Ce la koro de la tero | Page 9

Edgar Rice Burroughs
arbaro anstataux al la senobstakla strando. Post momento
mi trovigxis gxisgenue profunda en putrantaj plantoj, kaj la terura
kreitajxo rapide proksimigxis, dum mi baraktadis kaj faladis,
klopodante liberigi min.
Falinta arbotrunko donis al mi pormomentan avantagxon, cxar
surgrimpante gxin, mi saltis al alia kelkajn pasxojn antauxe, kaj
tiumaniere mi sukcesis resti super la implikajxo, kiu tapisxis la teron
cxirkauxe. Sed la zigzaga vojo, kiun tio postulis, tiel severe handikapis
min, ke la postcxasanta besto konstante proksimigxis al mi.
De malantauxe mi subite ekauxdis tumulton de hurloj kaj akraj,
oreltrancxaj bojoj--kiel la sono, kiun farus aro da plene kriantaj lupoj.
Nevole mi rigardis malantauxen por eltrovi, de kie venas tiu nova kaj
minaca sono, kaj pro tio, mi mispasxis kaj denove baraktofalis sur mian
ventron en la profundan implikajxon de plantoj.

Mia mamute granda adversulo estis jam tiel proksima, ke mi anticipis
certe senti la pezon de unu el liaj teruraj piedoj, antaux ol povi
restarigxi, sed surprize, la bato ne trafis min. La hurlado kaj
dentklakado kaj bojado de la novuloj enirintaj la tumulton nun sxajnis
esti tuj malantaux mi, kaj dum mi levis min per la brakoj kaj ekrigardis
cxirkauxen, mi vidis tion, kio forlogis de mi la atenton de la dirito, kio
estas la nomo, kiun mi poste lernis, de la estajxo.
Cxirkauxis gxin kelkcent lupsimilaj bestoj--lauxsxajne sovagxaj
hundoj--kiuj hurlante kaj mordante atakis gxin de cxiu flanko kaj
profundigis siajn blankajn dentegojn en la karnon de la malrapida besto
kaj forkuris, antaux ol gxi povis trafi ilin per siaj piedegoj aux balae
svingigxanta vosto.
Sed miaj mirantaj okuloj vidis ion plian. Tra la malsupraj arbobrancxoj
venis blekanta bando da homecaj estajxoj, kiuj evidente kurigis la
hundaron antauxen. Laux cxiuj aspektoj ili okulfrape similis la negrojn
de Afriko. Ili havis tre nigran hauxton, kaj iliaj trajtoj multe similis
tiujn de negroj, krom cxe la kapo, kiu klinigxis malantauxen tuj super
la okuloj, lasante preskaux neniun frunton. Proporcie kun iliaj torsoj,
iliaj brakoj estis iom pli longaj kaj iliaj kruroj pli mallongaj ol cxe
homoj, kaj pli poste mi rimarkis, ke iliaj haluksoj elstaras de la piedoj
ortangule--cxar ili kutimis logxi en arboj, kredeble. Malantauxe ili
trenis longan, maldikan voston, kiun ili uzis por grimpi, same kiel la
manojn kaj piedojn.
Mi stumblante starigxis, tuj kiam mi eltrovis, ke la luphundoj tenas la
diriton for. Vidinte min, kelkaj el la sovagxaj kreitajxoj cxesis timigi la
bestegon kaj avide venis al mi kun la dentegoj malkovritaj kaj kiam mi
turnigxis por forkuri al la arboj por denove rifugxi inter la malsupraj
brancxoj, mi vidis kelkajn el la simiohomoj saltadi kaj babilbleki en la
foliaro de la plej proksima arbo.
Inter ili kaj la bestoj malantaux mi estis neniu vere elektinda alternativo,
sed dum mi povis almenaux dubi pri la bonvenigo ricevota de tiuj
groteskaj homparodioj, mi ne povis dubi pri la sorto, kiu atendus min
sub la avidaj dentegoj de miaj ferocaj postcxasantoj.

Do mi kuregis al la arboj, intencante pasi sub tiu, kiu entenas la
simiohomojn, kaj rifugxi en alian pli malproksiman; sed la luphundoj
estis tre proksimaj malantaux mi--tiel proksimaj, ke mi cxesis esperi
savigxon de ili, sed jen unu el la estajxoj en la arbo super mi svingigxis
malsupren, metante la kapon antauxen kaj tenante la voston ligita
cxirkaux granda brancxo, kaj kaptante min sub la akseloj, svingis min
supren inter siajn kunulojn kaj ekster dangxeron.
Tie ili komencis ekzameni min kun multe da ekscitita scivolemo. Ili
esploris miajn vestajxojn, hararon kaj karnon. Ili turnis min por eltrovi,
cxu mi havas voston, kaj kiam ili trovis min ne tiel ekipita, ili freneze
ekridegis. Ili havis dentojn tre grandajn kaj blankajn kaj ebenajn,
kvankam la supraj kojnodentoj estis iom pli longaj ol la aliaj kaj elstaris
iomete cxe fermita busxo.
Ekzameninte min dum kelkaj momentoj, unu el ili eltrovis, ke miaj
vestajxoj ne estas parto de mi, kaj tiam ili eksxiris de sur mi la
vestajxojn, pecon post peco, freneze ridegante. Simiece, ili klopodis
mem surmeti la vestajxojn, sed ili ne estis suficxe lertaj por la tasko, do
ili rezignis.
Intertempe, mi strecxis la okulojn por ekvidi Perry, sed nenie mi povis
vidi lin, kvankam estis plene videbla la aro de arboj, en kiun li unue
rifugxis. Premis min la timo, ke io okazis al li, kaj kvankam mi kriis
lian nomon kelkfoje, ne venis respondo.
Fine, lacaj de sia ludado kun miaj vestajxoj, la kreitajxoj jxetis ilin
teren, kaj havante po unu el ili ambauxflanke, kiu tenis min je la brako,
ni ekmovigxis per tre timiga rapideco tra la arbosuproj. Neniam
antauxe aux poste mi spertis tian vojagxon--ecx nun mi ofte vekigxas el
profunda dormo hantita de la abomena rememoro pri tiu acxa
travivajxo.
De arbo al arbo la lertaj estajxoj saltis kiel sciuropteroj, dum malvarma
sxvito ekkovris mian frunton, kiam mi vidis la abismojn sube, en kiujn
mi jxetigxus,
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 60
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.