accent), and "u" (with a breve accent). 
Since these accented letters are not included in the ASCII character set, 
some other means must be used to represent them. In this eBook, the 
accented letters are represented using ISO-8859-3 (Latin-3) encoding. 
At the time of the writing of the "Dua Libro," the time correlatives 
("kiam," "tiam," "iam," "neniam," and "æiam") were spelled "kian," 
"tian," "ian," "nenian," and "æian" (respectively). These words had 
been changed to their modern forms by the time of publication of the 
"Aldono al la Dua Libro" (also included with this text). The original 
spellings have been preserved in this eBook. 
 
DUA LIBRO DE L' LINGVO INTERNACIA 
 
L.L. ZAMENHOF 
1888 
 
ANTAÝPAROLO. 
Elirante ankoraý unu fojon antaý la estimata publiko, mi sentas la 
devon antaý æio danki la legantan publikon por la viva kunsento, kiun 
øi montris por mia afero. La multaj promesoj, kiujn mi ricevas, kaj el 
kiuj tre granda parto estas subskribita "senkondiæe", la leteroj kun 
kuraøigoj aý konsiloj--æio tio æi montras al mi, ke mia profunda kredo 
je l' homaro min ne trompis. La bona genio de l' homaro vekiøis: de 
æiuj flankoj al la laboro æiuhoma venas amasoj, kiuj ordinare estas tiel 
maldiligentaj por æia nova afero; junaj kaj maljunaj, viroj kaj 
virinoj--rapidas porti ilian þtonon por la granda, grava kaj utilega 
konstruo. Vivu l' homaro, vivu la frateco de l' popoloj, vivu eterne! 
En mia unua verko mi diris, ke mian laboron mi prezentas je l' tempo 
de unu jaro al la juøo de l' tuta mondo; kian pasus la jaro, mi intencis 
eldoni libreton, en kiu estus analizitaj æiuj pensoj esprimitaj de l'
publiko, kaj uzinte tiujn, kiuj efektive estus bonaj, mi donus al la lingvo 
la finan formon, kaj post tio æi oni jam povus komenci la eldonon de 
plenaj vortaroj, libroj, gazetoj kaj cetere, æar tian la lingvo jam estus 
trairinta la juøon de l' tuta mondo, kaj æiuj plej gravaj malbona¼oj, 
kiuj povus esti trovitaj en øi, æar en verko de unu homo,--estus jam pli 
aý malpli forigitaj. Mi efektive intencis silenti en la daýro de tuta jaro. 
Sed de l' tago, kian eliris mia libreto, mi komencis ricevi multon da 
leteroj kun demandoj kaj kun petoj rapidigi l' aferon. Respondi je æiu 
letero aparte estas por mi ne eble, kaj tial mi decidis respondi publike je 
æiuj demandoj kaj proponoj, æar tiel unu respondo povas servi por 
multaj demandantoj. Æiuj respondoj faros unu libron, kiu prezentos 
daýrigon de l' unua libro, kiun mi eldonis. Sed se mi volus la 
respondojn je æiuj demandoj eldoni kune, en unu libro, mi devus tro 
longe atendigi miajn korespondantojn, dum tiu libro estos preta kaj 
eldonita,--tiom pli, ke konstante al mi venas novaj demandoj; tial mi 
decidis eldoni la libron kun la respondoj--per apartaj kajeroj, kiuj estos 
ellasataj en la daýro de la tuta jaro 1888 periode, kun intertempoj de 
æirkaý du monatoj de unu kajero øis la venonta. En tiuj æi kajeroj æiuj 
demandoj estos responditaj; je l' fino de l' jaro 1888 eliros la lasta 
kajero, kaj la "Dua libro de l' lingvo internacia" estos finita. 
Ankoraý unu afero devigas min komenci la eldonon de l' kajeroj, pri 
kiuj mi parolis: malgraý l' intenco, kiun mi esprimis en mia unua verko, 
komenci la eldonon de libroj ne pli frue ol estos finita la juøo de l' 
publiko je l' lingvo proponita de mi,--de æiuj flankoj venas postuloj, ke 
mi kiom eble pli rapide eldonu ian libron en la lingvo internacia, ke la 
publiko povu koniøi tiun æi lingvon æiuflanke, øin ellerni pli rapide kaj 
uzi øin. La nombro de tiuj æi postuloj estas tiel granda, ke mi ne povas 
jam aýdi ilin silente. Eldonante la "Duan libron de l' lingvo internacia", 
skribitan jam en tiu æi lingvo, mi donos al la dezirantoj sufiæe da 
materialo por legi kaj la eblon tute bone ellerni la lingvon; esceptinte la 
tekston de l' libro, kiu jam per si mem prezentos    
    
		
	
	
	Continue reading on your phone by scaning this QR Code
 
	 	
	
	
	    Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the 
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.
	    
	    
